Gota lingvo
Gota | ||
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (Gutisk), 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (Gutarazda) | ||
Parolita en | Ojumo, Dakio, Itala duoninsulo, Gallia Narbonensis, Iberio, Krimeo | |
Parolantoj | 0 | |
Skribo | Gota alfabeto, foje ankaŭ latinida skribo | |
Morto | ĉ. la 9-a jarcento, kelkaj parolantaj komunumoj povas travivi ĝis la 17-a jarcento | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa
| ||
Lingva statuso | mortinta lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | got | |
ISO 639-3 | got | |
Glottolog | goth1244 | |
Angla nomo | Gothic | |
Franca nomo | gotique | |
Vikipedio | ||
La gota lingvo estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la romia imperio, kiam la gotoj regis Iberion, Septimanion (sudan Gaŭlion) kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvoj.
La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. Tial ĝia studo multe helpis lingvosciencon. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro.
Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo, misiisto el Konstantinopolo, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj, ne latina.[1] Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe Skriboj de la Mondo.
Familinomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernández, González) estas el gota origino.
Enhavo
1 Specimeno de la lingvo
1.1 Krimea gota lingvo
2 Bibliografio
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Specimeno de la lingvo |
La Patro Nia:
- atta unsar þu in himinam weihnai namo þein
- quimai þiudinassus þeins wairthai wilja þeins
- swe in himina jah ana airþai hlaif unsarana
- þana sinteinan gif uns himma daga jah aflet uns
- þatai skulans sijaima swaswe jah weis afletam
- þaim skulam unsaraim jah ni briggais uns in
- fraistubnjai ak lausai uns of þamma ubilin
Krimea gota lingvo |
Simila lingvo kiun oni nomas krimea gota lingvo estis registrita de nederlanda ambasadestro en Krimeo en la 17-a jarcento. Li rimarkis similaĵon al sia nederlanda en loka parolo kaj notis glosojn. Tio estas ĉio dokumentita de tiu branĉo.
Bibliografio |
W. H. Bennett, An Introduction to the Gothic Language, New York, 1980
W. Braune - E. Ebbinghaus, Gotische Grammatik, 1966, Tübingen
Fausto Cercignani, The Reduplicating Syllable and Internal Open Juncture in Gothic, en Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung, 93/1, 1979, 126-132- Fausto Cercignani, The Development of the Gothic Short/Lax Subsystem, en Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung, 93/2, 1979, 272-278
- Fausto Cercignani, Alleged Gothic Umlauts, en Indogermanische Forschungen, 85, 1980, 207-213
- Fausto Cercignani, The Enfants Terribles of Gothic Breaking: hiri, aiþþau, etc., en The Journal of Indo-European Studies, 12/3-4, 1984, 315-344
- Fausto Cercignani, The Development of the Gothic Vocalic System, en Germanic Dialects: Linguistic and Philological Investigations, zorge de Bela Brogyanyi i Thomas Krömmelbein, Amsterdam/Philadelphia, Benjamins, 1986, 121-151.
- W. Krause, Handbuch des Gotischen, 1968, München.
- F. Mossé, Manuel de la langue gotique, Aubier Éditions Montaigne, 1942
- Walter William Skeat, A Moeso-Gothic glossary, London, 1868
- Irmengard Rauch, Gothic Language: Grammar, Genetic Provenance and Typology. Readings, Peter Lang Publishing Inc., 2011
Wilhelm Streitberg, Die gotische Bibel , 1965, Heidelberg
Joseph Wright, Grammar of the Gothic language, Oxford, 1981
Vidu ankaŭ |
- Gotlanda lingvo
- Leĝo de Grimm
Eksteraj ligiloj |
- http://www.reimar.de/gotisch.html
- http://www.wulfila.be
- http://www.wulfila.be/gothic/manuscripts
↑ Pri la elaborado de la gota alfabeto, vidu Fausto Cercignani, The Elaboration of the Gothic Alphabet and Orthography, en Indogermanische Forschungen, 93, 1988, 165-185.