Asturio




Koordinatoj: 43°19′00″N 06°00′00″W  /  43.316667°N, 6°U / 43.316667; -6 (Asturio)










































































Princlando Asturio

hispane: Principado de Asturias
asturie: Principáu d'Asturies

aŭtonoma komunumo








Flag of Asturias.svg

  Flago


Escudo de Asturias.svg

  Blazono


'Oficiala nomo: 'Princlando Asturio

Ŝtato

Hispanio Hispanio
Regiono

Asturio

Najbaras kun



Situo
Oviedo
 - alteco
336 m s. m.
Ĉefurbo

Oviedo
 - koordinatoj

43°19′00″N 06°00′00″W  /  43.316667°N, 6°U / 43.316667; -6 (Asturio)

Areo
10,603 km² (1 060,3 ha)

Loĝantaro
1,076,896 (2007)
Denseco

0,1 loĝ./km²

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)

ISO 3166-2:ES
ES-AS




Situo de Oviedo enkadre de Hispanio

ButtonRed.svg


Situo de Oviedo enkadre de Hispanio





Situo de Asturio enkadre de Hispanio


Situo de Asturio enkadre de Hispanio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Asturias

Retpaĝo: Registaro de Asturio


Princlando Asturio (10.565 km2) havas proksimume 1.000.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Asturio. La ĉefurbo estas Oviedo (asturie UvieoUviéu), kun 200 000 loĝantoj. La ĉefa urbo laŭ loĝantoj tamen estas Ĥiĥono (hispane Gijón [ĥiĥon'], asturie Xixón [ŝiŝon'] kun 270 000 homoj. Aliaj gravaj urboj estas Avileso (Avilés), Luarko (Luarca), Ribadesejo (Ribadesella), Llaneso (Llanes), Langreo kaj Mjereso (Mieres).


La oficiala lingvo estas la hispana. Krome, ĝi estas unu el la lokoj kie oni parolas la asturian lingvon.


La nomo de la lando aludas antaŭromian popolon asturoj (latine, astures). La nunajn loĝantojn oni nomas "asturianoj".




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Iama prapolo antaŭromia nome Asturoj setlis en parto de nuna Asturio kaj najbaraj areoj.


Laŭ la tradicia historio de Hispanio, en Asturio ekis la Rekonkero de la lando en la forpelo de la araboj fare de la kristanaj gvidantoj, post mita batalo en Kovadongo. La sinsekvo de hispanaj reĝoj komenciĝas laŭ la tradicia kalkulo per la asturaj reĝoj. La batalado poste etendiĝis al Leono kaj Kastilio, kaj Asturio perdis la centran rolon.


La regiono tre gravis ekonomie en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, post la malkovro de gravaj karbominejoj kaj la fondo de siderurgia industrio. Ĝi estis unu el la luliloj de la laborista movado en Hispanio. En 1934, tie okazis la plej grava punkto de revolucia lukto, kiu estas de tiam konata kiel revolucio de Asturio.


Ankaŭ okazis en Asturio la unuaj laboristaj luktoj kontraŭ la diktaturo de Franco kun la unuaj strikoj kiuj famigis la regionon internacie.


En la lastaj jaroj okazis forta ekonomia krizo en la regiono, post la fermo de multaj minejoj kaj la malpligrandigo de la industrio.


En 1982 estis aprobita la leĝo donanta aŭtonomecon al la regiono.



Vidindaĵoj |


Asturio posedas tre riĉan naturon el turisma vidpunkto. Ĝi situas apud la maro kaj samtempe havas altajn montarojn. Parto de la montaro estas protektita, sub la nomo Nacia Parko Picos de Europa. Aliaj protektitaj naturlokoj estas Somiedo kaj Muniellos.


La monumentoj plej vizitataj estas la antaŭromanikaj kirkoj ĉirkaŭ Oviedo, parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.


Aliaj gravaj lokoj estas Luarko ktp.



Vidu ankaŭ |


  • Asturia naciismo


Eksteraj ligiloj |



  • Fotografaĵoj de la naturo, faŭno kaj flaŭro de Asturio

  • http://www.ine.es

  • Aŭtonoma registaro de Asturio

  • Astura Esperanto-Asocio












 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio

Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio |
Flag of Aragon.svg Aragono |
Flag of Asturias.svg Asturio |
Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj |
Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro |
Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio |
Flag of Galicia.svg Galegio |
Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj |
Flag of Cantabria.svg Kantabrio |
Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono |
Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo |
Flago-de-Katalunio.svg Katalunio |
Flag of the Community of Madrid.svg Madrido |
Flag of the Region of Murcia.svg Murcio |
Bandera de Navarra.svg Navaro |
Bandera de La Rioja.svg Rioĥo |
Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo

Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto |
Flag Melilla.svg Melilo
 Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas











  • Asturio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Asturio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto