Komenca kroniko
La Komenca kroniko (ankaŭ konata kiel la Rakonto pri la pasintaj jaroj aŭ la Nestora Kroniko) estas la plej frua el la nun
konataj malnovrusaj kronikoj, verkita komence de la 12-a jarcento
en Kievo. Ĝia originalo ne konserviĝis, ni konas ĝin per postaj
kompilaĵoj, kiel el Ipata kroniko kaj Laŭrenta kroniko.
Enhavo
1 La enhavo
2 La titolo
3 La valoro
4 Eksteraj ligiloj
La enhavo |
La Komenca kroniko entenas skizon de la biblia (ekde Adamo) kaj
romia-bizancia historio kaj finiĝas per la eventoj de la 1117-a
jaro. La datita periodo de la historio de la Kieva Regno
komenciĝas per la jaro 852-a (komenco de la mema regado de
la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3a).
La titolo |
La titolo Komenca kroniko (ruse Начальная летопись aŭ Первоначальная летопись, angle
Primary Chronicle) estas uzata de la historiistoj kiel priskriba
nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta
dinastitio (Rurikidoj).
Alia ofte uzata titolo Rakonto pri la pasintaj jaroj (slavone
По́вѣсть временны́хъ лѣ́тъ) citas la
unuan frazon el unu el la kompilaĵoj (la Sankt-Hipata kroniko):
|
La nomo Nestora Kroniko (ruse Несторова летопись) estas bazita
sur letera atesto de alia monaĥo de la supre indikita monaĥejo, kiu
atribuas al sia kunfrato Nestoro verkadon de kroniko.
La valoro |
La Komenca kroniko estas nia ĉefa fonto da informoj pri la frua
historio de la Kieva regno kaj certagrade ankaŭ pri la najbaraj
landoj. Ĝi ankaŭ estas valora verko de la malnovrusa literaturo.
Eksteraj ligiloj |
- Enretigita teksto originala de la Komenca kroniko