Fantazio (muziko)
La fantazio
(itale fantasia, angle fantasy,
germane Fantasie, france fantaisie)
estas speco de muzika komponaĵo,
kiu havas siajn radikojn en la arto de improvizado.
Tial ĝi malofte proksimumas al la lernolibraj reguloj
de iu ajn strikta muzika formo.
En la baroka kaj
klasika epokoj,
fantazio estis tipe peco por klavarinstrumentoj
kun alternantaj sekcioj de rapidaj virtuozaĵoj
kaj fuga teksado. El la baroka periodo,
la Kromataj fantazio kaj fugo, BWV 903
de J.S. Bach por klaviceno,
kaj Fantazio kaj fugo en G minora, BWV 542,
por orgeno, estas ekzemploj;
por ekzemplo el la klasika periodo,
vidu la Fantazio en D minora, K397
de Mozart por fortepiano.
La termino ankaŭ signifis
en la baroka epoko
(pli specife en la muziko de tudora Britio)
pecojn por vjoloj,
kiuj tipe sed ne ĉiam alternigis
rapidajn fugajn sekciojn
kaj pli malrapidajn sekciojn en malrapidaj notoj
kaj iafoje kun karambolantaj harmonioj.
La fantazioj de Henry PURCELL
estas la lastaj barokaj reprezentantoj de la formo,
kvankam Henry COBBETT,
en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento,
provis revivigi ion similan al tiu ĉi stilo per konkurso,
al kiu dankas sian ekziston verkoj kiel
la fantazitercetoj de John Ireland kaj Frank Bridge,
la fantazikvarteto de Benjamin Britten
(por hobojo kaj arĉinstrumentoj), kaj alia muziko.
En la romantika periodo,
du kontraŭaj emoj multe efikis sur la fantazion:
unu estis la malantaŭiĝo de formala improvizado
kiel maniero provi la komponadan teknikon;
la alia estis la moviĝo de komponistoj
al pli liberaj formoj.
La Fantazio de Chopin
en F minora/A bemola maĵora, vk. 49,
kombinas diversajn klavarajn teksadojn
el la stile brillante
kun la klasika sonata modelo,
kaj rezultas en verko de malortodoksa sed rafinita formo.
La multaj 'fantaziaj pecoj' de Schumann
estas karakterverkoj sur pli malgranda skalo,
kiuj ofte portas priskribajn titolojn.
Libroj |
Angle:
English Chamber Music de Ernst Hermann MEYER. Faktolibro pri la frua angla fantazio. Lawrence & Wishart, Londono, 1946. (Reeldonis Da Capo Press, 1971, ISBN 0-306-70037-9.)
Komparu kun |
Aliaj vortsignifoj,