NF-Ligo
NF-Ligo Nouvelle Fédération-Board | |
Moto | Permesu ludi al ĉiuj popoloj! |
Fondaĵo | 12-a de decembro 2003 |
Tipo | Sporta federacio |
Sidejo | Narbono, Francio |
Membroj | 39 membroj [1] |
Prezidanto | Christophe Croze |
Retejo | www.nf-board.org |
La NF-Ligo aŭ (duon) angle NF-Board - eblaj longigoj "Nova Federacia Ligo" (el la franca vortumo Nouvelle Fédération kaj la angla vorto Board), respektive "Ne-FIFA-Ligo" (el la angla vortumo Non-FIFA-Board) - estas asocio internacia el futbalteamoj de regionaj, minoritataj kaj senŝtataj popoloj, kiuj ne membras en la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA. Kelkaj el ĉi tiuj teamoj apartenas al teritorioj kies suvereneco ne estas agnoskita internacie, krom Kiribato kaj Monako kiuj ja estas sendependaj landoj. La NF-Ligo estis fondita la 12-an de decembro 2003 kaj sia sidejo troviĝas en Narbono, Francio. La membroj ludas futbalmatĉojn inter si por partopreni la Futbalan Pokalon VIVA, kiu okazis unuafoje de la 19-a ĝis la 25-a de novembro 2006 en Okcitanio kaj la ĉampiono estis la nacia teamo futbala de Sameio.
Nuntempe la NF-Ligo laboras por ke la FIFA helpu ilin pri la organizado kaj matĉoj dum la teamoj akiras sian membrecon en FIFA.
La Futbala asocio de Skanio iĝis membro de NF-Ligo en aprilo 2011.[2][3]
En sia celo, la ligo konkurencas kun alia alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj), establita dek jarojn pli poste, en 2013.
Enhavo
1 Membroj
2 Esperanta teamo
3 Filioj kontinentaj
4 Rang-ordo de la NF-Ligo
5 Vidu ankaŭ
6 Referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Membroj |
La jena estas listo el futbalaj asocioj kiuj membras en NF-Ligo.[1]
Nacia Teamo | Liga kodo | Membra kategorio | Partoprenoj en la Futbala Pokalo VIVA |
---|---|---|---|
Okcidenta Saharo | FA00000 | Membro | 1 (6-a loko en 2012) |
Monaka Princlando | FA00001 | Membro | 1 (2-a loko en 2006) |
Sameio | FA00002 | Membro | 3 (Ĉampiono en 2006, sidejo kaj 3-a loko en 2008 kaj 3-a en 2009) |
Turka Respubliko Norda Kipro | FA00003 | Membro | (2-a loko en 2012) |
Tibeto | FA00004 | Membro | 0 |
Ĉagosoj | FA00005 | Membro | 0 |
Zanzibaro | FA00006 | Membro | 1 (3-a loko en 2012) |
Somalilando | FA00007 | Membro | 0 |
Ĉeĉenio | FA00008 | Membro | 0 |
Suda Malsupra Saksio[4] | FA00009 | Membro | 0 |
Saŭĝezo | FA00010 | Membro | 0 |
Okcitanio | FA00011 | Membro | 4 (Sidejo kaj 3-a loko en 2006, 5-a en 2009, 3-a en 2010 kaj 5-a en 2012) |
Ciganoj | FA00012 | Membro | 0 |
Princlando de Selando | FA00013 | Membro | 0 |
Okcidenta Nov-Gvineo | FA00014 | Membro | 0 |
Suda Molukio | FA00015 | Membro | 0 |
Suda Kameruno | FA00016 | Membro | 0 |
Gronlando | FA00017 | Membro | 0 |
Kiribato | FA00018 | Membro | 0 |
Fiumio | FA00019 | Membro | 0 |
Masajoj | FA00020 | Membro | 0 |
Paskinsulo | FA00021 | Membro | 0 |
Japo | FA00022 | Membro | 0 |
Valonio | FA00023 | Membro | 0 |
Kazamanco | FA00024 | Membro | 0 |
Gozo | FA00025 | Membro | 2 (6-a en 2009, sidejo kaj 5-a loko en 2010) |
Padanio (Norda Italio) | FA00026 | Membro | 3 (Ĉampiono en 2008, 2009 kaj 2010) |
Kurdio | FA00027 | Membro | 4 (4-a en 2008, 2-a en 2009 kaj 2010, ĉampiono en 2012) |
Arameoj | FA00028 | Membro | 1 (2-a en 2008) |
Provenco | FA00029 | Membro | 4 (5-a en 2009, 4-a en 2010, 6-a en 2010 kaj 4-a en 2012) |
Sardio | FA00030 | Membro | 0 |
Du Sicilioj (Suda Italio) | FA00031 | Provizora membro | 1 (4-a en 2010) |
Cilento | FA00032 | Membro | 0 |
Skanio | FA00033 | Provizora membro | 0 |
Raetio | FA00034 | Provizora membro | 1 (8-a loko en 2012) |
Darfuro | FA00035 | Provizora membro | 1 (9-a loko en 2012) |
Kaskadio | FA00036 | Provizora membro | 0 |
Frankonio | FA00037 | Provizora membro | 0 |
Kozakoj | FA00038 | Provizora membro | 0 |
Okcidentaj Indioj | FA00039 | Provizora membro | 0 |
Vatikano | FA00040 | Provizora membro | 0 |
Esperanta teamo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo.
Dum la 99-a UK okazinta en Bonaero, Argentino okazis amika matĉo inter la teamo de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la Selektitaro de Esperanto, kiu estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon.[5]
La matĉo okazis la la 31-an de julio 2014, je la 20:30 laŭ la argentina horo ĉe la stadiono "Polideportivo Colegiales", ankaŭ okazis trejnada matĉo la 26-an vespere. Ambaŭ teamoj ricevis la pokalojn de "Internacia Amikeco" kaj membriĝis post la matĉo en la CSANF.[6] La esperanta teamo ankaŭ iĝis membro de la NF-Ligo.
La matĉo estis apogata de la Subsekretario pri Sporto de la Bonaera registaro, la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF) kaj UEA.[6]
Filioj kontinentaj |
La NF-Ligo havas unu federacian filion: La Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu havas nur unu teamon de NF-Ligo (Paskinsulo) kaj aliajn 3 teamojn kiuj ankoraŭ ne apartenas al la NF-Ligo. La CSANF ankaŭ havis rilatojn kun la malaperinta Eŭropa Konsilio pri Novaj Federacioj (CENF).
En 2009 CSANF starigis kontakton kun la ĵus kreita Konsilio Nordamerika kaj Arkta pri Novaj Federacioj (NAANF) kiu reprezentas la naciajn teamojn el Nordameriko, Centra Ameriko, Karibio kaj arkta regiono kiuj ne membras en FIFA.
Rang-ordo de la NF-Ligo |
# | Teamo |
---|---|
1° | Padanio |
2° | Arameoj |
3° | Kurdio |
4° | Zanzibaro |
5° | Turka Respubliko Norda Kipro |
6° | Sameio |
7° | Okcitanio |
8° | Du Sicilioj |
9° | Provenco |
10° | Cilento |
11° | Gronlando |
12° | Gozo |
13° | Sardio |
14° | Monako |
15° | Ĉagosoj |
16° | Okcidenta Saharo |
17° | Tibeto |
18° | Selando |
19° | Raetio |
20° | Ciganoj |
21° | Vatikano |
Vidu ankaŭ |
- FIFA
- Futbala Mondpokalo
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Laŭ Football Associations Members of the N.F.-Board - NF-Board.org. La informoj pri membreco tre varias laŭ fontoj, kaj multaj antaŭaj ligaj membroj ekde 2013 konsideratas membroj de la nova konfederacio ConIFA. Ĉi-tie tamen menciiĝu tendence pli vasta listo, laŭ la informoj el la liga retejo.
↑ Informo en sia retejo
↑ Informo en sia retejo
↑ germanlingva statuto de la Futbala Asocio de Suda Malsupra Saksio (precipe distrikto Göttingen); la teamo de la asocio certe ne nomeblas "nacia"
↑ aliĝilo enreta
- ↑ 6,06,1Gazetara Komuniko de UEA #547. Alirita 2014-07-20.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo NF-Board en la hispana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de la ligo