Fervojo Sejbu

























Seibu Railway Company, Ltd.



SeibuRailway logo.svg

Fondita
21a de decembro 1894

Sidejo
Japan, Saitama-ken, Tokorozawa-shi, Kusunokidai 1-1-1

Agokampo

fervojo

TTT

www.seibu-group.co.jp/railways







v  d  r


Information icon.svg





Serio 30000 de Sejbu — naveda "Rideta Trajno"


Fervojo Sejbu (西武鉄道株式会社 [Seibu tecudō kabuŝiki-gaiŝa, angle: Seibu Railway Company, Ltd., laŭvorte: akci-kompanio Fervojo Sejbu) estas japana privata fervoja kompanio. Ĝi estas centra kompanio de la Grupo Sejbu (西武グループ [Seibu Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj. La fervoja reto de Sejbu situas en nord-okcidenta parto de Tokio kaj en sud-okcidenta parto de Gubernio Sajtama. La kompanio posedas ankaŭ retojn de busoj, taksioj, hoteloj kaj okupiĝas pri aliaj turismaj aferoj en Japanio.


La nomo "Sejbu" (西武) estas siglo de "okcidento" (西) kaj "Musaŝi" (武蔵), historia nomo de la regiono.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Linioj


  • 3 Prezoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |



  • 1894: la kompanio Fervojo Sejbu estis fondata.

  • Decembro 1894: malfermiĝis la fervojo Kaŭagoe (川越鉄道 [Kaŭagoe tecudō]) — linio inter stacioj Kokubunĝi kaj Kaŭagoe.
    • En iuj postaj jaroj estis konstruataj kelkaj linioj inter la Gubernio Sajtama kaj la stacio Ŝinĝuku.


  • 1943: la kompanio estis unuigata kun la kompanio Fervojo Musaŝino (武蔵野鉄道 [Musaŝino tecudō]), kiu estis administrinta la linion Ikebukuro-Hanno ekde 1915. La unuigita kompanio prenis la nomon "Fervojo Sejbu". Eksa reto de Sejbu tiriĝis okcidenten de Ŝinĝuku kaj eksa reto de Musaŝino — de Ikebukuro. Nun ili restas apartaj kiel grupoj de linioj.


  • 21a de decembro 2005: akciuloj voĉis por deigi de gvidado la korporacion "Kokudo", kiu ĝis tiam estis la ĉefa akci-posedanto, kaj ĝian prezidanton Cucumi Joŝiaki, kiu estis kondamnita al 2,5 jaroj de malliberejo en oktobro 2005 pro trompo de la negocaj leĝoj.

  • Februaro 2006: la reorganizo finiĝis per kreado de holdinga kompanio Seibu Holdings, Inc., kiu unuiĝas fervojan aferon kun la reto de hoteloj "Prince Hotels".



Linioj |


La fervojo dividiĝas al du grupoj plus unu aparta linio. La grupo de Ikebukuro konsistas el 5 linioj — linio Sejbu-Ikebukuro kaj ĝiaj branĉoj. La grupo de Ŝinĝuku situas iom pli sude kaj konsistas el 6 linioj plus unu karga linio, kiu nun ne funkcias. La grupo de Ŝinĝuku enhavas linion Sejbu-Ŝinĝuku, ĝiajn branĉojn kaj unu linio (Sejbu-Tamagaŭa), kiu ne estas branĉo de Sejbu-Ŝinĝuku kaj situas pli sude ol aliaj. Komuna longeco de ĉiuj fervojaj linioj de Sejbu estas 179,8 km.































































































































Grupo
Nomo de linio
Vojo
(finaj stacioj)
Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Esperanta
japana
japana prononco
La grupo
de Ikebukuro

Sejbu-Ikebukuro
西武池袋線
[Seibu Ikebukuro-sen]

Ikebukuro — Hanno — Agano
31
57,8
1915

Sejbu-Ĉiĉibu
西武秩父線
[Seibu Ĉiĉibu-sen]

Agano — Sejbu-Ĉiĉibu
6
19,0
1969

Sejbu-Jurakuĉo
西武有楽町線
[Seibu Jūrakuĉō-sen]

Nerima — Kotake—Mukajhara
3
2,6
1983

Sejbu-Toŝima
西武豊島線
[Seibu Toŝima-sen]

Nerima — Toŝimaen
2
1,0
1927

Sejbu-Sajama
西武狭山線
[Seibu Sajama-sen]

Niŝi-Tokorozaŭa — Sejbu-Kjuĝo-mae
3
4,2
1929
La grupo
de Ŝinĝuku

Sejbu-Ŝinĝuku
西武新宿線
[Seibu-Ŝinĝuku-sen]

Sejbu-Ŝinĝuku — Tokorozaŭa — Hon-Kaŭagoe
29
47,5
1894

Sejbu-en
西武園線
[Seibu-en-sen]

Higaŝi-Murajama — Sejbu-en
2
2,4
1930

Sejbu-Hajĝima
西武拝島線
[Seibu Haiĝima-sen]

Kodajra — Hajĝima
8
14,3
1928

Sejbu-Tamako
西武多摩湖線
[Seibu Tamako-sen]

Kokubunĝi — Hagijama — Sejbu-Juenĉi
7
9,2
1928

Sejbu-Kokubunĝi
西武国分寺線
[Seibu Kokubunĝi-sen]

Higaŝi-Murajama — Ogaŭa — Kokubunĝi
5
7,8
1894

Sejbu-Tamagaŭa
西武多摩川線
[Seibu Tamagaŭa-sen]

Musaŝi-Sakaj — Koremasa
6
8,0
1910
Aliaj

Sejbu-Jamaguĉi
西武山口線
[Seibu Jamaguĉi-sen]

Sejbu-Juenĉi — Sejbu-Kjuĝo-mae
3
2,8
1950

Krome la grupo de Ŝinĝuku enhavas kargan linion Sejbu-Ahina (西武安比奈線 [Seibu Ahina-sen]), kiu nun ne funkcias. Ĝi ligis staciojn Minami-Ocuka kaj Ahina. Ĝia longeco estas 3,2 km.




Prezoj |


La prezoj por unu adoltulo (aprilo 2013):























































































km Prezo (jenoj)
1–4 140
5–8 170
9–12 200
13–16 230
17–20 260
21–24 290
25–28 330
29–32 360
33–36 390
37–40 420
41–44 450
45–48 480
49–52 510
53–56 540
57–60 580
61–64 610
65–68 650
69–72 680
73–76 720
77–81 750




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Fervojo Sejbu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala paĝo (japane, angle, ĉine, koree)



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto