Ilirio






Proksima loko de la Iliriaj triboj


En klasika historio, IlirioIlirujo estis regiono de la nuntempa okcidenta Balkana duoninsulo, loĝata de triboj de iliroj, kiuj parolis formon de Hindeŭropa lingvo (la iliran lingvon). La ĉefaj urboj de Ilirio estis Lisuso kaj (eble) Epidamnuso.


Ilirio situis borde de la Adriatika Maro, je ĝia norda flanko, kaj ĝia kerna parto kovris la marbordajn regionojn de la nunaj ŝtatoj Slovenio, Kroatio (Dalmatio) kaj Albanio.




Enhavo






  • 1 Iliriaj Provincoj


  • 2 Reĝlando Ilirio


    • 2.1 Historiaj regantoj


    • 2.2 Popoloj




  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Iliriaj Provincoj |



vidu pli ĉe: Iliriaj Provincoj

La Iliriaj Provincoj, france Provinces Illyriennes, estis inter proks. 1807 kaj 1812 nomo por teritorioj kiujn Napoleono konkeris kaj aneksis por la Franca Imperio. Al tiuj provincoj apartenis Dalmatio, parto de Kroatio, Istrio, Triesto, Görz, Karniolo/Krajino, kaj parto de Karintio.



Reĝlando Ilirio |


Post la falo de Napoleono, la provincojn reakiris la Aŭstra imperio, kiu reorganizis ilin kiel Reĝlando Ilirio kun iom ŝanĝitaj limoj (Krajino, Karintio, Görz, Gradisca, Istrio). En 1849, post la revolucio kaj postaj ŝtataj reformoj, la reĝlando estis dissolvita. Ĝia teritorio fariĝis la kronlandoj Karintio, Krajino kaj Aŭstria Marbordo.


Malgraŭ la dissolvo de la reĝlando, la titolo "reĝo de Ilirio" plu estis parto de la titolaro de la imperiestro de Aŭstrio ĝis 1918.



Historiaj regantoj |



  • Glaŭkias

  • Klejto la Iliria



Popoloj |


  • Taulantioj


Vidu ankaŭ |



  • Historio de Albanio

  • Mesapianoj

  • Historio de Eŭropo


  • 1160 Ilirio, asteroido



Eksteraj ligiloj |



  • http://maps.google.com/maps?ll=41.483891,20.786133&spn=1.982043,3.522491&t=k

  • https://archive.is/20120715023937/lcweb2.loc.gov/frd/cs/altoc.html










Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51