Virtembergo
1. Reĝlando Virtembergo 2. Respubliko Virtembergo | ||||||||||
Origina nomo | 1. Königreich Württemberg 2. Freier Volksstaat Württemberg | |||||||||
| ||||||||||
Geografio | ||||||||||
Ĉefurbo: | Stutgarto | |||||||||
Areo: | 19,508 km² | |||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 2.437.574 (1910) | |||||||||
Nacia konsisto: | germanoj (ĉefe ŝvaboj) | |||||||||
Lingvoj: | germana | |||||||||
Religio: | protestantismo (ĝis 1803 oficiala), ekde 1803 ankaŭ romkatolikismo | |||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
Ŝtat-strukturo: | 1806-1918 monarĥio, 1918-1945 respubliko. Ekde 1871 membroŝtato de la Germana Regno | |||||||||
Patrina lando: | Germana Regno | |||||||||
Estiĝo: | Viena Kongreso, rangaltiĝo al reĝlando | |||||||||
Pereo: | 1945 dividita, 1952 kunigita kun Badeno al Baden-Virtembergo | |||||||||
| ||||||||||
Virtembergo (foje nomata "Virtembergio", laŭ PIV "Vurtembergo"), germane Württemberg, estas historia teritorio en sudokcidenta Germanio kun la ĉefurbo Stutgarto. Ekde la 12-a jarcento ĝis 1495 ĝi estis graflando de la Sankta Romia Imperio, poste duklando. En 1806 ĝis estis rangaltigita al reĝlando kaj membris en la Rejna Federacio. Ekde 1871 ĝis estis membro-ŝtato de la Germana Imperiestra Regno. En la Novembra Revolucio 1918 ĝis estis deklarita Freier Volksstaat Württemberg = "Libera Popola Ŝtato Virtembergo" = "Respubliko Virtembergo", kiel lando de la Vajmara Respubliko. En 1945 ĝi estis dividita en la du partojn Württemberg-Baden (kune kun la norda parto de Badeno) kaj Württemberg-Hohenzollern. En 1952, la tri landoj Badeno, Württemberg-Baden kaj Württemberg-Hohenzollern estis unuigitaj al la nuna federacia lando Baden-Virtembergo.
Reĝoj de Virtembergo |
1806-1816 Frederiko la 1-a, reĝo
1816-1864 Vilhelmo la 1-a, reĝo
1864-1891 Karolo la 1-a, reĝo
1891-1918 Vilhelmo la 2-a, reĝo
|
|
|