Brig-Glis













































Brig-Glis

Blazono de Brig


Balzono de Brig-Glis

Stockalper-Palaco en Brigo


Stockalper-Palaco en Brigo
Kantono
Valezo
Distrikto
Brigo

Koordinatoj 

46°19′09″N 7°59′17″O  /  46.31917°N, 7.98806°O / 46.31917; 7.98806 (Brig-Glis)Koordinatoj: 46°19′09″N 7°59′17″O  /  46.31917°N, 7.98806°O / 46.31917; 7.98806 (Brig-Glis)
Nombro de enloĝantoj
12056
Areo
38,08 km²
Alteco
691 m super marnivelo
Poŝtkodo
3900
Komunumkodo
6002

Mapo de Brig-Glis


Situa mapo de Brig-Glis







v  d  r


Information icon.svg



Brig-Glis estas la ĉefurbo
de la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 12056 loĝantojn por la 31-a de decembro 2006.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Trafiko


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo situas en la supra valo de Rodano kaj konsistas el la malnova urbo kaj municipo Brigo kaj la vilaĝoj Glis kaj Brigerbad.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,08 km², de kiuj 43,7% estas kovritaj de arbaro, 13,6% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado.
[2]



Trafiko |


Brig estas signifa fervojnodo. En Brigo troviĝas interalie la Tunelo de Sempiono kaj la nova Baza tunelo de Lötschberg, per kiuj ligiĝas Berno kun Italio. Tra Brig ankaŭ pasas la Materhorno-Gotardo-Fervojo de Zermatt al Koiro kaj krome la sempiona trajnlinio laŭlonge de Rodano al Laŭzano. Tra Brig-Glis pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, al kiu parte paralelas la svisa aŭtovojo A9.



Historio |


Brigo estis fondita de keltoj (briga signifas en la kelta lingvo monteta [fortikaĵo]). La unua mencio de nobela familio de Brigo datiĝas el la jaro 1215 kiel Briga. La urbon Brigo supozeble fondis la episkopo de Siono en la 14-a jarcento. En mezepoko Brigo estis la sidejo de la regiona tribunalo. De la jaro 1658 ĝis 1678 Kaspar Stockalper konstruigis en Brigo kastelon kun tri turoj arkada korto kaj parko, kiu fariĝis la rekonilo de la urbo.[3]


La nuna komunumo Brig-Glis estiĝis el la kunfandiĝo de la komunumoj Glis kaj Brigo la 1-an de januaro 1973.[4]



Vidindaĵoj |


La historia malnova urbocentro de Brigo kun la Stockalper-Palaco estas absolute vizitindaj. Brig-Glis estas ankaŭ bona elirloko por aliri la turismajn lokojn en Valezo kiel ekzemple Zermatt.



Vidu ankaŭ |


  • Brigo


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Louis Carlen: Grig-Glis en Historia Leksikono de Svislando (2013-07-17)


  4. Fonto: Grig-Glis en Historia Leksikono de Svislando (2002-12-30)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo Brig-Glis

  • Oficiala retejo de la civitanaro de Brig-Glis

  • Brig-Glis en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brig-Glis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)






Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51