Femuro
Femuro | |
---|---|
Fronta kaj meza aspektoj de vira dekstra femuro | |
latine | femur |
Femuro estas la parto de la homa malsupra membro, kiu etendiĝas de kokso ĝis genuo.[1] Tiu vorto devenas de Latino (femur (TA)),[2] kiel la plejmulto el la Esperanta anatomia terminaro.
Ĝia skeleto konsistas el nur unu osto, la femurosto.
Femuro, kruro kaj piedo formas kune la tuton de la malsupra membro de homo, ankaŭ nomatan gambo.[3]
Oni nomas femuraĵo viandoparton de la femuro de porkuira besto.
Notoj kaj referencoj |
↑ Femuro en PIV ĉe vortaro.net
↑ Etymological Dictionary of the Esperanto Language, Andras Rajki
↑ Gambo en PIV ĉe vortaro.net
Vidu ankaŭ |
- femurfendo