Aleksandr Kolĉak



















































Aleksandr Kolĉak

Vice-AdmiralKolchak.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

4-an de novembro 1874 (1874-11-04)
en Alexandrovskoye

Morto

7-an de februaro 1920 (1920-02-07) (45-jara)
en Irkutsk, Flag of Russia.svg Russian state 1918-1920

Kaŭzo de morto

pafekzekutado

Loĝloko

Sankt-Peterburgo

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Russian state 1918-1920

Alma mater
Sea Cadet Corps

Profesio

politikisto, esploristo, oficiro, oceanographer

Lingvoj

rusa lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Q12111824



Patro
Vassili Ivanovitch Koltchak







v  d  r


Information icon.svg



Aleksandr Vasiljeviĉ KOLĈAK (ruse: Александр Васильевич Колчак) (naskiĝinta la 16-an de novembro 1874, Sankt-peterburgo, Rusio — mortinta la 7-an de februaro 1920, Irkutsk, Rusio), rusa esploristo de la norda poluso, mararmea oficiro, komandanto de la siberiaj kontraŭbolŝevikaj fortoj dum la rusa enlanda milito, 1919-20. Estis kaptita kaj ekzekutita de bolŝevikoj.


Kolĉak partoprenis en la rusaj nordpolusaj ekspedicioj de 1900-1903 kaj 1908-1911 kiel hidrologo. En la rusa-japana milito de 1904-1905, li komandis torpedoŝipon.




La ŝipo "Zarja", komandata de Aleksandr Kolĉak en la nordpolusa ekspedicio dum la jaroj 1908-1911 (kiel hidrologo)




La monumento omaĝe al Aleksandr Kolĉak en Irkutsk


Dum komenco de la unua mondmilito, Kolĉak estis komandanto de la direkta ŝipo de la balta floto. En aŭgusto de 1916, li komandis jam kiel general-leŭtenanto la militŝiparon en la Nigra maro. Post la februara revolucio de 1917, oni demisiigis lin en junio de 1917 kaj li veturis al Usono, poste en Manĝurio provis kunorganizi la blankajn fortojn. Li veturis en oktobro de 1918 al Omsk, kie li iĝis militara ministro de la kontraŭbolŝevika registaro. Per militista puĉo la 18-an de novembro 1918, Kolĉak akiris plenpotencon. Lin riĉe helpis Britio kaj Francio kaj liaj trupoj atingis la urbon Kazan kaj trans la rivero Volgo.


Post la komencaj sukcesoj, liaj taĉmentoj estis daŭre venkataj. La 14-an de novembro 1919, la Ruĝa Armeo okupis la urbon Omsk, tiam Kolĉak fuĝis al Irkutsk, kie la 4-a de januaro 1920) akiris la potencon de menŝevika grupo. Kolĉak estis devigita demisii kaj metis sin sub protektan ombrelon de la antantaj fortoj. La ĉeĥaj trupoj transdonis lin al registaroj de Irkutsk, kiuj pludonis lin al la bolŝevikoj, kiuj postrapida enketado ekzekutis lin kaj la kadavron ĵetis en la riveron Angara.



Eksteraj ligiloj |



  • Stanislavo Belov (2018-04-05)Admiralo Kolĉak: historio de arktaj vojaĝoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-04-12. Alirita 2018-04-12.















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto