Provinco Sofio
La Sofia provinco - bulgare Софийска област (vidu la artikolon oblasto) - situas en la okcidenta centro de Bulgario, kaj je tri flankoj - norde, oriente kaj sude - ĉirkaŭas la urbon Sofio, kiu mem estas sendependa administra unuo; tamen la bulgaria ĉefurbo estas la aministra centro de la provinco. La provinco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 255 000 homoj, kovras areon de 7 059 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 22 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CO (do "so").
Provincoj (oblastoj) de Bulgario
Blagoevgrad |
Burgas |
Dobriĉ |
Gabrovo |
Ĥaskovo |
Jambol |
Kardĵali |
Kjustendil |
Loveĉ |
Montana |
Pazardĵik |
Pernik |
Pleven |
Plovdiv |
Razgrad |
Ruse |
Silistra |
Sliven |
Smoljan |
Sofia provinco |
urbo Sofio |
Stara Zagora |
Ŝumen |
Targoviŝte |
Varna |
Veliko Tarnovo |
Vidin |
Vraca