Okcidenta Rarono (distrikto)
| Distrikto Okcidenta Rarono | |
|---|---|
Blazono de la distrikto Okcidenta Rarono | |
Kippel, Distrikto Okcidenta Rarono | |
Mapo de la distrikto Okcidenta Rarono | |
| Kantono | Valezo |
| Ĉefloko | Rarono |
Koordinatoj | 46°18′N 7°48′O / 46.3°N, 7.8°O / 46.3; 7.8 (Okcidenta Rarono (distrikto))Koordinatoj: 46°18′N 7°48′O / 46.3°N, 7.8°O / 46.3; 7.8 (Okcidenta Rarono (distrikto)) |
| Nombro de enloĝantoj | 8852 (2011-12-31) |
| Areo | 270,82 km² |
| Loĝantardenseco | 32,7 loĝantoj/km² |
| Federacia Kodo | 2309 |
La distrikto Okcidenta Rarono estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 8852 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Rarono.
Enhavo
1 Geografio
2 Komunumoj de la distrikto Okcidenta Rarono
3 Historio
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La Distrikto Okcidenta Rarono situas en Supra Valezo inter la distriktoj Leuk kaj Vispo kaj etendiĝas al la Lötschen-Valo kaj la Aleĉregiono.
Komunumoj de la distrikto Okcidenta Rarono |
La distrikto Okcidenta Rarono konsistas (stato en 2013) el 11 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Rarono estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) | Areo en km² | Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Ausserberg | 639 | 14,90 | 6191 | |
| Blatten | 305 | 90,65 | 6192 | |
| Bürchen | 725 | 13,45 | 6193 | |
| Eischoll | 462 | 13,77 | 6194 | |
| Ferden | 260 | 27,91 | 6195 | |
| Kippel | 377 | 11,66 | 6197 | |
| Niedergesteln | 685 | 17,42 | 6198 | |
| Rarono | 1857 | 30,31 | 6199 | |
| Steg-Hohtenn | 1579 | 14,16 | 6204 | |
| Unterbäch | 398 | 21,99 | 6201 | |
| Wiler (Lötschen) | 565 | 14,65 | 6202 | |
Totale | 23 | 8852 | 270,82 | 2309 |
Historio |
Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rarono estis dekono de la Kamparo Valezo. En la jaro 1798 ĝi estis dissolvita kaj dividita al la helvetaj distriktoj Goms, Brigo, vispo kaj Leuk. En la jaro 1802 ĝi estis rekreita kaj estis ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. En 1810 ĝi estis dividita al la du francaj kantonoj Rarono kaj Mörel de la Departamento Sempiono. De 1815 ĝis 1848 ĝi estis dekono de Kantono Valezo poste ĝis 1987 distrikto. En la jaro 1987 la malnova Distrikto Rarono estis dividita al la du sendependaj duondistrikitoj Orienta Rarono kaj Okcidenta Rarono. Tiu vortumo aperis unuan fojon jam en la kantona konstitucio de 1844.[1]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Anton Riva: Orienta Rarono (voktejo, distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2011-12-16)
Eksteraj ligiloj |
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Okcidenta Rarono – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||