Strando
Strando estas relative plata ĉeborda linio kovrita per gruzo, sablo aŭ ŝtonetoj.
Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉirkaŭ 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj).
Turismo kaj ripozo |
Strandoj ofte estas populara ripozloko. Tiuvidpunkte strando plej ofte nomiĝas plaĝo en Esperanto.
Strando ie en Norda Eŭropo
Strando en Bretonio (Francio)
Strando en Katwijk (Nederlando)
Malkaŝemeco de akvo sur la plaĝo insulo de Hvar, (Kroatio)