Matthew Boulton
Matthew Boulton, ĉ. 1775 (detalo), National Portrait Gallery, Londono Matthew Boulton , membro de la RSL; 3a de Septembro - 17a de Aŭgusto 1809) estis angla manfaristo kaj negocista partnero de la skota inĝeniero James Watt. En la fina kvarono de la 18a jarcento, tiu partneraro instalis centojn da vapormaŝinoj Boulton & Watt, kio estis granda antaŭeniro por la stato de la laboro, ebligante la mekanizigon de fabrikoj kaj mueliloj. Boulton aplikigis modernajn teknikojn al stampado de moneroj, stampante milionojn da pecoj por Britio kaj aliaj landoj, kaj havigante al la Royal Mint (Reĝa Stampejo) ĝisdatigitan ekiparon. Naskiĝinta en Birmingham, li estis la filo de manfabrikisto el Birmingham de malgrandaj metaproduktoj kiu mortiĝis kiam Boulton estis 31jaraĝa. Ĉirkaŭ tiam Boulton estis administrinta la negocon dum kelkaj jaroj, kaj estis etendiginta ĝin konsiderinde, konsolidante operacojn ĉe la Soho Manufactory , konstruita de li ĉe Birmingham. Ĉe Soho, li adoptis la lastaj...