Nacia Muzeo de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro
La Nacia Muzeo de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro - portugale Museu Nacional da Universidade Federal do Rio de Janeiro - estas laŭ la nomo parto de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Tamen kaj enlande kaj internacie ĝi kutime konsideratas la Nacia Muzeo de Brazilo. Temas pri la plej malnova scienca institucio de Brazilo kaj unu el la plej grandaj muzeoj en Ameriko. La muzeo situas ene de la parko Quinta da Boa Vista, en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro, kaj estis instalita en la Palaco de Sankta Kristoforo (Paço de São Cristóvão). La palaco funkciis kiel restadejo por la portugala reĝa familio inter 1808 kaj 1821, gastigis la brazilan imperian familion inter 1822 kaj 1889, kaj gastigis la Respublikan Konstitucian Asembleon de 1889 ĝis 1891, antaŭ ol ĝi estis atribuita al la uzo de la muzeo en 1892. La konstruaĵo estis listigita kiel brazila Nacia Heredaĵo ekde 1938.
La palaco, kiu loĝigis grandan parton de la kolekto, estis atakita de fajro en la nokto de la 2-a de septembro 2018. La konstruaĵo estis nomata "brulaĵo" fare de kritikistoj deklarante ke la fajro povus esti antaŭvidebla. Sekvante la fajron, la konstruaĵo nuntempe estas ruino, kiun fakuloj provas konservi, kun metala tegmento kovrante 5000 kvadratajn metrojn de areo el cindro kaj rubaĵoj.