Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958)
Ombrelo de Sankta Petro | |
---|---|
Originala titolo | Szent Péter esernyője |
Produktadlando | Hungario, Ĉeĥoslovakio |
Originala lingvo | hungara kaj slovaka |
Kina aperdato | 1958 |
Daŭro | 86 minutoj |
Kameraado | György Illés |
Reĝisoro(j) | Frigyes Bán · Vladislav Pavlovic |
Scenaro | Imre Apáthi · Frigyes Bán |
Laŭ la verko de | romano de Kálmán Mikszáth |
Muziko | Simon Jurovsky |
IMDb | |
Ombrelo de Sankta Petro, origine hungare Szent Péter esernyője estis kolora filmo en Hungario kaj Ĉeĥoslovakio. Origine ĝi estis romano de Kálmán Mikszáth, baldaŭe oni faris filmojn ĝis tiam trifoje. Tiu filmo estas la tria inter ili.
Historio |
La historio longe havas 2 apartajn okazintaĵojn. Riĉulo mortas, la parencaro heredas nenion, tial ili serĉas valoraĵojn kaŝitajn en la meblaron. Oficiale nur duonfilo, (baldaŭe advokato) heredas, sed ankaŭ li ricevas nenion. Fine maljunulo akiras ombrelon, pri kio neniu interesiĝas.
Laŭ la alia historio nova juna pastro alvenas en la foran vilaĝon. Post kelkaj horoj sendatas ankaŭ lia fratino, kiel bebo kun la famo, ke mortis la patrino. La pastro devas zorgi pri la juna fratino. La pastro iras preĝi al la preĝejo kaj lasas la bebon en la korto. Post minutoj ekpluvas kaj preteriranta maljunulo metas ombrelon super la bebo. Hazarde virino vidis ĝin kaj ŝi konvinkiĝis, ke tiu homo estis mem Sankta Petro. La ombrelo iĝis sanktaĵo de la vilaĝo.
La juna advokato esploradas pri la heredaĵo-ombrelo, ĉar estas supozo, ke en la tenilo estas trezoro. Post longaj jaroj fratino de la pastro renkontiĝas kun la advokato, kaj ili ekamas unu la alian.
Do, ankaŭ la 2 historioj renkontiĝas. Ĉu la ombrelo? Tio estas finalo de la filmo.
Rolantoj |
Karol Machata, la advokato
Sándor Pécsi, pastro
Mari Törőcsik, fratino de la pastro
János Rajz, riĉulo- István Egri (aktoro)
- Irén Psota
- Márta Fónay
- Gábor Mádi Szabó
- Zsuzsa Csala
- László Márkus
- Ági Margitai
- Erzsi Orsolya
- Piri Peéry
- Nusi Somogyi
István Szegedi Szabó kaj aliaj
Fontoj |
- Hungara Vikipedio