Centra Oficejo de UEA






La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo,
Nieuwe Binnenweg 176 (2006)


La Centra Oficejo de UEA estas la precipa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Ekde 1955 ĝi situas en Roterdamo, Nederlando.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Svisa epoko ĝis 1936/1947


    • 1.2 Brita epoko 1936/1947-1955


    • 1.3 Nederlanda epoko ekde 1955




  • 2 Taskoj


  • 3 Ĉambroj


  • 4 Libroservo


  • 5 Malferma Tago


  • 6 Volontula domo


  • 7 Bibliografio


  • 8 Referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Historio |



Svisa epoko ĝis 1936/1947 |




La Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo,
Tour de l'Isle (1931)


Dum longa tempo la Centra Oficejo troviĝis en Svislando, nome ekde la fondiĝo en 1908 en Ĝenevo. Ene de tiu urbo ĝi plurfoje translokiĝis. En 1919/20 ĝi troviĝis en Bern.


Post kiam la plej multaj membroj kaj aliĝintaj asocioj estis transirintaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo, la "ĝeneva" UEA en 1937 translokiĝis oficiale al Palais Wilson en Ĝenevo. Tie Hans Jakob plulaboris post 1947 ("Serva Centro"), ĝis oni haltigis lian oficon en 1960.



Brita epoko 1936/1947-1955 |


IEL fine de 1936 gastis ankoraŭ en la oficejo de la brita asocio en Londono (adreso High Holborn), sed baldaŭ translokiĝis al donacita domo en Heronsgate iom nordokcidente de Londono. En 1955 oni serĉis novan domon en la urbego mem, ĉar Heronsgate estis malbone atingebla por oficistoj. Ĉar oni ne trovis ion taŭgan kaj pageblan, oni daŭrigis serĉi alilande kaj fine interkonsentis pri domo en Roterdamo, Nederlando.



Nederlanda epoko ekde 1955 |




La Centra Oficejo en Roterdamo,
Eendrachtsweg 7 (1956)


La unua adreso en Roterdamo estis Eendrachtsweg 7, sed jam aĉetinte ĝin oni sciis ke ĝi estos malkonstruita pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro. En 1962 okazis la translokiĝo al la nuna domo de Nieuwe Binnenweg 176, (51°54′49″N 4°27′52″E  /  51.91361°N, 4.46444°O / 51.91361; 4.46444 (Centra Oficejo de UEA)Koordinatoj: 51°54′49″N 4°27′52″E  /  51.91361°N, 4.46444°O / 51.91361; 4.46444 (Centra Oficejo de UEA)) domo konstruita en 1887, la saman jaron kiel la naskiĝo de Esperanto.


En 1986 okazis rekonstruo, kun alkonstruo de alo apud la (malpligrandigita) ĝardeno. En 2006 okazis nova rekonstruo, interalie kun la translokigo de la Biblioteko Hector Hodler el la ĉambro "Kanado" al la salono "Zamenhof", fine de la apudĝardena alo.



Taskoj |


La Centra Oficejo enhavas la administran fakon de UEA, libroservon, Bibliotekon Hector Hodler, Konstantan Kongresan Sekretarion (kiu respondecas pri la organizado de la Universalaj Kongresoj) kaj eldonejon. En la domo funkcias ankaŭ la oficejo de TEJO, en kiu laboras TEJO-volontulo. Laŭ la statuto, la Centra Oficejo estas gvidata de la Direktoro de la Centra Oficejo, sed nun tiu posteno vakas, tial la CO-n estras la Ĝenerala Direktoro de UEA.



Ĉambroj |


En la domo de la Centra Oficejo sur kvar etaĝoj troviĝas 21 ĉambroj kiuj havas proprajn nomojn, elektitajn de la personoj kiuj finance subtenis la renovigon de la domo post translokiĝo al Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.


Jen la listo de la ĉambroj kun la indikoj pri la mecenatoj:




  • Albert (arkivejo) – de s-ino Antonija Albert


  • Arabio (TEJO) – de d-ro Nassif Isaac


  • Aŭstralio (kunsidejo) – de Aŭstralia Esperanto-Asocio


  • Edwin Burg (manĝoĉambro) – de s-ino Jenneke Dunnewold-Ehrmann


  • Elfriede Ernst (grafikejo) – de s-ino Elfriede Ernst


  • Epstein (ĝenerala administrejo) – de s-ino Felix Epstein


  • Frank Netrval (volontula ĉambro) – de s-ro Frank Netrval


  • J. Heetkamp-Senstius (kuirejo) – de s-rino J. Dunnewold-Ehrmann


  • Hideo Shinoda (komputila ĉambro) – de s-ro Hideo Shinoda


  • Kanado (kunsidejo) – de s-ino Dorothy M. Henderson


  • Llech-Walter (librostokejo) – de s-ro René Llech-Walter


  • Minnaja (ĝenerala direktoro) – de Familio Minnaja


  • Monte Carlo (financa fako) – de ges-roj Jos Derks


  • Nov-Zelando (ekspedejo) – de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio


  • Onisaburo Deguchi (libroservo) – de Oomoto


  • Riichi Kawakami (stokejo) – de s-ino T. Kawakami-Nielsen


  • Salberg (TEJO-oficejo) – de s-ro Erik Salberg


  • Simon Saft (arkivejo) – de amikoj de Simon Saft


  • Stefano la Colla (kongresa fako) – de s-ino Sforza la Colla


  • Svedujo (volontula ĉambro) – de Sveda Esperanto-Federacio


  • Zamenhof (Biblioteko Hector Hodler) – de s-ino G.B.J. Mantingh



Libroservo |


En la Centra Oficejo de UEA troviĝas la plej granda Esperanto-libroservo de la mondo. Ĝi ofertas nuntempe ĉirkaŭ 6000 titolojn de la libroj pri kaj precipe en la lingvo Esperanto.



Malferma Tago |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malferma Tago de UEA.

Dufoje jare, kutime en aprilo kaj novembro, la Centra Oficejo de UEA organizas malferman tagon. Dum tiu tago novaj libroj estas lanĉataj kaj vendataj rabatpreze, kaj okazas prelegoj kaj aliaj kontribuoj.


Dum la pasintaj jaroj la malferma tago allogas pli kaj pli da homoj. Kutime ĉeestas ĉirkaŭ 100 homoj.



Volontula domo |


Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis en aŭtuno de 2016 loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.


Tia spaco estas bezonata laŭ la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, ĉar kaj UEA kaj TEJO volas plimultigi la volontulojn en la Centra Oficejo: "La bonfarto de niaj volontuloj estas tre grava prioritato, kaj ni opinias ke la nova domo helpos krei taŭgajn kondiĉojn por ili".


La aĉeto de domo estas laŭ Martin Schäffer, tiama Ĝenerala Sekretario de UEA, ankaŭ prudenta financa investo. Per lupagoj UEA ricevos pli ol ĝi povus gajni per ordinara bankdepono.[1]



Bibliografio |








  • Ĉambroj de la Centra Oficejo (en:) Jarlibro 2011, Rotterdam 2011, p. 23


  • Koffi, Gbeglo: La Centra Oficejo de UEA en vortoj, Lomé 2002


  • Tonkin, Humphrey: Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA, Rotterdam 2008


  • van Dijk, Ziko: La Asocio. Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA, Antverpeno 2008


  • Vizito al la Centra Oficejo de UEA, Rotterdam 2006



Referencoj |





  1. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 638: UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo, la 13-a de oktobro 2016 esperante




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Centra Oficejo de UEA en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Oficiala retejo


  • La Centra Oficejo en Wikimapia


  • Gazetara komuniko de UEA pri la filmo pri la Centra Oficejo realigita de Peter Baláž


  • Vivo en la Centra Oficejo – artikolo de Kjell Heggvold Ullestad




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto