Manĉo
Manĉo aŭ La Manĉo (hispane: La Mancha [la manĉa]) estas regiono aŭ komarko en Hispanio, nuntempe apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la aventurejo de la fama rolulo Don-Kiĥoto el Manĉo.
Geografio |
La Manĉo estas la plej ampleksa plataĵo de la Iberia duoninsulo, kun alteco super marnivelo de 500 ĝis 600 m, kaj ĉirkaŭata de la montoĉenoj:
- Sierra de Alcaraz
- Sierra Morena
- Montes de Toledo
- Serranía de Cuenca
Ĝi havas formon de triangulo, kun centro en la provinco de Ciudad Real kaj ampleksanta la plejmulton de la provincoj de Albaceto kaj Toledo. Krome havas saman nomon komarko el la Provinco de Ciudad Real kiu povas esti nomata ankaŭ Manĉo, aŭ Manĉa Centro aŭ Centra Manĉo.
Ĝin trairas la riveroj Gvadiano, Záncara, Cigüela kaj Júcar.
Ene de ĝi troviĝas la naturaj spacoj Lagetoj de Ruidera kaj Tablas de Daimiel.
Vidu ankaŭ |
- Kriptana Manĉo
- Kvenka Manĉo
- Supra Manĉo
- Toleda Manĉo
- Provinco La Mancha
Eksteraj ligiloj |
- http://www.donquijotedelamancha2005.com/ruta2005.php
- http://www.ecologistasenaccion.org/article.php3?id_article=1490
- http://www.lamanchado.es/do_es_mapa.html
- Itinero de Don Kiĥoto