Posts

Showing posts from February 1, 2019

Archie Shepp

Image
Archie Shepp dum koncerto en Varsovio, julion de 2008 Vernon „Archie“ Shepp (naskiĝis la 24-an de majo 1937 en Fort Lauderdale, Florido) estas usona ĵazmuzikisto (tenor- kaj sopransaksofono, piano), komponisto, kantisto same kiel literatur- kaj teatrosciencisto. Li validas kiel unu el la plej gravaj intelektuloj de moderna ĵazo. [1] Enhavo 1 Vivo 2 Selekta diskaro 3 Literaturo 3.1 Referencoj 4 Eksteraj ligiloj Vivo | Archie Shepp alkreskis en Filadelfio, kie li komence lernis pianludon, krome la ludon de klarneto kaj aldosaksofono; poste li transiris al tenorsaksofono. Li muzikis en lokaj ritmenbluso-bandoj kaj kontatiĝis je tio kun Lee Morgan, Cal Massey, Jimmy Heath kaj John Coltrane. Shepp studis ekde 1955 ĝis 1959 literatursciencon ĉe Altlernejo Goddard; post diplomiĝo li transloĝiĝis al Novjorko. Tie Shepp komencis sian muzikistan karieron en 1960 en la bando de Cecil Taylor kaj li kunlaboris je la filmo The Connection . En 1963 li estis

Lucky Thompson

Image
Lucky Thompson Lucky Thompson (* 16-an de junio 1924 en Detrojto, Miĉigano kiel Eli Thompson ; † 30-an de julio 2005 en Seattle, Vaŝingtonio) estis usona ĵaz-saksofonisto. Thompson koncertvojaĝis kun Bama State Collegians , antaŭ ol li ludis tenorsaksofonon ĉe Lionel Hampton, Sid Catlett, Don Redman (1943) kaj Billy Eckstine (1944). Krome li prezentis kun Slam Stewart kaj Lucky Millinder. Ce Count Basie li estis inter 1944 kaj 1945 em öa saksofono-sekcio kaj akompanis poste Dinah Washington, ludis tamen ankaŭ kun Boyd Raeburn kaj kun Dizzy Gillespie. Ĵazhistorie grava estis lia propra bando kaj la kunlaboro kun Oscar Pettiford dum la 50-aj jaroj. Dum ĉi tiu tempo kaj ĝis 1970 li havis multajn ludeblecojn en studioj, je festivaloj kaj en malgrandaj ĵazklubejoj. Reserĉado je sondiskoj liaj elminigas relative vastan diskoliston: Milt Jackson, Jo Jones, Quincy Jones kaj Miles Davis pagis lin kiel gastmuzikisto. En Germanujo li prezentis kun kantistino Monica Zetterlund kaj en

Jerome Richardson

Jerome RICHARDSON (n. 15-an de novembro 1920 en Oakland, Kalifornio; m. 23-an de junio 2000 en Englewood, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaza saksofonisto kaj flutisto. Vivo | Richardson komencis ludi saksofonon en la aĝo de ok jaroj. Li studis muzikon ĉe la San Francisco State College kaj prezentis krome kun muzikistoj kiel Ben Watkins kaj Wilbert Baranco. Dum sia militservo ekde 1942 ĝis 1945 li ludis en dancbando sub Marshall Royal. La unuaj soloregistraĵoj kun Richardson kiel ĵazflutisto ekestis sub Lionel Hampton, kun kiu li kunlaboris ekde 1949 ĝis 1951. Post tio Richardson direktis propran bandeton, al kiu apartenis i. a. George Morrow, kaj ĝis 1954 li estis membro de la bando de Earl Hines. Li prezentis poste kun Lucky Millinder, Cootie Williams, Oscar Pettiford, Chico Hamilton, Gerry Mulligan kaj Gerald Wilson kaj partoprenis en 1959/60 kiel membro de la bandego de Quincy Jones koncertvojaĝon tra Eŭropo. En la 1960-aj jaroj li evoluis al majstro de la sopransaksofono,

Bill Evans (pianisto)

Image
Bill Evans Bill Evans en 1978 dum koncerto je la Ĵazfestivalo je Montreux Bazaj informoj Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1929 ( 1929-08-16 ) en Plainfield Morto 15-an de septembro 1980 ( 1980-09-15 ) (51-jara) en Fort Lee Ĝenroj ĵazo Aktivaj jaroj 1950 - 1980 Retejo http://www.billevanswebpages.com/ v   •   d   •   r William John „Bill“ Evans (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1929 en Plainfield, Nov-Ĵerzejo; mortis la 15-an de septembro 1980 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazpianisto, komponisto kaj bandestro. Bill Evans validas kiel unu el la plej influaj pianistoj de moderna ĵazo kaj estis stilstampa por tuta generacio de muzikistoj, al kiuj apartenas Herbie Hancock, Keith Jarrett, Chick Corea kaj Brad Mehldau. Ege stampite de modeluloj kiel Lennie Tristano samkiel de la impresionismo de Claude Debussy kaj Maurice Ravel Evans enigis interniĝeman kaj lirikan sentemon en la ĵazon. En siaj pianotriopoj li faris el akompanan