Asbesto
fibroj de asbesto La asbesto (aū amianto ) estas familio de fibrecaj mineraloj de la grupo silikatoj, kaj enhavas la seriojn de serpenteno kaj de amfiboloj. Etimo: el antikva Greka, nebrulema (asbesto), nekoruptebla (amianto). Kemiaj specoj de asbesto estas: Mg 3 Si 2 O 5 (OH) 4 konata kiel krizotilo ( fibro ora ), aū blanka amianto (Mg,Fe) 7 Si 8 O 22 (OH) 2 amozito, el Akronimo de "Asbestos Mines of South Africa", aū bruna asbesto Na 2 Fe 2+ 3 Fe 3+ 2 Si 8 O 22 (OH) 2 krocidolito ( lanfloko ), aū blua asbesto Ca 2 Mg 5 Si 8 O 22 (OH) 2 el la nomo de la svislanda Valo Tremola (Mg,Fe) 7 Si 8 O 22 (OH) 2 antofilito (kariofildianto) Ca2(Mg,Fe) 5 Si 8 O 22 (OH) 2 aktinolito (spok-ŝtono) Vaste uzata tra la mondo dum miloj da jaroj, asbesto nun estas en multaj partoj de la homa la vivomedio. Pro siaj ecoj (izola, fajrorezista, malmultekosta, teksebla), asbesto estis uzata en konstruado, mekaniko, transportsektoro ktp. La subtila fibrema asbestpulvoro enspi...