Buxheimer Orgelbuch
La Buxheimer Orgelbuch estas kodekso ekestinta ĉ. 1460/70, kiu entenas 256 originalajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn por klavarinstrumentoj. Ĉi tiuj originas de diversaj gravaj komponistoj de la epoko (ekz. John Dunstable, Guillaume Dufay, Gilles Binchois, Walter Frye, Conrad Paumann, Baumgartner).
Krom aranĝaĵoj de profanaj kanzonoj, dancaĵoj kaj kantoj ĝi entenas ĉ. kvindek pecojn de sakral-liturgia karaktero kaj ĉ. tridek preludojn, je kiuj la rapsodia-figurativa kaj nur-akordaj partoj alternas. La pecoj plejparte estas du- kaj trivoĉaj, sed ankaŭ troveblas kvarvoĉajoj.
La esploro ankoraŭ ne samopinias pri deveno kaj ekesto de la Buxheimer Orgelbuch, kiu ne montras uzadospurojn kaj pro tio povas estis konsiderata kiel kopio por instruaj aŭ reprezentaj celoj. Supozeble ĝi devenas de skribisto el la sudgermana regiono kaj eniris trans Nurenbergo, Munkeno kaj Bazelo dum la 16-a jarcento en la posedaĵon de la Monaĥejo Buxheim ĉe Memmingen. Tiu ĉi ofertis ĝin en 1883 je aŭkcio, kaj ekde tiam ĝi troviĝas en la stoko de la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno. En la fakliteraturo ofte troviĝas atribuado al la rondo ĉirkaŭ Conrad Paumann. Tio ĉi signifus, ke la manskribaĵo devenas de Munkeno, ĉar Paumann ekde 1450 ĝis sia morto en 1473 aktivivs kiel bavara kortegorgenisto. De Paumann originas la orgeninstruilo Fundamentum Organisandi, kiu komplete konserviĝis en la Buxheimer Orgelbuch samkiel en la Lochamer-Liederbuch.
La tabulaturo de la Buxheimer Orgelbuch konsistas el seplinia sistemo kaj literoj .