Sveda Esperanto-Federacio




La Sveda Esperanto-Federacio (svede Svenska Esperantoförbundet, SEF) estas Esperanto-asocio en Svedio, fondita en Stokholmo la 1-an de decembro 1906 sub la nomo “Sveda Esperantista Societo„ (SES). La organo-gazeto estas La Espero.




Enhavo






  • 1 Estraro


  • 2 Historio


  • 3 Referencoj


  • 4 Literaturo


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Ekstera ligilo





Estraro |


La nuna estraro estas[1]:



  • Prezidanto: Olof Pettersson

  • Vicprezidanto: Ann-Louise Åkerlund

  • Sekretario: Puff Östling

  • Kasisto: Anita Dagmarsdotter

  • Respondeculo pri retpaĝaro: Stella Lindblom

  • Anstataŭantoj: Yuejin Guo kaj Ulrika Hoppe



Historio |


SES estis fondita de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsalo, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De la 1-a de januaro 1910 ĝi estis nomata “Sveda Esperanto-Federacio„ (SEF). La unua estraro konsistis el la prezidanto redaktoro Valdemar Langlet, sekretario policisto Per Ahlberg, vicprezidanto doktoro Sven E. Krikortz kaj kasisto inĝ. Engelbrekt Olson. La unua gazeta organo estis Esperantisten, redaktita de Per Ahlberg.



Referencoj |





  1. La Espero 2016:2, Majo 2016, p. 2




Literaturo |




  • 1931: “Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931„ en Svenska Esperanto-Förbundet, Stokholmo, p. 12–13


  • 1934: Enciklopedio de Esperanto



Vidu ankaŭ |



  • Esperanto-Movado en Svedio

  • Esperantoklubo de Stokholmo



Ekstera ligilo |


  • Oficiala retpaĝaro de SEF




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51