Bragi









































Bragi

Bragi kun harpo kaj lia edzino Iðunn, 19-a jarcento, pentraĵo de Nils Blommér
Bragi kun harpo kaj lia edzino Iðunn, 19-a jarcento, pentraĵo de Nils Blommér
Verko

nord-ĝermana mitologio
Informoj
Sekso
vira
Okupo

skaldo
Familio

Azoj
Patro

Odino
Patrino

Frigg
Gefratoj

Baldr • Höðr • Hermodo • Toro • Meili • Vidaro • Váli
Edzo/Edzino
Idhunn







v  d  r


Information icon.svg




Bragi by Wahlbom.jpg


Bragi estas en nord-ĝermana mitologio dio de poetoj kaj poeto de dioj, filo de Óðinn, edzo de Iðunn.


Kiel reprezentanto de Óðinn, Bragi bonvenigas la falintajn heroojn al Valhalo.


Neniu mito pri Bragi estas konata, krom kelkaj strofoj en la poemo Lokasenna en la Poezia Eddo.


Ankaŭ en la kulto, Bragi ludis modestan rolon, sed dum reĝaj entombigoj oni povis fari "Bragi-promeson" pri farontaj elstaraĵoj.


En la arto, Bragi havas longan barbon.


En Gylfaginning, la unua parto de la Proza Eddo de Snorri Sturluson, la aŭtoro skribas ke Bragi estas konata pro sia saĝeco kaj precipe pro sia flua parolado kaj sperta uzado de vortoj, kaj ke li scias multe pri poezia verkado.


La dua parto de la Proza Eddo, Skaldskaparmál, komenciĝas per dialogo inter Ægir kaj Bragi pri la naturo de poezio.




  • Kategorio Bragi en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51