Karbonhidrato













Glukozo – direkt-ĉena formo


Fruktozo – direkt-ĉena formo
D-Fructose.svg

Ribozo - furanoza (aromata) formo
Beta-D-Ribofuranose.svg

En la biokemio, la karbonhidratojSakaridoj estas relative baza klaso de la kemiaj kombinaĵoj. Ili estas primaraj biologiaj fontoj por deponado kaj spirado de la vivuloj. La nomo estas el tempo, kiam oni ne konis la kemian strukturon de la karbonhidratoj. Sakaridoj estas gravaj kemiaj kombinaĵoj el biologia kaj komerca vidpunktoj. Ili estas polihidroksaj aldehidoj aŭ ketonoj, aŭ substancoj kiuj liveras tiajn kombinaĵojn post hidrolizo. Sakaridoj estas vaste troveblaj en la naturo kaj inkludas substancojn tiel konatajn kiel: celulozon, manĝotablan sukeron kaj amelon. En naciaj lingvoj, same kiel en Esperanto, la tradicia nomo por sakarido temas pri karbonhidrato. Ĝi originas el tiu frua observo: ke la varmigo de tiuj kombinaĵoj rezultigas akvon kaj nigran karbon-restaĵon, kaj tio malĝuste supozigis ke ili estus hidratoj de karbono.


D-ribozo.gif

Plej okulfrapa kemia karakterizaĵo de sakaridoj estas: ke ili entenas grandan nombron da funkciaj grupoj. Ekzemple, la sakarido ribozo havas funkcian grupon ĉe ĉiuj siaj atomoj de ĉeno konsistanta el kvin karbonatomoj. (Vidu dekstran bildon.)


Krom hidroksilaj grupoj, plejmulto da sakaridoj havas ankaŭ karbonilan grupon -ketona aŭ aldehidan funkcian grupon- kiel parton de sia molekula strukturo. Sakaridoj plenumas kvar gravajn rolojn en vivaĵoj:



  • Ili provizas energion per sia oksidiĝo

  • Ili disponigas karbonon por la sintezo de ĉelkomponantoj

  • Ili servas kiel stokita formo de kemia energio

  • Ili formas parton de strukturaj elementoj de kelkaj ĉeloj kaj histoj


La fonto de sakaridoj estas la fotosinteza procezo, dum kiu plantoj enhavantaj klorofilon transformas karbonan dioksidon kaj akvon en sakaridojn, helpe de energio el sunlumo:
Fotosintezo-1.gif




Enhavo






  • 1 Klasifiko de sakaridoj


  • 2 Strukturo


  • 3 Monosakaridoj


  • 4 Disakaridoj


  • 5 Polisakaridoj


  • 6 Vidu ankaŭ





Klasifiko de sakaridoj |


Ekzistas tri ĉefaj klasoj de sakaridoj: mono-, di- kaj polisakaridoj:



Strukturo |


La karbonhidratoj enhavas karbonajn, hidrogenajn kaj oksigenajn molekulojn en 1:2:1 rilato kaj formas la ĝeneralan formulon de CnH2nOn. Menciinde, ke kelkaj gravaj karbonhidratoj havas alian formulon CmH2nOn (kun m ≠ n) -kiel la glucido- aŭ ankoraŭ CnH2nOp (kun n ≠ p) -kiel la desoksiribozo-. Kelkaj kombinaĵoj havas pliajn elementojn ligitajn al la karbonhidratoj, ekz. kitino enhavas ankaŭ nitrogenon.
La plej simplaj karbonhidratoj estas la monosakaridoj, kiuj estas malgrandaj artefaritaj aldehidoj kaj ketonoj kun hidroksilaj grupoj, kiuj NE estas ligitaj al la karbonila grupo.
Aliaj karbonhidratoj estas kombinaĵoj el monosakaridaj unuoj per hidrolizo. Ili nomiĝas - post la kvalito kaj kvanto de monosakaridoj enhavantaj – disakaridoj, oligosakaridoj aŭ polisakaridoj.



Monosakaridoj |


Oni povas klasifiki monosakaridojn laŭ situo de karbonila grupo (C=O) al aldehido (ĉefina) kaj al ketono (nefina situo). Alia priskribo okazas laŭ la enhavantaj karbonatomoj (triozo, tetrozo, pentozo, heksozo, heptozo).
Ekz. glukozo estas aldoheksozo, fruktozo estas ketoheksozo kaj ribozo estas aldopentozo. Plue, ĉiu karbonatomo kun hidroksila grupo (escepte la unuan kaj la lastan) estas optike aktiva, permesante kelkajn diversajn karbonhidratoj kun la sama baza strukturo.
Ekz. galaktozo estas aldoheksozo, sed la diferenco en la proprecoj al glukozo estas, ke la atomoj estas diverse aranĝitaj.


La direkt-ĉena (alifata) strukturo povas priskribi nur unu formon de la monosakaridoj. La aldehida aŭ ketona grupo povas reagi kun la hidroksila grupo de la karbonatomo, tiukaze estiĝas ringa formo kun oksigena ponto, kiu estas en ekvilibro kun la alifataj formoj. Menciinde, ke la ringa formo estas pli aktiva optike ol la alifata formo kaj ambaŭ havas la alfan kaj betan formon, kiuj interkonvertiĝas restante en ekvilibra stato.


Monosakaridoj konsistas el unusola polihidroksila aldehida aŭ ketona unuo. Monosakaridoj estas plue klasigeblaj laŭ la nombro de siaj karbonatomoj. Tel, simplaj sukeroj enhavantaj tri, kvar, kvin aŭ ses karbonatomojn nomiĝas respektive: triozoj, tetrozoj, pentozoj kaj heksozoj.


La ĉeeston de aldehida grupo en monosakarido signas la prefikso aldo-. Simile, ketona grupo estas signita per prefikso keto-. Tiel, ekzemple, glukozo estas aldoheksozo, kaj ribulozo estas ketopentozo:


Glukozo-k-ribulozo.gif


La pentozoj ribozo kaj desoksiribozo (ribozo al kiu mankas unu oksigenatomo), estas biologie gravaj kiel komponantoj de nukleataj acidoj. Ilin oni trovas en ĉiu vivanta ĉelo kaj rolas en la sintezo de proteinoj kaj en la transportando de genetikaj informoj.


El la monosakaridoj, la heksozoj estas plej gravaj por la nutrado, kaj ankaŭ plej abundaj en naturo. glukozo (kelkfoje nomata "dekstrozo") kaj fruktozo troviĝas nature en libera formo, dum galaktozo troviĝas nature nur en kombinita formo.



Disakaridoj |


La plej konataj disakaridoj estas la sakarozo (kana aŭ beta sukero – kombinaĵo el unu glukozo kaj unu fruktozo), laktozo (laktosukero – konsistanta el unu glukozo kaj unu galaktozo) kaj maltozo (kombinaĵo el du glukozoj).
La ĝenerala formulo de la disakaridoj estas C12H22O11. La ligilo inter la du monosakaridoj rezultas la perdon de unu hidrogenmolekulo el la unu kaj de la hidroksilgrupo de la alia.


Disakaridoj estas sakaridoj kemie kunligitaj el du monosakaridaj unuoj per acetala ligo. Plej konata ekzemplo estas sakarozo, aŭ manĝotabla sukero. En la kemia senco, "sukero" estas iu ajn sakarido kiu havas dolĉan guston.


Disakaridoj estas hidrolizeblaj kaj el tio rezultas iliaj monosakaridaj eroj per boligo kun diluaj acidoj aŭ per ilia reakciigo kun konvenaj enzimoj. El vidpunkto de nutrado, la plej gravaj membroj de tiu ĉi grupo estas: maltozo, laktozo kaj sakarozo.



Polisakaridoj |


Unu parto de la polisakaridoj estas depona materialo kiel amelo ĉe plantoj kaj glikogeno ĉe bestoj. La amelo konstruiĝas el amelozo (ne disbranĉanta glukozĉeno) kaj amilopektino (disbranĉanta). La glikogeno similas al la amilopektino, sed pli ofte disbranĉiĝas.
La alia parto de polisakaridoj estas struktura materialo kiel celulozo, pektino. La celulozo estas longa, ne disbranĉanta ĉeno el kelkaj mil glukozmolekuloj. En la celulozo estiĝas hidrogenaj ligoj, kiujn povas biologie malligi nur bakterioj.


Polisakaridoj konsistas el tre longaj ĉenoj de kunligitaj monosakaridaj unuoj, do: polimeroj de monosakaridoj kiuj tiel havas grandan molekulmason. Polisakaridaj ĉenoj povas esti liniaj aŭ branĉaj. La ordinaraj polisakaridoj entenas glukozajn ripet-unuojn; ekzemploj estas amelo, glikogeno kaj celulozo.


Post plena hidrolizo per acidoj aŭ enzimoj la polisakaridoj redonas siajn formintajn monosakaridojn. La ecoj de polisakaridoj tre diferencas disde tiaj de ordinaraj monosakaridoj kaj disakaridoj.



Vidu ankaŭ |



  • Biokemio

  • Glikolizo

  • Hidrokarbono


  • Hilaire Marin Rouelle (1718-1779)

  • Polisakarido

  • Kombinaĵoj de hidrogeno









Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono