Tomaso de Kempis




















































Tomaso de Kempis

Imitado de Kristo, 1730
Imitado de Kristo, 1730

Persona informo

Naskonomo

Thomas Haemerkken [#]

Naskiĝo

1379
en Kempen, Rejnlando, Germanio

Morto

25-a de julio 1471
en Zwolle, Nederlando

Tombo

Overiselo [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Lingvoj

nederlanda lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio • Nederlando [#]
Profesio

Profesio
teologo • verkisto • filozofo • katolika sacerdoto [#]

Verkoj

De imitatio Christi (La imitado de Kristo)

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Thomas à KEMPIS (naskiĝis 1379 en Kempen, Rejnlando; mortis la 25-an de julio 1471 en Zwolle) estis nederlanda teologo el germana deveno, kanoniko, kaj aŭtoro de la verko "De imitatione Christi" (La imitado de Kristo), unu el la verkoj pri la kristana fido plej konata ekde tiam, kaj kreita por la spirita vivo de la monaĥoj kaj frokuloj, kun granda disvastigado inter la membroj de la katolika eklezio. Kelkaj gravaj aŭtoroj de kristana spiriteco ĝin donis grandan reliefon, same kiel Tereza de Lisieux (1873-1897), Bossuet (1627-1704) kaj Giovanni Bosco (1815-1888), inter aliaj. Kvankam ĝia aŭtoreco estis kontestita de postaj spertuloj, nuntempe oni rigardas kiel historia ties atribuo al Tomaso de Kempis. La anglikana eklezio lin konsideras sanktulo.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Skribaĵoj


  • 3 Verko


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Li studis en la lernejoj de Deventer, tenita de la Frataro de la Komuna Vivo[1][2]. Li estis bonega kopiisto, kaj ĉi-laboro sufiĉis por lia supervivado.


Poste, li estis akceptita en la aŭgustena monaĥejo de la Monto Sankta Agneso, proksima de Zwolle, en la arkidiocezo de Utrecht, kie lia frato Giovanni estis enirinta antaŭ ol li kaj tie li fariĝis prioro. Tomaso estis ordinita en 1413 kaj en la sama monaĥejo elektiĝis vicprioro en 1429.


En tiu periodo, la loka preĝejo trapasis malfacilan momenton, ĉar la episkopo de Utrecht, Rudolf van Diepholt (1390-1455)[3] ne estis agnoskita de la papo. Tomaso havis trankvilan vivon, kaj pasas plej granda parto de sia tempo inter la devotaj ekzercoj, komponado kaj kopiado de tekstoj. Li kopiis minimume kvarfoje la Biblion. Unu el ĉi-kopioj, komponita de kvin volumoj, konserviĝas en Darmstadt. En siaj skribaĵoj, li enmetas multajn bibliajn citaĵojn, precipe pri la Nova Testamento.


Li mortis en 1471, proksima de sia monaĥejo. Ĉar oni trovis splitojn sub liaj ungoj, principe oni konjektis, ke li akcidente sepultiĝis viva. Jen kial lia procezo pri kanonizigo ne elvolviĝis. Verdire oni asertas, ke sanktulo ne devus lukti kontraŭ la morto, eĉ se li antaŭtempe estis enterigita.



Skribaĵoj |


Tomaso de Kempis apartenas al la grupo de la mistikuloj, kiu disvastiĝis laŭlonge de la Rejno en Svisio ĝis Strasburgo kaj Kolonjo. Li estis adepto de Geert Groote[2] kaj Florentius Radewijns (1350-1400)[4], fondintoj de la Frataro de la Komuna Vivo.


Liaj skribaĵoj plenas je devotaj karakteroj.


Li estas konsiderata la aŭtoro, aŭ almenaŭ la ĉefa aŭtoro de la Imitado de Kristo. Ĉi-mezepoka dokumento je kristana saĝeco, specife skribita por la formado de monaĥoj kaj principe ekskluzive dediĉita al ili, estas unu el la ekzemploj de la plej alta mistikeco al kristana orientiĝo, kiu formis generaciojn de sekvantoj de Kristo, kaj eĉ de laikoj.


Inter la skribaĵoj de Tomaso de Kempis, ankaŭ eksplicas meditadoj, leteroj, homilioj, rakonto pri la vivo de Sankta Liduina, biografioj de Geert Groote, Florentius Radewijns kaj naŭ aliaj kunuloj. Ĉi-skribaĵoj estas samstilaj al la Imitado de Kristo, etendiĝante en la meditadoj pri la vivo, pri la benoj de Kristo, kaj la enkarniĝo de Jesuo.



Verko |





Opera spirituale, 1568.



  • De imitatione Christi (La imitado de Kristo)[5].


Vidu ankaŭ |




  • Gottfried Arnold (1666-1714)[6]


  • Heinrich Brewer (1640-1713)[7]


  • Markus Adam Nickel (1800-1869)[8]


  • Johann Amerbach (1440-1513)[9]


  • Gerhard Tersteegen (1697-1769)[10]



Referencoj |





  1. La Frataro de la Komuna Vivo (latine: Fratres Vitæ Communis) estis religia komunumo de la katolika eklezio, fondita de la predikisto Geert Groote (1340-1384)

  2. 2,02,1Geert Groote (1340-1384), en la lasta duono de la 14-a jarcento.


  3. henkvanheerde.nl


  4. Biblical Training


  5. * Latina aǔdio de la verko


  6. Personensuche


  7. Personensuche


  8. Personensuche


  9. Personensuche


  10. Personensuche




Eksteraj ligiloj |






Portala ikono
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj



  • hymnary.org


  • New Advent (angle)


  • Allgemeine Deutsche Biographie (germane)

  • Personensuche

  • Virtual International Authority File

  • ccel.org

  • ccel.org


  • Encyclopaedia Britannica




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51