Saint-Nazaire
ISO
Saint-Nazaire | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Luarlandoj | ||
Departemento | Loire-Atlantique (subprefektejo) | ||
Arondismento | Saint-Nazaire (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
Komunumaro | CARENE | ||
INSEE kodo | 44184 [+] | ||
Poŝtkodo | 44600 | ||
Kodo laŭ INSEE | 44184 | ||
Retpaĝaro | www.mairie-saintnazaire.fr [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Joël-Guy BATTEUX 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 65,874 1 999 | ||
Loĝdenso | 1,408 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 47°16′31″N 2°12′31″O / 47.27528°N, 2.20861°O / 47.27528; 2.20861 (Saint-Nazaire)Koordinatoj: 47°16′31″N 2°12′31″O / 47.27528°N, 2.20861°O / 47.27528; 2.20861 (Saint-Nazaire) | ||
Alto | 6 m (de 0 al 47 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 46,79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
i1 | |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Nazaire (Loire-Atlantique) [+] | |||
Saint-Nazaire [senaZER] (bretonlingve Sant Nazer), proponita esperantigo San-Nazero[1], estas franca ĉemara komunumo lokita en la regiono Luarlandoj. Tiu mezgranda urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento Loire-Atlantique. Samkiel Nanto, ĝi tamen situas sur la teritorio de historia Bretonio.
Saint-Nazaire estis malnovtempe nur eta fiŝista vilaĝo. Napoleono tiam elektis ĝin por starigi gvidlumilon kaj dokojn.
La urbo estas hodiaŭe la plej grava franca haveno ĉe la Atlantika Oceano. Inter la ĉefaj produktoj, oni povas mencii nutraĵojn, sed ankaŭ metanon. Plie, la ŝipkonstruejo Chantiers de l'Atlantique («Konstruejoj de la Atlantiko») havas longan kaj prestiĝan tradicion: tiu entrepreno freŝdate finpretigis la faman Queen Mary 2, kiu estas la plej granda pasaĝerŝipo en historio.
Enhavo
1 Historio
2 Vidu ankaŭ
3 Esperanto-movado
4 Ĝemelaj urboj
5 Fontoj
Historio |
La tiel nomata Kromleĥo de Saint-Marc-sur-Mer situas sur la teritorio de la komunumo Saint-Nazaire. Ĝi aspektas kiel malgranda ŝtoncirklo kun diametro de ĉirkaŭ kvin metroj. Verŝajne ĝi estas la restaĵoj de ĉirkaŭiĝo de tombomonteto. Kelkaj grandaj ŝtonoj kuŝas kune en centro kun ŝtono, kiu ŝajne estis la kovroŝtono.
Vidu ankaŭ |
- Submarŝipa bazo de Saint-Nazaire
Esperanto-movado |
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelaj urboj |
Avilés, Hispanio
Kribi, Kameruno
Peillac, Francio
Saint-Hubert, Kanado - ekde 1991
Saarlouis, Germanio - ekde 1969
City of Sunderland, Britio - ekde la 1-a de majo 1953
Fontoj |
↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P200