József O. Vértes




József O. Vértes [jOĵef vErteŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vértes O. József estis hungara psikologo, profesoro, instruisto, pedagogo pri intelektaj malkapabluloj. Lia filo estis András O. Vértes.


József O. Vértes [1] naskiĝis la 24-an de marto 1881 en Törökszentmiklós. Li mortis la 3-an de decembro 1953 en Budapeŝto.



Biografio |


József O. Vértes akiris 2 diplomojn en Universitato de Budapeŝto en 1904. Li eklaboris en psikologia instituto apud Pál Ranschburg. En 1909 li establis instituton-edukejon pri nervozaj geinfanoj. Dum la Kalistefa revolucio li havis pedagogian postenon. En 1920 pro falsaj akuzoj li estis deportita, post 2 jaroj li trudemeritiĝis. En 1932 li estis nomumita privata profesoro, en 1949 titulara eksterordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József. Post la 2-a mondmilito li ĉefe instruis en speciala pedagogia altlernejo, kiu estis filio de ELTE.



Elektitaj publikaĵoj |




  • Iskolás gyermekek emlékezete (Memoroj de la lernantoj), (1909)


  • A gyógyító pedagógia fogalma és köre (1915, germane (1918)


  • Az ideges gyermek (La nervoza infano) (1922 germane 1934)


  • Milieu és gyermeki lélek. Egy új milieupszichológia vázlata. (1935 germane 1937)


  • Az ingerlékeny gyermek (1941)


  • A magyar gyógyító pedagógia 1848-ban és ma (1948)


  • Grundriss der gesamten Heilpaedagogik (auf psychologischer Grundlage) (2008)



Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto