FIFA


































Federacio Internacia de Futbalo
Fédération Internationale de Football Association

FIFA Logo (2010).svg

World Map FIFA2.svg
Mapo de FIFA kun la ses konfederacioj.

tipo

sporto (futbalo)
fondodato
21-a de majo 1904
sidejo

Zuriko
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
estro

Sepp Blatter
lingvoj

angla
araba
franca
germana
hispana
Retejo

http://fifa.com







v  d  r


Information icon.svg



La Fédération Internationale de Football Association (FIFA; franclingve, en Esperanto Federacio Internacia de Futbalo Asocia) estas la internacia rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia hejmo estas Zuriko, Svislando.


La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:




  • AFC - (Azio)


  • CAF - (Afriko)


  • CONMEBOL - (Sudameriko)


  • CONCACAF - (Nordameriko, Centra Ameriko kaj Antiloj)


  • OFC - (Oceanio)


  • UEFA - (Eŭropo)


FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:



  1. FIFA Mondpokalo

  2. Olimpika Futbal-Turniro

  3. Futbala Mond-Ĉampionado Junulara

  4. Futbala Mond-Ĉampionado Sub-17-jaraĝa


  5. Virina Mondpokalo de FIFA.

  6. Futbala Virina Mond-Ĉampionado Sub-19-jaraĝa


FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.


La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.



Eksteraj ligiloj |




  • FIFA en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio FIFA en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • retejo de la federacio (angle, france, germane, hispane, portugale kaj arabe)










Internacia Futbalo

FIFA • Futbala Mondpokalo • Pokalo de FIFA-konfederacioj

World Map FIFA2.svg


     AFC (Azia Pokalo) •      CAF (Afrika Pokalo de Nacioj) •      CONCACAF (Ora Pokalo)
     CONMEBOL (Amerika Pokalo) •      OFC (Oceania Pokalo de Nacioj) •      UEFA (Eŭropa Futbal-Ĉampionado)





Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51