Psalmo






Psalmoj


Psalmoj (helena psalmos — laŭda kanto) estas
himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj
(el la Malnova testamento).
Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento,
la Psalmaron.
Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido
(ĉirkaŭ 1000 a.K.), tamen, verŝajne, ili aperis pli frue,
ĉirkaŭ la 13-a jarcento a.K., kaj estis kreitaj de kelkaj aŭtoroj
aŭ eĉ grupoj de aŭtoroj, ne konataj nun.



En kaj ekster la Biblio |


En Biblio super la teksto de l' unuopaj psalmoj oni ofte vidas indikojn, kiujn oni interpretas kiel aŭtor-indikojn; psalmoj 1-41 havas la indikon de David; psalmoj 42-49 estas de la Koraĥidoj, 50 de Asaf k.t.p.


Entute Psalmaro enhavas 150 psalmojn, kiujn oni dividas en preĝojn, laŭdojn, kantojn kaj instruojn. Ekzistas psalmo 151 en la Septuaginto, akceptita en la Duakanonajn Librojn de la Ortodoksio.


Krom tiu kanona libro ekzistas ankaŭ eksterbiblia libro Psalmoj de Salomono. Ankaŭ tiujn psalmojn tradukis Gerrit Berveling, ĉar ili ja apartenas al la manuskripta tradicio de l' Septuaginto.



Kiel kanti aŭ prezenti psalmojn |


Psalmoj kaj la recitativa tradicio de ilia prezentado
estis akceptitaj de la
kristana eklezio.


Antikvaj kristanoj kantis aŭ ĉantis psalmojn unisone. Vidu ĉe Gregoria ĉanto.
Mezepoke oni poezie kaj muzike prilaboradis psalmojn,
en la 14-a jarcento aperis multvoĉaj psalmoj. En protestantaj eklezioj la psalmojn oni kutime kantas en rimitaj strofoj.


En la 16-a jarcento psalmoj disvastiĝis ankaŭ
en la profesia sekulara muziko,
oni ofte kantis ilin en ĉiutaga vivo.
Psalmotekstojn uzis en siaj komponaĵoj interalie
Giovanni Pierluigi da Palestrina,
Heinrich Schütz,
Johann Sebastian Bach,
Franz Schubert,
Franz Liszt,
Johannes Brahms,
Igor Stravinski,
Krzysztof Penderecki.




  • Psalmo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Psalmo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto