Frisco (Teksaso)
Frisco estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en kantonoj Collin kaj Denton. Ĝi estas rapide kreskanta antaŭurbo de Dallas.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Trafiko
5 Klimato
6 Fontoj
Bazaj informoj |
Koordinatoj: 33°08′N 96°48′U / 33.133°N, 96.8°U / 33.133; -96.8 (Frisco (Teksaso))Koordinatoj: 33°08′N 96°48′U / 33.133°N, 96.8°U / 33.133; -96.8 (Frisco (Teksaso))
Areo: 162 km²
Loĝantaro: 116.989 (en 2010)
Supermara alteco: 236 m
Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
Poŝtkodoj: 75033-75035
Telefonkodoj: 972, 469, 214
Geografio |
Frisco situas sur montetaro en suda parto de Usono, en nordorienta parto de Teksaso, en la okcidenta parto de Collin. Plano (Teksaso) situas 12 km.
Historio |
En 1860 la diliĝenco-poŝto jam trairis tiun lokon. En 1902 anstataŭ deliĝencoj jam trajnoj trafikis. La lokomotivoj ankaŭ tie ricevis akvon. Komunumo kreskis ĉirkaŭ tiu trajnohalto, kiu komence havis la nomon Emerson. Frisco uziĝis ekde 1904.
Trafiko |
Internacia flughaveno (de Dallas) troviĝas ĉirkaŭ 25 minutojn. La urbego havas gravajn aŭtovojojn al ĉiuj direktoj.
Klimato |
Frisco situas en subtropika klimato. La averaĝa temperaturo en julio estas 30 °C (sed estis rekordo 48 °C). La malvarmo kulminas en januaro averaĝe 6 °C, rekorde -22 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 856 mm.
Fontoj |
- Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de Guglo el la angla Vikipedio