Norrbottens län
Norrbottens län | |
---|---|
Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
Ŝtato | Svedio |
Provinca litero | BD |
Provinca kodo | 25 |
Historia(j) provinco(j) | Norda Botnio kaj parto de sveda Laponio |
Ĉefurbo | Luleå |
Komunumoj | 14 |
Provincestro | Per-Ola Eriksson |
Areo (suma) | 98.249 km² |
Loĝantoj | 248.421 (stato de la 31-a de marto 2011[1]) |
Ekestodato | 1810 |
Retejo | www.bd.lst.se |
Norrbottens län estas la plej norda el la 20 provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras tiun de la historia provinco Norrbotten – kiu antaŭe estis parto de Västerbotten – kaj krome parton de sveda Laponio. Administra centro de la provinco estas la urbo Luleå. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 98.249 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 248.421 loĝantoj.
La teritorio de la provinco kovras proksimume 23,5 % de la suma areo de Svedio. Kompare al la sudo kaj centro de Svedio, ĝi estas tre maldense loĝata.
En la provinco troviĝas la monto Kebnekaise, kiu altas 2.111 metrojn kaj sekve estas la plej alta monto de Svedio, kaj la lago Hornavan, kiu per profundo de 232 metroj estas la plej profunda lago de Svedio.
La tradicia setloregiono de la sameoj, do la teritorio Sameio ampleksas inter alie tiun-ĉi provincon de Svedio, krom la plejan nordon de Norvegio kaj Finnlando, kaj iom da najbara regiono de la Kola duoninsulo en Rusio.
Komunumoj |
Norrbottens län konsistas de 14 komunumoj. Sube estas statistiko sur la komunumoj.[2] La areoj estas en km², kaj la denso estas la loĝantardenso, en loĝantoj/km².
|
Urboj kaj urbetoj |
- Ankaŭ vidi la historiaj provincoj Lappland, Norrbotten kaj Västerbotten por pli da informo.
La plej grandaj urboj kaj urbetoj en Norrbotten, po komunumu, kaj iliaj loĝantaroj je 2015.[3] Historie, Svedio havis urbo (stad) kiel administradivan eron, kun precipajn rajtojn. La antaŭaj tielaj urboj havas dikliteraj nomoj.
|
Luleå kaj Piteå iĝis urboj en 1621, Haparanda en 1842, Boden 1919, kaj Kiruna 1948.[4]
Fontoj |
↑ http://www.scb.se/Pages/TableAndChart____228187.aspx
↑ https://www.scb.se/hitta-statistik/statistik-efter-amne/befolkning/befolkningens-sammansattning/befolkningsstatistik/pong/tabell-och-diagram/kvartals--och-halvarsstatistik--kommun-lan-och-riket/kvartal-3-2017/ (loĝantaro)
↑ http://www.regionfakta.com/Norrbottens-lan/Geografi/Storre-tatorter/
↑ http://www.regionfakta.com/Norrbottens-lan/Geografi/Stader/
Blekinge län |
Dalarnas län |
Gävleborgs län |
Gotlands län |
Hallands län |
Jämtlands län |
Jönköpings län |
Kalmar län |
Kronobergs län |
Norrbottens län |
Örebro län |
Östergötlands län |
Skåne län |
Södermanlands län |
Stockholms län |
Uppsala län |
Värmlands län |
Västerbottens län |
Västernorrlands län |
Västmanlands län |
Västra Götalands län