Adalberto el Prago











































































Adalberto el Prago

Episkopo de Prago Wappen Erzbistum Prag.png

Sanctus Adalbertus.jpg

Regado

982–996

Antaŭulo
Detmar

Sekvanto

Kristiano Strachkvas

Persona informo

Naskiĝo

957
en Libice nad Cidlinou

Morto

23-a de aprilo 997
en Primorsk

Tombo

Katedralo de sankta Vito [#]

Religio

romkatolikismo

Ŝtataneco

Ĉeĥio [#]
Familio

Dinastio
Slavník dynasty [#]

Patro
Slavník [#]

Patrino
Střezislava [#]

Gefratoj
Soběslav [#]
Profesio

Okupo
katolika sacerdoto [#]

Sanktulo

Adorita en

romkatolika eklezio

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg




Prag Adalbert von Prag Schädelreliquie.jpg


Adalberto el Prago (957 - 23-a de aprilo 997) estis episkopo de Prago, konata en katolikaj rondoj kiel Sankta Adalberto (pole Wojciech, ĉeĥe Vojtěch).




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Li devenis el la princa familio de Slavnikidoj, kaj estis jam de la infanaĝo destinita por la pastra servo. En 972 kiel 15-jarulo sendita al Magdeburgo al lernejo de ĉefepiskopo Adalberto, kies nomon li akceptis ĉe konfirmacio. De tiu tempo estas la ĉeĥa nomo Vojtěch tradukata en aliajn lingvojn kiel Adalberto.


Kiel 25-jarulo - post morto de la unua Praga episkopo Detmar - li estis instalita kiel dua episkopo (982). La investituro realiĝis en 983 en Verono. La Bohemia lando estis ankoraŭ duone pagana kaj lia severeco kaŭzis al li multajn problemojn. En 988 li forlasis sian oficon pro seniluziiĝo kaj fariĝis monaĥo en la klostro de sanktaj Bonifacio kaj Aleksio en Romo. Post peto de Bohemio la papo ordonis al li reveni en la patrujon. Li venigis kun si ankaŭ 12 benediktanojn, por kiuj princo Boleslav la 2-a fondis klostron en Břevnov apud Prago, la unua bohemia monaĥejo (993).


En septembro 995 la reganta princa familio de Přemyslidoj elmurdis la konkurencan princan familion de Slavnikidoj en Libice nad Cidlinou, inkluzive de suĉinfanoj. Vojtěch eskapis nur danke al tio, ke li estis ĝuste en Germanio. Tial li prefere foriris al Pollando, al reĝo Boleslao la Brava, kaj kun lia helpo entreprenis misian vojaĝon al la pagana Prusio. Sed jam ĉe la landlimo li estis murdita de praprusoj, plej verŝajne en ĉirkaŭaĵo de apudbalta havenurbo Truso, apud hodiaŭa urbo Elbląg (antaŭa historiografio indikis Tenkitten/Letnoje en Sambio).


Boleslao la Brava elaĉetis lian korpon kaj entombigis lin en Gniezno.


La imperiestro Oto la 3-a jam en la jaro 1000 venis kliniĝi al lia tombo, ĉar la famo pri lia martira morto rapide disvastiĝis kaj li fariĝis tria bohemia sanktulo (post Ludmila kaj Venceslao). Baldaŭ estis verkitaj legendoj pri lia vivo. Princo Břetislav la 1-a transportigis lian korpon al Prago, kie ĝi kuŝas en la katedralo de sankta Vito.




Relikviaro de sankta Adalberto en Gniezno



Vidu ankaŭ |



  • Praprusoj

  • Venerado

  • Kristanigo

  • Vojteho (nomo)



Bibliografio |




  • Paweł Jasienica, Polska Piastów (Pollando de Piastoj. PWN, Varsovio 1979, ​ISBN 83-06-00094-3​.


  • Zbigniew Mikołejko, Św. Wojciech Sławnikowic. Pierwszy mord założycielski (Sankta Adalberto Slavnikido. La unua fonda murdo), en: "Żywoty świętych poprawione" (Hagiografio korektita), Varsovio 2004



Eksteraj ligiloj |



  • Święty Wojciech – główny patron Polsk Sankta Adalberto - ĉefa patrono de Pollando





  • Adalberto el Prago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Adalberto el Prago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono