Bordelo
Bordelo (el la latina bordellum)[1] estas domo aŭ parto de domo, aranĝita por la komerco per prostituado.
Historio |
En Efeso prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.
En Pompejo ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cendroj de Vezuvio.
En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.
Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).
Notoj |
↑ Laŭ Francisko Azorín bordelo estas Publikunejo. Diboĉejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 38. Kaj li indikas etimologion el latina bordellum kaj tio el borda (domaĉo). Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj |
- Pri funkcio de bordelo en la malnova Pompejo (angle)
- Artikolo pri unua ekspozicio de bordeloj en koncentrejoj