Oberwart
Oberwart | |||
---|---|---|---|
la urbodomo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7400 [+] | ||
Retpaĝaro | www.oberwart.gv.at [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 494 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 205 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 17′ N, 16° 12′ O47.28777777777816.203055555556Koordinatoj: 47° 17′ N, 16° 12′ O [+] | ||
Alto | 315 m [+] | ||
Areo | 36,5 km² (3 650 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oberwart [+] | |||
Oberwart, (obervart) hungare Felsőőr, kroate Gornja Borta, estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2017 en la komunumo vivis 7 494 loĝantoj.
Bazaj informoj |
Areo: 37 km²
Supermara alteco: 315 m
Loĝantaro: 6890
Poŝtkodo: 7400
Telefonprefikso: 0 33 52
Aŭtokodo: OW
Situo |
Oberwart situas en montaro, en valo, laŭ rojo Pinka. Tie kruciĝas ĉefvojoj orienta-okcidenta Szombathely-Friedberg kaj norda-suda Szentgotthárd-Bratislavo, fine Oberwart troviĝas laŭ fervojo Friedberg-Rechnitz. La lasta urbo troviĝas 25, Szombathely 35 km-ojn.
Historio |
En 896 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono, kion prezentas la urbonomo. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1327 latine-hungare Superior Eör (=supra sentinelo). En 1289 aŭstra princo Albert la 1-a, en 1532 la turkoj detruis la komunumon. La loĝantaro apogis princon de Transilvanio Stefano Bocskai, krome ili ŝanĝis eklezion al kalvinana. Ĉefabato de Vasvár kun aŭstraj soldatoj atakis la komunumon, forpelis la kalvinanan pastron kaj detruis la pastrejon en 1663. La loĝantoj apogis princon Francisko Rákóczi la 2-a en 1705, tial aŭstra generalo Siegbert Heister forrabis la komunumon. Kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1774.
En 1809 armeo de Napoleon forrabis la setlejon, kiu en 1841 ricevis la rangon kampurbo. En 1848 la hungaroj venkis taĉmenton de banuso Josip Jelačić. En 1910 la urbo havis 3912 da loĝantoj (3039 hungaroj, 842 aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, kies distriktejo estis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis banusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőr kaj tiu loko estis la ĉefurbo. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara, la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, banusujo Lajta ĉesis.
Dum la faŝisma erao inter 1938-1945 la hungareco suferis multe, ili ne rajtis uzi la lingvon kaj kulturon. La hungareco preskaŭ neniiĝis. La kampurbo urbiĝis en 1939. Nun en la plej malnova urboparto la hungareco vivas en majoritato, dume en la plena urbo en minoritato. Krome vivas kroatoj kaj ciganoj kaj nature aŭstroj.
Vidindaĵoj |
- gotika romkatolika preĝejo el 1463
- nova katolika preĝejo omaĝe al Resurekto de Nova Kristo el 1969
- kalvinanaj preĝejo el 1774, en 1810 turo 36 m-ojn alta alkonstruiĝis
lernejo de 1802 kaj paroĥo de 1784
Famuloj |
En la iama Felsőőr naskiĝis hungara lingvisto Samu Imre.
Ĝemelurboj |
Szombathely, Hungario
Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando |
Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.
Alőr | Alsóőr | Felsőőr | Őr | Őraljaboldogfalva | Őrbottyán | Őrdarma |
Őregyház | Őrfalu | Őrhalom | Őrhegy | Őrimagyarósd | Őriszentpéter | Őrmező |
Őrös | Rábaőr | Szamosőrmező | Temesőr |
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)
|
|