Vorteto
En la Esperanta gramatiko, vorteto estas vorto kiu ne bezonas finaĵon. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj. Ili kutime montras bazajn gramatikajn rilatojn aŭ bazajn ideojn. Oni povas kategoriigi ilin laŭ iliaj funkcioj. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj de Esperanto:
- Rolvortetoj (aŭ prepozicioj): al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
- O-vortecaj vortetoj: mi, ni, vi, ci, li, ŝi, ĝi, ili, oni, si, kio, tio, io, ĉio, nenio kaj la nomoj de la Esperantaj literoj.
- A-vortecaj vortetoj (aŭ primitivaj adjektivoj): kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la.
- Nombraj vortetoj (aŭ numeraloj): unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil, nul.
- Kunligaj vortetoj (aŭ konjunkcioj): kaj, aŭ, sed, plus, minus, nek.
- Frazenkondukaj vortetoj (aŭ subjunkcioj): ke, ĉu, se, ĉar, apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol.
- Komparaj vortetoj: kiel, ol.
- E-vortecaj vortetoj (aŭ primitivaj adverboj): kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for, kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, ne, nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro.
- Ekkriaj vortetoj (aŭ interjekcioj): adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura (hu ra), nu, ve.
La O-vortecaj vortetoj mi, ni, vi, ci, li, ŝi, ĝi, ili, oni kaj si ankaŭ estas nomataj pronomoj aŭ personaj pronomoj. la ankaŭ estas nomata artikolo. 45 el la vortetoj estas tabelvortoj.
Kvankam vortetoj povas roli en la frazo sen ke oni aldonas finaĵon, pluraj el ili tamen povas alpreni finaĵojn kaj afiksojn: mia, dume, kialo, unuigi ktp.
La malo de vorteto estas finaĵvorto.
Eksteraj ligiloj |
Vortospecoj laŭ PMEG