Ernest Rutherford














































Ernest Rutherford

Ernest
Ernest Rutherford

Persona informo
Nomo Ernest Rutherford
Dato de naskiĝo
30-a de aŭgusto 1871 [#]
Loko de naskiĝo
Nelson [#]
Dato de morto
19-a de oktobro 1937 [#]
Loko de morto
Kembriĝo [#]
Okupo fizikisto
Aĝo je morto 66
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Ernest Rutherford (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1871, en Nelson, mortis la 19-an de oktobro 1937, en Kembriĝo) estis angla fizikisto


En Novzelando, li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895, li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898, li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado), kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Premio Nobel de Kemio en 1908. Ekde 1919, li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis la nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson.


La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo, laŭ kiu malgranda centra parto koncentras ŝargon ĉirkaŭitan de nubo da elektronoj . Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la nuklea fiziko.



Omaĝoj |




  • Ruterfordio estas ĥemia elemento, kiu tiel nomiĝis en lia honoro.

  • La asteroido 1249 Rutherfordia, nomita en lia honoro

  • La kratero Rutherford estas kratero sur la nevidebla flanko de Luno.


  • Rutherford Appleton Laboratory estas brita scienca esplorlaboratorio en Oxfordshire.

  • En 1992, estis kreita novzelanda bankbileto prezentanta Rutherford-n.


  • Medalo Rutherford estas premio de la Royal Society of New Zealand por elstaraj kontribuantoj al la novzelanda scienco kaj kulturo rilante al scienco, matematiko, socia scienco kaj teĥnologio.



Eksteraj ligiloj |




  • Ernest Rutherford en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ernest Rutherford en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ernest Rutherford en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)



















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto