Madraso
Ĉi tiu artikolo temas pri islama lernejo. Por informoj pri la barata urbo iam nomita Madraso, vidu la paĝon Ĉenajo.
Madrasa, arabe: مدرسة (pluralo مدارس, madāris), origine estas araba vorto por islamlernejo, sed hodiaŭ tiu vorto estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj de islama kulturo. En Esperanto kutime uzatas la vortformo madraso, kvankam en unuopaj kazoj ankaŭ aplikiĝis la variaĵo medreso - kialo por tiu vario estas, ke en la araba lingvo skribiĝas nur la konsonantoj de vortoj, kaj la interkonsonantaj vokaloj nur estas transdonataj per parola tradicio.
Origine madrasa estas lernejo en aŭ apud moskeo. Tradicia lernoformo en madrasa estas alia ol okcidentaj lernejoj. Parkere lerni estas pli grava ol en okcidentaj lernejoj. Normale instruisto legas libron laŭte kaj lernantoj kune rediras tion. Ofte studentoj vivas en la madrasa kaj rilato al instruisto estas pli intima kaj grava ol en okcidenta lernejo. Formalaj klasoj laŭ aĝo aŭ lerna nivelo ne estas kutimaj. Hodiaŭ madrasa ofte estas ŝanĝita laŭ okcidenta modelo kaj ne nur islamlernejo.
la madraso Mir-i-Arab en Buĥaro (Uzbekio)
kolonoj de la madraso Bou Inania en Fes, Maroko
madraso Ŝir Dar en Samarkando (Uzbekio)
madraso de la urbo Meknès (Maroko)
korto de la madraso Divan Begi, same en Buĥaro
ruino de historia madraso en Delhio, Barato
Famaj madrasoj |
- Universitato de Sankore
- Madraso de Ĝingerejber
Eksteraj ligiloj |
retejo "Islama Vojo", faizani.com angle
artikolo "Komprenante Madrasojn" de Alexander Evans en la usona retejo foreignaffairs.org same angle
Voyage à l’intérieur des madrasa pakistanaises ("vojaĝo al la interno de la madrasoj de Pakistano") de William Dalrymple, Le Monde diplomatique, marto 2006 france