Mekongo







































Mekongo

Mapo de la Mekongo

Bazaj informoj

Longeco
4 500 km km

Akvokolekta areo
795 000 km² km²

Averaĝa trafluo
15 000 m³/s m³/s
Fluo

Fonto

Tibeta Altebenaĵo

- Alteco super marnivelo
3 000 m m

Enfluejo

Sud-Ĉina Maro
Geografio

Landoj

Flag of Tibet.svg Tibeto
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
Flago-de-Birmo.svg Birmo (Birmao)
Flago-de-Laoso.svg Laoso
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
Flag of Cambodia.svg Kamboĝo
Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio








v  d  r


Information icon.svg



La Mekongo (tibete Dza-chu; ĉine Lan-ts'ang Chiang; taje Mae Nam Khong aŭ Maekong; vietname Mê Kông) estas rivero en Sudorienta Azio kaj unu el la plej longaj riveroj en Azio.



Fluado |


Ĝi fontas sur la Tibeta Altebenaĵo en alto de ĉirkaŭ 3 000 m kaj longfluas 4 500 km sudoriente tra ĉina provinco Yun-Nan al Sudĉina Maro. La akvokolekta areo okupas ĉirkaŭ 800 000 km².


Ĝi formas la limon inter Mianmaro (Birmao) kaj Laoso kaj dum ebena fluo grandan parton de la limo inter Laoso kaj Tajlando.
Post la trafluo de Kamboĝo kaj sude de Vjetnamio, elfluas ĝi en tre disetendiĝanta riverdelto en la Sudĉina Maro.


Ĉar la supra fluo havas tre fortan deklivecon kaj montras plurajn kataraktojn (kaskadegojn), ĝi ŝipvetureblas nur sude de la laosa urbo Luang Prabang kaj ĝi estas trafika ĉefvojo de la regiono.


La akvolivero de Mekongo forte malatiĝas en kelkaj sezonoj. Dum tempo de la musono (en la someraj monatoj), la akvonivelo altas 15 metrojn pli ol tiu de vintro.


Ĉe la malsupra fluo de Mekongo, oni kultivas grandaree agrojn; precipe rizon, sed ankaŭ maizon, sukerbeton, tabakon kaj fruktojn.


En la akvokolekta areo de la rivero ekzistas geografia kuriozaĵo: la alfluanto Tonlesapo venas el la samnoma lago en Kamboĝo (defluanto samtempe), sed laŭsezone la rivero retrofluas kaj la Mekongo nutras la lagon.


Biogeografie Mekongo troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Mekongo ampleksas 16 tersupraĵajn tutmondaj 200-ekoregionojn, pli ol ie alie en kontinenta Azio.




La rivero vidita de la tajlanda bordo



Vidu ankaŭ |



  • Subregiono Granda Mekongo

  • Serepoko

  • Sesano







  • Kategorio Mekongo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Eksteraj ligiloj |



  • http://cantho.cool.ne.jp/mekong/outline/mekong_river_e.html

  • http://www.shangri-la-river-expeditions.com/1stdes/mekong/mekongsource/TUA2001.html

  • http://www.ntu.edu.sg/idss/WorkingPapers/wp69.pdf

  • http://www.mouthtosource.net


  • angle Regiono Granda Mekongo (WWF)


  • angle Mekongo (WWF)








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto