Věra Kramářová
Věra Kramářová | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1934 (1934-06-14) en Hluk |
Morto | 14-an de majo 2017 (2017-05-14) (82-jara) en Otrokovice |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio |
Profesio | instruisto, tradukisto, esperantisto, verkisto |
Lingvoj | Esperanto |
Familianoj | |
Patro | František Omelka |
Patrino | Františka Omelková |
Věra Kramářová, fraŭline Omelková (naskiĝis la 14-an de junio 1934 en Hluk, Ĉeĥio – mortis la 14-an de majo 2017 en Otrokovice) estis gimnazia instruistino kaj kronikistino de la urbo Otrokovice (Ĉeĥio). Kiel filino de esperantista verkisto František Omelka (1904-1960) ŝi flegis lian verkaron kaj klopodis pri ĝia disvastigo.
Magistrino Věra Kramářová studis ĉe filozofia fakultato en Olomouc, fakojn ĉeĥa, rusa kaj angla lingvoj. Sian tutan profesian vivon ŝi dediĉis al la gimnazio de Otrokovice kaj post emeritiĝo ŝi fariĝis kronikistino de la urbo. Ŝi ankaŭ fondis Poetikan teatron Variace ĉe la gimnazio. Pro siaj pedagogiaj kaj kronikistaj laboroj ŝi ricevis titolon Personeco de la urbo Otrokovice (2001) kaj Honoran civitanecon de la urbo Otrokovice (2014).
Ŝi kunlaboris kun esperantisto Miroslav Malovec, kiu ciferecigis la verkaron de František Omelka kaj danke tion pluraj verkoj aperis en la projekto Gutenberg, kun kiu ŝi subskribis kontrakton. La tekstojn helpis enigi Andrew Sly, Charles Coulston, Robert L. Read, Jana Klimentová kaj David Tardon. Japana esperantisto ISIKAWA Kazuya (Kapao) tradukis la plej faman rakonton "La Alaska stafeto" en la japanan lingvon kaj eldonis ĝin spegule Esperante-japane.
Verkoj |
Mé vzpomínky na tatínka (Miaj rememoroj pri la paĉjo – en Tak jsme ho znali – tiel ni konis lin, 1961)
Bibliografie díla Františka Omelky (Bibliografio de la verkaro de František Omelka)
Otrokovice (Enkondukon verkis Věra Kramářová)
Eksteraj ligoj |
- Kronikaj enskriboj de Věra Kramářová 2004-2010
- Nekrologo en Gazetaro
- Pri la kronikista laboro
- Poetika teatro Variace ĉe la gimanzio de Otrokovice
- Verkoj de Omelka en la projekto Gutenberg