Asbesto
La asbesto (aū amianto) estas familio de fibrecaj mineraloj de la grupo silikatoj, kaj enhavas la seriojn de serpenteno kaj de amfiboloj.
Etimo: el antikva Greka, nebrulema (asbesto), nekoruptebla (amianto).
Kemiaj specoj de asbesto estas:
- Mg3Si2O5(OH)4 konata kiel krizotilo (fibro ora), aū blanka amianto
- (Mg,Fe)7Si8O22(OH)2amozito, el Akronimo de "Asbestos Mines of South Africa", aū bruna asbesto
- Na2Fe2+3Fe3+2Si8O22(OH)2krocidolito (lanfloko), aū blua asbesto
- Ca2Mg5Si8O22(OH)2 el la nomo de la svislanda Valo Tremola
- (Mg,Fe)7Si8O22(OH)2antofilito (kariofildianto)
- Ca2(Mg,Fe)5Si8O22(OH)2aktinolito (spok-ŝtono)
Vaste uzata tra la mondo dum miloj da jaroj, asbesto nun estas en multaj partoj de la homa la vivomedio. Pro siaj ecoj (izola, fajrorezista, malmultekosta, teksebla), asbesto estis uzata en konstruado, mekaniko, transportsektoro ktp. La subtila fibrema asbestpulvoro enspirita kaŭzas asbestozon (aparta degenera malsano) kaj danĝerajn tumorojn de pulmoj kaj mezotelioj. Tial pluraj landoj ne plu permesas minekstraktadon nek prilaboradon de asbesto.
Eksteraj ligiloj |
Asbesto - eterna koŝmaro artikolo de Martin Ebner en Scienca Revuo 3 (2011), 159-162.
http://hesa.etui-rehs.org/uk/dossiers/dossier.asp Asbesto tra la mondo, ttt-ejo kondukata fare de eūropaj sindikitoj
http://www.regione.emilia-romagna.it/amianto/cosa.htm Iu plu pri asbesto, Itallingve
http://www.e-r-a.it
- http://www.actuary.org/pdf/casualty/mono_dec01asbestos.pdf
- http://www.epa.gov/asbestos/index.html
- http://www.safetyline.wa.gov.au/institute/level2/course21/lecture95/l95_04.asp
Vidu ankaŭ |
- Asbest