Kapreolo





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kapreolo


Capreolus capreolus 2 Jojo.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Parhufuloj Artiodactyla

Familio:

Cervedoj Cervidae

Subfamilio:

Odocoilinae

Genro:

Capreolus
Gray, 1821


Dunomo


Capreolus capreolus
(Linnaeus, 1758)

Konserva statuso


Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)


Natura arealo

Natura arealo


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kapreolo









v  d  r


Information icon.svg



La kapreolo (Capreolus capreolus) estas svelta bestospecio el la cervedoj. Ĝia kapo estas mallonga, obtuze finiĝanta; la oreloj estas mezgrandaj, la okuloj grandaj, larmosako estas eta, la kolo longa, la korpotrunko forta, kruroj altaj kaj maldikaj. La hufoj estas malgrandaj, pintaj. La kornara bazo estas larĝa; ĉiu kornaro havas nur du branĉojn estantajn fortaj, raspaj. Nur viraj kapreoloj havas kornarojn. En la unua jaro la karpeolo havas nur senbranĉajn ostajn kornojn, en la dua jaro aperas ioma disiĝo en al korno, sed nur en la tria jaro aperas la perfekta, kutima kornaro. La vira kapreolo deĵetas siajn kornarojn en oktobro aŭ novembro, la novaj elkreskas en marto.


Tiu palearktisa specio estas disvastiĝinta en preskaŭ tuta Eŭropo kaj grandparto de Azio. Ĝi vivas ĝis 2400 m en la montaroj.


Ĝi vivas en falfoliaj arbaroj, sed ankaŭ en arbustaro inter agroj, paŝtejoj, herbejoj. Ĉiu kapreola individuo havas sian teritorion. Ili vivas somere ĉefe sola, sed vintre formas grupojn, kiujn gvidas ĉiam la plej maljuna kapreolino.




Kapreolido kun blankaj makuloj.


La pariĝa periodo daŭras de julio ĝis komenco de septembro, sed tion sekvas posta seksarda periodo de fine de septembro ĝis oktobro.


La kapreolino naskas en majo-junio unu aŭ du, malofte eĉ tri, makulitajn idojn. La kapreolidoj restas 10 monatojn en la familio, poste disiĝas, kaj en la 14-a monata iĝas sekse maturaj.


Ili manĝas vegetaĵojn, plantojn, ŝosojn, fruktojn.



Vidu ankaŭ |


  • Skandinavaj marbordaj koniferaroj

miniatur


Eksteraj ligiloj |



  • sur Ipernity fotoj de Kapreoloj en kampoj de Ĉampanjo dum vintro

  • kiam ili fuĝas makulo el blankaj haroj elstare videblas, tio estas intenca sigo pri danĝero






Portala ikono Portalo pri Zoologio










Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51