Posts

Showing posts from January 26, 2019

Amatora radio

Image
Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj. Radioamatoroj komunikas sur diversaj frekvencoj, por longaj distancoj speciale je mallongaj ondoj (1 MHz ĝis 30 MHz). Enhavo 1 Historio 2 Radioamatora licenco 2.1 Internacia aktiveco 3 Diversaj fakoj 4 Konfirmkartoj (QSL-kartoj) 5 Konkursoj 6 Organizoj 7 Konceptoj 8 Famuloj 9 Amatora-Radio kaj Esperanto 10 Vidu ankaŭ 11 Notoj kaj referencoj 12 Eksteraj ligiloj Historio | Amatora radio komencis preskaŭ tuj post Guglielmo Marconi komencis la komercan radion. Amatoroj devis mem fabriki ĉion por siaj aparatoj: bobenoj, kondensiloj, ŝaltiloj. Ja ili eĉ devis konstrui mem bateriojn kaj akumulatorojn, ĉar tiuj ne estis aĉeteblaj. Elektra energio ankoraŭ ne estis liverita al privataj domoj. La unuaj amatoroj fabrikis mem la energion por siaj sendiloj kaj riceviloj tiamaniere: Unue baterio estis konstruita. En glason oni

Eŭfemismo

Image
Eŭfemismo aŭ ĉirkaŭparolo estas tipo de vortfiguro kiu konsistas je uzo de pli milda, neakra vorto aŭ esprimo anstataŭ alia kiu povus vundigi la senton de la leganto au aŭskultanto; tiu anstataŭita vorto nomiĝas tabua aŭ tabuo kaj la kialo de la anstataŭo povas esti tre diversa, pro religiaj, kulturaj, politikaj, sociaj, personaj kialoj. Tiu rimedo estas tre uzata ekzemple en amaskomunikiloj por anstataŭi krudan realon, ekzemple paroli pri konfliktoj anstataŭ milito. Foje la uzado de la eŭfemismo povas kaŭzi ke ĝi igas tro normala aŭ ĉiutaga, ekzemple kiam pro kulturaj kialoj oni ne volas paroli pri morto aŭ almenaŭ mencii ĝin kaj oni diras "Iu forpasis", pro edukaj kialoj oni ne volas mencii la vorton "pisi" kaj oni diras bonhumore "maltrinki". Listo | morti - forpasi , dormi , iri al pli bona loko , rajdi la palan ĉevalon , respondi la finan alvokon . buĉi - sufoki (kokon) kanabo - herbo , 420 drinki - trinki , vidi rozkoloran elefanto

Spektaklo

Spektaklo estas publika aŭ privata prezentaĵo, ekz. en teatro, kinejo, cirko, varieteo aŭ metafore ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson [1] . Por vidi la publike aranĝatajn spektaklojn, kiuj okazas en specialaj spektaklejoj , oni aĉetas biletojn, sur kiuj estas kutime indikita preciza sidloko. Spektakloriĉaj programoj enhavas multajn spektindaĵojn, kiuj kapablas teni la atenton de la spektantoj de la komenco ĝis la fino de la spektaklo. Solspektaklo estas prezentata de unu sola kantisto, rakontisto, amuzisto, aktoro, muzikisto k.s. Spektaklo povas okazi ankaŭ senintence, ekzemple ĉe karambolo de aŭtomobiloj surstrate aŭ ĉe interbatiĝo de kolerantaj homoj. Male belan spektaklon povas doni grupo de belaj knabinoj aŭ bone ludata futbalo. Piednotoj | ↑ Plena Ilustrita Vortaro This page is only for reference, If you need detailed information, please check here

Striptizo

Image
Play media Striptizspektaklo: en striptizo la ritma progresado de amorveka senvestiĝo estas arto Striptizo estas prezentiĝo de unu aŭ kelkaj personoj, dum kiu la prezentantoj iom post iom demetas la vestojn, kutime en ritmo de muziko kaj kun certa, plimulte simpla koreografio. Oni do povas konsideri tion kiel certan formon de danco. La prezentiĝo plejparte kutime finiĝas per nudiĝo. La prezentanta virino nomiĝas striptizistino kaj la viro striptizisto . La unua striptizo laŭ People's Almanac aperis fine de la 19-a jarcento en Parizo. Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la striptizo estis praktikata eksplicite nur de virinoj, sed kun progresata seksa revolucio komencis aperi ankaŭ viraj striptizistoj. Oni faras striptizon aŭ en noktokluboj aŭ aliaj erotikaj entreprenoj. Iam ĝi povas esti ia preludo de prostitucio. La striptizo aperas iam ankaŭ kiel parto de privataj solenoj. Bildaro | striptizistino striptizo

Prostituo

Image
Germana artistino en memportreto kiel prostituitino. Prostitu(ad)o (Noto) estas ago de homo, pli ofte virino ol viro, pli ofte relative juna, kiu seksumas pro aŭ por mono. La nomo devenas de la latina kaj signifas Antaŭenmontri aŭ publike eksponi . Enhavo 1 Historio 2 Sintenoj rilate al prostituo 2.1 Leĝe 2.2 Etike 3 Lingva noto 4 Vidu ankaŭ 5 Plia legaĵo 6 Literaturo Historio | Kelkaj kliŝe nomas ĝin "la plej malnova profesio", ĉar ekde la antikveco homoj sin prostituas. En frua historio, prostituo estis foje ligita al religio, kiel en Babilono kaj la orienta baseno de Mediteraneo. En aliaj tempoj kaj/aŭ regionoj, geprostituitojn forpelis la normala socio. En kelkaj aliaj ili havis agnoskitan lokon. Dum la eŭropa Mezepoko, prostituitinoj havis gravan socian rolon, eĉ elektigis tri papojn per sia influo kaj monkontribuoj (pri tio, tamen, oni estas serĉantaj kaj indikantaj la fontojn). La mezepoka eklezio ne persek

Erotiko

Image
Fernande (1910–1917) franca poŝtkarto de Jean Agélou. Pentraĵo de Édouard-Henri Avril. Erotiko estas estetike fokusita seksa deziro, specife la anticipa sentado de seksa aktivado. La nocio signifas ankaŭ la arton de amoro kaj la per tio priskripitan (erotikan) literaturaĵon. La erotika priskribo, prezento jam aperis en la antikva epoko en Grekio, Romio, Hindio, sed preskaŭ ĉesis en la mezepoko kaj reaperis en la epoko de Ludoviko la 14-a kaj de 15-a de Francio (naturalismo). La vorto erotiko (el la greka lingvo ἔρως: érōs ) origine priskribis la pasian amon kunigita al la seksa deziro, sentimento personigita en la dio Eroso. Ĝi havas klaran rilaton kun la volupt-amo, kun la sekseco kaj kun la kapabloj pri seksallogeco inter la homoj. En pluraj modernaj lingvoj, la vorto «erotiko» estas kompleksa kaj povas havi du sencojn, ĉar ĝi estas difinita per du malsamaj konceptoj, kaj distingas du specojn de erotiko: Unuflanke, la petolado kaj la flirtado, kiu povas esti k

Rolludo

Image
Rolludo aŭ rola ludo estas ludo en kiu ĉiu partoprenanto ludas rolon (ofte heroan) kun la celo improvizi amuzan historion kune. La unua sukcesa kaj influa tia ludo estis la anglalingva Dungeons and Dragons (Drakoj kaj Galerioj) aŭ D&D , kreita en Usono en la sepdekaj jaroj. Rolludoj ofte temas pri magio aŭ sciencfikcio, sed povas temi pri milito, hororo, spionoj, ktp. Tradicie ili havas iom komplikajn regularojn. Ludestroj povas akiri jamverkitajn aventurojn por prezenti al siaj ludantoj, aŭ krei proprajn. La ĝenerala formo de tiuj ludoj kunigas du malsamajn tipojn de ludantoj: la ludestro la ludantoj Ekzistas diversaj specoj de rolludoj: Surtabla rolludo Duonreala rolludo Interreta rolludo Solaludanto-aventuro Helpe de antaŭdifinita historio, la ludestro gvidas la aliajn ludantojn tra la historio, ofte uzante ĵetkubojn aŭ aliajn lotecajn ilojn por decidi ĉu iliaj agoj sukcesas aŭ ne. Ankaŭ vidu: MUD Vidu ankaŭ | Cantr II Dragonlance Interre

Harry Potter

Image
La fontoj de ĉi tiu artikolo pri literaturo ne sufiĉas. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj.  (Majo 2015) Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj sen sufiĉaj fontoj pri literaturo ! Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj sen sufiĉaj fontoj ekde majo 2015 ! Kovrilo de la originala romano . Harry POTTER (esperantigita kiel Hari POTER ) estas fantasta romano-serio kreita de la brita verkistino J. K. Rowling kun samnoma heroo. Unue nur literatura verko, Hari Poter fariĝis tre rapide fikcia universo kaj estis disponebla ankaŭ filme, videolude, kaj tiel plu. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1980. La unua romano de la serio, Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (Harry Potter and the Philosopher's Stone), eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj per la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon Du