God Save the Queen





























God Save the Queen

Dio protektu la Reĝinon

“God Save the Queen”

nacia himno
lando

Flago-de-Britio.svg Britio

Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando
Flago-de-Kanado.svg Kanado
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
Flago-de-Jamajko.svg Jamajko
Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj
Flago-de-Angvilo.svg Angvilo
...


kantoteksto
nesciata
muziko
nesciata
ekde
nesciata
muzika ekzemplo


"God Save the Queen"

Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).








v  d  r


Information icon.svg



God Save the Queen (Esperante Dio protektu la Reĝinon) estas patriotisma kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi estas la tradicia nacia himno de Britio kaj de Anglio; unu el la du naciaj kantoj de Novzelando; la reĝa himno de Kanado kaj la aliaj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj; kaj la reĝa himno de la Brita Reĝa Familio. Kiam la monarko estas viro, la himno fariĝas God Save the King (Dio protektu la reĝon).


Notu ke en Britio ne ekzistas aŭtorizita versio; efektive, nek reĝa proklamo nek per parlamenta leĝo iam ajn oficialigis ĝin kiel nacian himnon. Kutime, nur unu aŭ pli rare du versoj kantiĝas.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Uzado en la Brita Komunumo


  • 3 Uzo alie


  • 4 Aliaj naciaj himnoj en la Unuiĝinta Reĝlando


  • 5 Teksto


    • 5.1 Angla teksto kun traduko


    • 5.2 Franca versio uzata en Kanado




  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


Oni nun ĝenerale kredas, ke la muzikon komponis la D-ro Henry Carey, kvankam multaj el la muzikeroj troviĝis en diversaj antaŭaj melodioj.


La unua publika prezentado de la verko estis laŭkrede, kiam CAREY kantis ĝin dum bankedo en 1740 honore de la Admiralo Edward Vernon, kaptinta la hispanan havenon de Porto Bello (tiam en Kolombio, nun Panamo) dum la Milito de la Orelo de Jenkins.


Laŭ tradicia kredo, la unua publika prezentado estis en 1745, en apogo al la reĝo Georgo la 2-a post la malvenko de lia armeo ĉe la Batalo de Prestonpans fare de la Jakobita pretendanto al la brita trono, la Bona Princo Karlo, kies soldatoj estis plejparte skotaj. Esprimante tiun apogon oni aldonis la sesan strofon, sed ĝia alvoko je la forigo de la ribelantoj nun gustas de kontraŭ-skota sento, do ĝi kvazaŭ neniam kantiĝas niatempe.


La uzo de God Save the King kiel nacia himno imponis Joseph Haydn dum lia vizito al Londono en 1794. Je sia reveno en Aŭstrio li skribis nacian himnon, Gott erhalte Franz den Kaiser (Dio protektu la imperiestron Franz) por la naskiĝfesto de Francisko la 2-a, Sankta Romia Imperiestro. Oni poste uzis tiun melodion por la nacia himno de Germanio, Das Lied der Deutschen (la kanto de la germanoj).



Uzado en la Brita Komunumo |


Antaŭe la plejparto de la Komunumaj Regnoj uzis ĝin kiel nacian himnon. Nun en Aŭstralio, Kanado kaj Jamaiko ĝi estas anstataŭigita de Advance Australia Fair, O Canada, kaj Jamaica, Land We Love respektive, sed ankoraŭ estas la reĝa himno de tiuj landoj. Ĝi ankoraŭ estas nacia himno de Novzelando kune kun God Defend New Zealand. Ĝi ankaŭ estas antaŭa nacia himno de Irlando, anstataŭigita en la jaroj 1920 per Amhrán na bhFiann.



Uzo alie |


God Save the King estis la unua nacia himno en la mondo; pluraj landaj do uzis ĝian melodion kiel nacian himnon, inkluzive de Danio, Germanio ("Heil dir im Siegerkranz"), Rusio, Svedio kaj Svisio. Ĝi ankoraŭ estas la melodio de la populara usona patriotisma kanto My Country, Tis of Thee kaj de la norvega reĝa himno Kongesangen. La melodio ankoraŭ uziĝas por la nacia himno de Liĥtenŝtejno, Oben am jungen Rhein. La rokgrupo Queen ludis God Save the Queen post ĉiuj siaj koncertoj.



Aliaj naciaj himnoj en la Unuiĝinta Reĝlando |


Ofte, kiam himno necesiĝas por lando en la Unuiĝinta Reĝlando, ekzemple ĉe internacia sportevento, oni uzas alian kanton:




  • Kimrio havas propran himnon, Hen Wlad Fy Nhadau;


  • Skotio uzas Flower of Scotland, Scotland the Brave, aŭ Scots Wha Hae;


  • Anglio kutime uzas God Save the Queen, sed foje uzas JerusalemLand of Hope and Glory.


  • Nordirlando ĝenerale uzas God Save the Queen ĉe tradiciaj britaj eventoj, kaj la irlandan nacian himnon Amhrán na bhFiann ĉe tradiciaj irlandaj eventoj. Oni foje uzas la kanton Londonderry Air.

  • Teamoj kunigantaj Nordirlandon kaj la Irlandan Respublikon uzas Ireland's Call, kanton kiu provas kunigi la du tradiciojn de la insulo.



Teksto |



Angla teksto kun traduko |
















God save our gracious Queen,

Long live our noble Queen,

God save the Queen:

Send her victorious,

Happy and glorious,

Long to reign over us:

God save the Queen.



Dio protektu nian gracan Reĝinon,

Vivu nian nobla Reĝino,

Dio protektu la Reĝinon;

Ŝin venkigu,

Feliĉigu kaj glorigu,

Por ke ŝi regnu nin longtempe;

Dio protektu la Reĝinon.



O Lord, our God, arise,

Scatter her enemies,

And make them fall.

Confound their politics,

Frustrate their knavish tricks,

On thee our hopes we fix:

God save us all.



Ho Sinjoro, nia Dio, leviĝu,

Apartiĝu ŝiajn malamikojn,

Kaj faliĝu ilin.

Konfuzu iliajn politikojn,

Malhelpu siajn kanajlajn ruzojn,

Je Vi ni afiŝas niajn esperojn:

Dio savu nin ĉiujn.



Thy choicest gifts in store,

On her be pleased to pour;

Long may she reign:

May she defend our laws,

And ever give us cause
To sing with heart and voice
God save the Queen 1.



Viajn plej bonajn donojn rezervitajn,

Sur ŝin bonvole verŝu;

Ŝi regnu longtempe;

Ŝi defendu niajn leĝojn

Kaj ĉiam donu al nin kaŭzon
Por kanti kun koro kaj voĉo
Dio protektu la Reĝinon.



1Kiam estas reĝo, oni ŝanĝas tiujn versojn al With heart and voice to sing/God save the King (por kanti kun koro kaj voĉo/Dio protektu la Reĝon).



Franca versio uzata en Kanado |


Ĉar Kanado havas ankaŭ la francan kiel oficialan lingvon, oni tradukis al la franca la unuan strofon por uzado en Kanado:





Dieu protège la Reine

De sa main souveraine!

Vive la Reine!

Qu'un règne glorieux,

Long et victorieux

Rende son peuple heureux.

Vive la Reine!



Dio protektu la Reĝinon

Per sia suverena mano!

Vivu la Reĝino!

Regno glora,

Longa kaj venkema

Feliĉigu ŝian popolon.


Vivu la Reĝino!




notaro de la himno






  • God Save the Queen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio God Save the Queen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Eksteraj ligiloj |



  • oficiala retejo de la brita Reĝa Familio

  • sondosiero de la brita Nacia Himno en retejo de la ŝtata radia kompanio BBC

  • la himno en la retejo de la Departemento de Kanada Heredaĵo

  • la himno kantata per ĥoro





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto