Taŭro (konstelacio)
















































































Taŭro

Taŭro


Latina nomo
Taurus
(genitiva Tauri)
Mallongigo
Tau
Imagata bildo

Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)

Rektascensio
3h 17m 0s ... 5h 53m 0s

Deklinacio
-1° 45' 0" ... 30° 40' 0"

Areo
797 kvadrataj gradoj

Rango laŭ la areo
17
Najbaraj konstelacioj

Koĉero, Perseo, Ŝafo, Baleno, Eridano, Oriono, Ĝemeloj
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3
4

Videbla magnitudo de la plej hela stelo
0,9
Videbleco

Latitudoj de almenaŭ parta videbleco
-90° ... 90°

Latitudoj de plena videbleco
-60° ... 89°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco

Januaro
Historio
Unua priskribo

Ptolemeo
Jaro de unua priskribo

Verko, en kiu ĝi estis priskribita

Postaj ŝanĝoj








v  d  r


Information icon.svg





Araba pentraĵo de la konstelacio Taŭro


Taŭro (latine Taurus, virbovo) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.




Enhavo






  • 1 Steloj kaj ĉielaj objektoj


    • 1.1 Steloj


    • 1.2 Malfermaj Stelamasoj


    • 1.3 Kraba Nebulozo




  • 2 Mitologio


  • 3 Astrologio


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ





Steloj kaj ĉielaj objektoj |



Steloj |


Aldebarano estas la alfa stelo de la konstelacio, en la okulo de la Taŭro.



Malfermaj Stelamasoj |


Malferma stelamaso[1] estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.



  • La Plejadoj estas, laŭ la helena mitologio, la sep fratinoj kaj ties gepatroj Atlaso kaj Plejona. Ili estas videblaj nudokule.

  • La Hiadoj desegnas la literon V en la kapo de la Taŭro



Kraba Nebulozo |




Kraba Nebulozo


Nebulozo[1] estas nubo el gaso kaj/aŭ mikroskopaj polvaj eroj.


La Kraba nebulozo M1 estas supernovarestaĵo, la rezulto de preskaŭ mil jaroj de ekspansio de la supernovao de la jaro 1054. La plej masohavaj steloj ne finas siajn vivojn kiel blanka nanoj sed kiel supernovaoj. Post supernovaeksplodo restas nebulozo, nomata supernovarestaĵo.


Tiu nebulozo estas videbla per teleskopo.



Mitologio |




Eŭropo sur la dorso de la Taŭro


Laŭ la helena mitologio Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo Kreto. Tiu taŭro estis fakte Zeŭso. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.


Nuntempe la Taŭro ŝajnas ankoraŭ naĝi en la nokta ĉielo kiel konstelacio, inter la Ŝafo kaj la Ĝemeloj.



Astrologio |




Zodiaka signo de Taŭro


Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « Virbovuloj »




  • virinoj :


  • viroj:


Korpo kaj sano

Li estas ĝenerale larĝekonstruita, kun aĝo formiĝas ventro iom elstaranta; la vizaĝo havas rondajn liniojn, rondan nazon, plenkarnajn frandemajn lipojn, okulon borderitan de longaj okulharoj; ankaŭ la manoj estas dikaj kaj karnaj, la kolo larĝa. Li estas el tero kaj sensa, li bezonas tuŝi, palpi; la voĉo estas kolora, muzika. Sentiĝas en li spuron de maldelikateco.


Lia sano estas solida, li havas fortan laborpovon, sed faras ĉion kun malrapido kaj ŝparo, sobre.
Sed li samtempe malemas sporton, kaj tial ofte evidentiĝas manko al lia sano. Li ankaŭ devus lukti kontraŭ sian emon al tro riĉaj manĝoj.


Tamen, se li eskapas el troa sangopremo, li povas iĝi vigla kaj solida maljunulo; la amo al vivo, kvieto, memcerteco ekvilibras lin, kaj al li taŭgas respekti la ritmojn de la naturo kaj vivi en la kamparo, kiu pli bone resanigas lin ol ĉiaj artaj kuraciloj.


Kiel li reagas ?

Li ŝatas belon, amas plezurojn, kaj «fakule» aprezas ilin; li ĉerpas el simplaj aferoj profundajn ĝojojn, kaj li scias eventuale kontentiĝi pri esencaĵoj, lasante superfluon. Estado feliĉigas lin, kaj li ne starigas al si metafizikajn demandojn.
Ve al tiu, kiu malutilis al li aŭ al lia patro, aŭ avo: lia venĝemo neniam estingiĝos. Lia plej granda malvirto estas eble lia posedemo, li havas instinkton proprietulan: „lia" edzino, „lia" domo, „lia" mono, „lia" iniciato estas plej karaj.


Kvankam li aspektas varmkora, li estas fakte sufiĉe sekretema, li ne fidas al la novrenkontito, li atendas de aliuloj, ke ili estu elplruvitaj. Li pripensas decidojn, sed elektinte li neniam retropaŝas; persistemo, malcedemo estas samtempe al li forto kaj malforto. Li tamen havas solidan intelekton kaj kapablon al solidaj sintezoj; neniam li soras en nuboj, li restas surgrunde konkreta, prudenta, singarda.
Mono estas grava, kaj la bezono pri sekureco.


Je kio li taŭgas ?

Por negocoj plej ofte. Li havas virtojn kiel organizokapablo, praktika sagaco, realosento, kaj ne lasas sin facile emocii pro la problemoj de aliuloj. Li defendas la proprajn interesojn kaj estas fojfoje riproĉita, ke en li malĉeestas malavaro.
Li ankaŭ estas lerta pri libertempaj manlaboroj, li interesiĝas pri arkitekturo aŭ urboscienco. Pro lia logo al la tero li taŭgas al terkultivado aŭ esploro pri sterkoj.


Kiel li amas ?

La virbovulo, amante la vivon, amas ankaŭ amon, kaj amoron. Tiu ĝuema malestimas «fuŝulojn», kiuj ne diligente klopodas por doni al virino ĉiom da plezuro, kiun ŝi atendas. Li ludas ŝin kiel oni ludus violonĉelon; kun fervoro efikeco, dankemo.


Dum sia junaĝo li papiliumas iom, kun avido kaj scivolemeo malsatigeblaj. Kaj iam li decidas konstrui, fondi hejmon. Kaj tiuteme li malŝercas. Lia edzino, liaj infanoj, estas sanktegaj liaokule. Li faras sian elekton atente, li pezas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, poste decidas. Se estas baroj, li disbatas ilin. Li ja baraktas por meriti sian feliĉon, kaj atendas ke li estos pagita interŝanĝe.


Li estas kunvivofacila, babilriĉa kuntablano, gajigulo, parolema en liaj plenfeliĉaj momentoj, kiam li estas ĉetable, kiam bonas kunularo kaj vino bone fluas. Sed kiam li estas malbonhumora, aŭ paŭtas, pli bone ne provu aliri lin, atendu, kaj faru la unuan paŝon, kiam li komencos malstreĉiĝi.




Mapo de la konstelacio de Johannes Hevelius



Referencoj |




  1. 1,01,1La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel




Vidu ankaŭ |




  • Taŭro (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Taŭro (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto