29-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 29-a de junio estas la 180-a tago de la jaro (la 181-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 185 tagoj restas.
Je la 29-a de junio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
922: Roberto la 1-a estas kronita reĝo de la Frankoj far Gautier, ĉefepisko de Sens.
983: Granda ribelo de Polabiaj Slavoj komenciĝis rezultigante sendependecon, kiu daŭris ĝis la 12-a jarcento
984: 4-jara germana reĝo Oto la 3-a estis redonita por edukado al sia patrino Teofano
1149: Krucmilitistoj malvenkis en batalo de Inab (Gubernio Alepo) en Sirio
1236: Ferdinando la 3-a rekonkeris Kordovon
1298: En batalo de Neuermühlen armeo de la Ordeno de germanaj kavaliroj venkis litovojn gvidataj de Vytėnis
1440: Posta reĝo do Pollando Kazimiro la 4-a iĝis grandduko de Litovio
1444: Albana armeo komandata de Gjergj Kastrioti Skanderbeg supervenkis 25-milan armeon de Otomana Imperio
1534: Jacques Cartier kiel la unua eŭropano alvenis al la Insulo de Princo Eduardo en Kanado
1613: En Londono bruliĝis Globusteatro, kie okazis interalie premieroj de la teatraĵoj de William Shakespeare
1617: Ferdinando la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
1644: Angla enlanda milito: armeo de Karlo la 1-a venkis armeon de Parlamento en batalo de Cropredy (apud Banbury)
1659: Pola-rusa milito: dutaga batalo de Konotop (Sumia provinco) komenciĝis - konsiderata de ukrainoj la plej granda triumfo de ukraina armeo kontraŭ la rusa
1694: En batalo de Texel (Norda Holando) franca ŝiparo venkis la nederlandan, savante transporton da greno de Gdańsk al malsatanta Francio
1768: Masakro de Uman en Ĉerkasa provinco; pereis ĉirkaŭ 20 mil poloj kaj judoj dum kamparana ribelo
1797: Nomumita de Direktoraro Napoleono Bonaparte, iĝinte komandanto de la armeo de Italio, fondis Cisalpan Respublikon, kies konsiston eniris Polaj Legioj en Italio
1850: Sub Vankuvera Insulo en okcidenta Kanado oni malkovris karbon
1866: Oni proklamis la unuan konstitucion de Rumanio
1880: Tahitio perdis suverenecon favore al Francio
1904: En Moskvo tornado detruis ĉirkaŭ 3 mil domojn
1906: Koloradio: Nacia parko Mesa Verde fondiĝis
1906: Fondo de Brazila Klubo Esperantista, unua E-Grupo de Rio-de-Ĵanejro.
1913: Dua Balkana milito komenciĝis kaj daŭris unu monaton
1922: Pola Militistaro solene eniris al Pszczyna
1926: Arthur Meighen refoje iĝis ĉefministro de Kanado
1935: En mararmeon de Nazia Germanio eniris la unua submarŝipo U-1
1939: Ĵuro de la unuaj polaj soldatoj - "vivaj torpedoj"
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado: germanoj pafmortigis en arbaro Brzask 760 malliberulojn de Skarżysko-Kamienna kaj ĉirkaŭaĵoj, krome polico sammaniere mortigis en Raków 42, Piotrków Trybunalski 39, Lublin 34, Myślenice 32 kaj Opatów 8 personojn; amasaj ekzekutoj en Rury Jezuickie apud Lublin komenciĝis - germanoj alveturigis malliberulojn de la Kastelo de Lublin - ĝis la 15-an de aŭgusto estis murditaj 500 malliberuloj; germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio malpermesis procesiojn eksterapudpreĝejajn; NKVD komencis la trian amasan deportadon de polaj civitanoj en Sovetunion - ĝi ampleksis ĉirkaŭ 80-milan loĝantaron, kiuj antaŭ la soveta invado en Pollandon ne loĝis enkorpigitaj de Sovetunio teritoriojn (84% estis judoj)- En Britio la pola 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio eldonis unuan n-ron de Dziennik Żołnierza (Gazeto de Soldato); Budapeŝto: "Wieści Polskie" sciigis, ke pola revuo sur Balkanoj estas "Kurier Polski" eldonata en Bukareŝto, kiu, interese redaktata, iĝis unusola sendependa pola gazeto en Eŭropo (polaj revuoj en Vilno kaj Kovno aperas sub la soveta okupado)
1941: Volinia masakro: germanoj pafmortigis en Sokal (nun en Lviva provinco) kun partopreno de ukraina polico 117 polojn
Germana-soveta milito: kapitulaco de Minsko, germana armeo konkeris Lvovon; nesukcesinta german-finna provo konkeri Murmanskon; Asocio de Poloj en Kanado dum solenaĵo de marfesto kolektas monon por la Pola Mararmeo
1942: Germana polico pafekzekutis en Wola Milanowska (proksime al Kielce) 12 virojn, revenĝe pro likvido de germana ĝendarmo; germanaj ĝendarmoj murdis en Czernie apud Garwolin Wiktoria Dąbek kaj 11 judojn, kiuj kaŝiĝis en ŝia domo
1943: Diversaj germanaj policoj pafmortigis en Miłkowska Karczma (apud Kunów) 32, en Niksiałka (proksime al Opatów) 29, en ruinoj de Varsovia geto dekkelkajn personojn, en Waksmund (apud Nowy Targ 13 kaj en aliaj lokoj; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Konstantynów 28 polojn kaj 21 en Poluchna (Volina provinco)
Heinrich Himmler nomumis Jürgen Stroop supera komandanto de SS kaj polico en varsovia distrikto; en Budapeŝto malfemiĝis ekspozicio de artaĵoj faritaj de polaj ekzilitoj en Hungario
1944: Germana polico pafmortigis en Skarżysko-Kamienna 42 personojn revenĝe pro likvido de ĝendarmestro kaj vundo de 2 ĝendarmoj, en Konin (proksime al Kielce) 24, en Ostrów Mazowiecka 10 polojn; soldatoj de skolta Bataliono AK "Zośka" liberigis de Varsovia malsanulejo dekkelkajn malliberulojn
1945: Ĉeĥoslovakio cedis Karpatan Rutenion al Sovetunio, kiu ĝin aneksis
1949: Lastaj usonaj soldatoj forlasis Sud-Koreion
1951: En Varsovio komenciĝis Unua Kongreso de Pola Scienco, kiu decidis pri fondo de Pola Scienca Akademio
1956: Nupto de Marilyn Monroe kun dramisto Arthur Miller
1956: Post sanga subpremo fare de armeo de la ribelo de Poznań ĉefministro de Pola Popola Respubliko Józef Cyrankiewicz vespere per radio diris: Ĉiu provokisto aŭ frenezulo, kiu kuraĝas levi manon kontraŭ popola regopovo estu certa, ke la manon la popola regopovo forhakos!
1958: En Svedio Brazilo gajnis Futbalan Mondpokalon
1973: Senskukcesa puĉo, la unua, kontraŭ socialista prezidento de Ĉilio Salvador Allende
1976: Sejŝeloj sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando)
1978: Vjetnamio membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
1980: Vigdís Finnbogadóttir gajnis prezidentan balotadon en Islando fariĝante la unua prezidentino en la mondo
1985: Eŭropa Ekonomia Komunumo adoptis Flagon de la Eŭropa Unio
1986: En Meksiko Argentino gajnis Futbalan Mondpokalon
1990: Nupto de pli juna filo de japanaj geimperiestroj princo Akishino kun Kiko Kawashim
1993: Inaŭguro de Katin-Muzeo en Varsovio - omaĝe al la viktimoj de komunista krimo (amasa soveta ekzekuto de ne malpli ol 21 768 polaj civitanoj, en tio pli ol 10 mil militkaptitaj oficiroj de polico kaj armeo dum la dua mondmilito)
1995: Kosmopramo Atlantis kiel la unua alflugis al la rusa kosmostacio Mir
1996: Ólafur Ragnar Grímsson gajnis prezidentan balotadon en Islando
1999: Abdullah Öcalan, gvidanto de Laborista Partio de Kurdio kondamnita al morto de turka juĝejo
2007: iPhone, saĝtelefono de Apple, merkatiĝis
2007: Prezidento de Israelo Moŝe Kacav demisiis (akuzita pri seksatenco)
2007: Sur aviadilejo en Bouaké estis pripafita aviadilo de ĉefministro de Ebur-Bordo Guillaume Kigbafori Soro; 4 personoj pereis, 10 vundiĝis
2008: Prezidento de Zambio Levy Mwanawasa spertis seriozan apopleksion antaŭ planata kunvenpinto de Afrika Unio en egipta Ŝarm el Ŝeiĥ
2009: Usona-juda negocisto Bernard Madoff estis kondamnita al 150 jaroj de malliberigo
2010: Pál Schmitt iĝis prezidento de Hungario
2014: Sur okupataj de ĝihadistoj teritorioj de Irako kaj Sirio oni proklamis uzurpan kalifujon sub la nomo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
Naskiĝoj |
1398: Johano la 2-a, reĝo de Navaro, Aragono, Sardio kaj Sicilio (m. 1479)
1482: Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio (m. 1517)
1517: Rembert Dodoens, flandra kuracisto kaj botanikisto (m. 1585)
1609: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero, respondeculo pri konstruo de la Sudfranca Kanalo (m. 1680)
1620: Masaniello, itala fiŝisto kaj revoluciulo (m. 1647)
1746: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1818)
1746: Heinrich Julius Bruns, germana pedagogo
1793: Josef Ressel ĉeĥa inventisto de ŝipŝraŭbo (m. 1857)
1797: Józef Lompa, pola poeto, publicisto, etnografo, pioniro de la pola renaskiĝo en Silezio (m. 1863)
1798: Giacomo Leopardi, itala poeto, filozofo kaj filologo, klasikulo de la monda literaturo (m. 1837)
1798: Willibald Alexis, germana verkisto bretondevena (m. 1871)
1819: Nicolae Bălcescu, rumana verkisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo (m. 1852)
1826: Charles Ernest Beulé franca arkeologo kaj politikisto
1849: Sergej Vitte, ĉefministro de Rusio (m. 1915)
1858: Oszkár Mailand, hungara etnografo esplorinta problemojn de la rumana-hungara kunvivado (m. 1924)
1866: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj la unua prezidento (m. 1934)
1869: János Bodrogi, hungara historiisto kaj publicisto (m. 1954)
1879: Zsigmond Móricz, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1942)
1881: Curt Sachs, germana muzikologo (m. 1959)
1885: Ernő Lengyel, hungara ĵurnalisto, viktimo de faŝismo (m. 1944)
1886: Robert Schuman, ĉefministro de Francio, kunkreinto de Eŭropa Unio (m. 1963)
1886: Ada Sari, pola aktorino, kantistino (koloratursoprano) kaj pedagogiino kantanta en operejoj de la mondo (m. 1968)
1890: Hendrikje van Andel-Schipper, nederlanda longvivulino (m. 2005)
1893: Béla Bíró, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1975)
1893: Pedro Casas, urugvaja ĵurnalisto, radia inĝeniero, sekretario kaj prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo (m. 1959)
1900: Antoine de Saint-Exupéry, franca verkisto, aŭtoro de la fabelo La Eta Princo, tradukita al pli ol 270 lingvoj (m. 1944)
1903: Pál Fodor, rumania hunagara inĝeniero, politika malliberulo (m. 1966)
1907: Dezső Varró, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1982)
1911: Bernardo de Nederlando, germana nobelo, edzo de la reĝino Juliana (m. 2004)
1912: Lucie Aubrac, franca rezistulino kontraŭ regformo de Vichy (m. 2007)
1914: Rafael Kubelík, ĉeĥa dirigento, filo de Jan Kubelík (m. 1996)
1920: Pál Endre Szabó, rumania hungara juristo (m. 2004)
1922: Zoltán Gedeon, rumania hungara pentristo kaj instruisto de la rusa lingvo
1925: László Berkeczy. hungara-germana skulptisto (m. 2009)
1925: Giorgio Napolitano, prezidento de Italio, komunisto
1926: Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (m. 2006)
1929: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino, milita raportistino, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj, radikala kritikistino de islamo (m. 2006)
1929: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibro verkistino (m. 2010).
1930: Sándor Dali, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2010)
1930: Sławomir Mrożek, pola dramisto, satiristo kaj grafikisto
1936: János Zsisku, rumania hungara reformita pastro, poeto
1942: Gilberto Gil, brazila kantisto, muzikisto, komponisto kaj politikisto
1942: Dietmar Guggenbichler, aŭstra detektivo
1946: Adél Szekeres, rumania hungara instruistino, lokhistoriistino
1951: Don Rosa, komiksa verkisto de Donaldo Anaso
1956: Ewa Biała, pola aktorino, instruistino de jogo, aŭtorino de spektaklo pri Wanda Dynowska
1957: Gurbanguli Berdimuĥamedov, prezidento de Turkmenio
1958: Dieter Althaus, iama germana politikisto
1966: Daniel Nekonečný, ĉeĥa kantisto kaj muzikisto
1972: Samantha Smith, usona lernantino, kiu famiĝis pro verkita letero (m. 1985)
1978: Nicole Scherzinger, usona kantistino, dancistino kaj aktorino
1985: Tamás Bálint, rumania hungara poeto, redaktoro
1987: Jena Lee, franca kantistino kaj kanzon-verkistino
Mortoj |
67: Sankta Petro, apostolo, la unua papo
1315: Ramon Lullo, kataluna filozofo, elpensinto de kombinatoriko (n. 1233)
1374: Jan Milíč, ĉeĥa kleriko, reformacia predikisto kaj verkisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1325)
1509: Damo Margaret Beaufort, angla nobelino, patrino de Henriko la 7-a (n. 1443)
1520: Moktezumo la 2-a, lasta reganto de aztekoj, absoluta monarko de Tenoĉtitlano, murdita
1742: Joseph Emanuel Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj konstruisto de vapormaŝinoj, filo de Johann Bernhard Fischer von Erlach (n. 1693)
1779: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artverkisto (n. 1728)
1831: Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, germana juristo kaj reformpolitiksto (n. 1757)
1840: Lucien Bonaparte, franca politikisto kaj verkisto (n. 1775)
1852: Henry Clay, usona advokato, politikisto kaj oratoro (n. 1777)
1853: Adrien-Henri de Jussieu, franca botanikisto, filo de Antoine Laurent de Jussieu (n. 1797)
1861: Elizabeth Barrett Browning, brita poetino de la Viktoriana epoko (n. 1806)
1875: Ferdinando la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de Aŭstrio, filo de Francisko la 1-a (n. 1793)
1895: Floriano Peixoto, dua brazila prezidento, partopreninto de la Milito de la Trilanda Alianco (n. 1839)
1907 Zsigmond Reiner, hungara ĵurnalisto, frato de Ignác Reiner (n. 1862)
1927: John Cyprian Rust, angla pastoro anglikana, poligloto, tradukisto de Nova Testamento kaj esperantisto, predikanto dum UK 1906 (n. nekonata)
1940: Paul Klee, svisa-germana artisto, membro de la grupo La blua rajdanto (n. 1879)
1941: Ignacy Jan Paderewski, pola koncertanta pianisto, virtuozo kaj komponisto, fondinto de la Grunwalda Monumento, ĉefministro de Pollando, kunkreinto de la pola sendependeco kune kun Roman Dmowski kaj Józef Piłsudski (n. 1860)
1955: Max Pechstein, germana pentristo kaj ekspresionisma grafikisto (n. 1881)
1964: Eric Dolphy, usona ĵazmuzikisto, pioniro de avangarda ĵazo (n. 1928)
1967: Jayne Mansfield, usona aktorino, manekeno, seksosimbolo de Holivudo (n. 1933)
1970: Stefan Andres, germana katolika verkisto (n. 1906)
1971: János Banner, hungara praarkeologo, profesoro de la Universitato Budapeŝto (m.1888)
1979: Blas de Otero, hispana verkisto kaj reprezentanto de socia poezio (n. 1916)
1991: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto rolanta en Verda Stacio (n. 1905)
1992: Mohamed Boudiaf, alĝera kunfondinto de Naciliberiga Fronto, partoprenanto de la Alĝeria Milito de Sendependeco, prezidento, murdita (n. 1919)
2000: Vittorio Gassman, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1922)
2003: Katharine Hepburn, usona aktorino, 12-foje nomumita por la Oskar-premio (n. 1907)
2010: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibro verkistino (n. 1929).
2015: Jan Braun, pola orientalisto, sumerologo, spertulo pri kartvela lingvaro kaj la eŭska, frato de Michalina Wisłocka (n. 1926)
2018: Irena Szewińska, pola sportistino specialiĝanta pri kurtdistancaj kuroj, sepfoja medalistino de Olimpiaj Ludoj (tri ormedaloj) (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro:
- Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
Ramon Lullo, kataluna filozofo, poeto, teologo
- Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
Tagoj de semajno |
La 29-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.