Arbedo







Salikarbedo dum la frua printempo en Nederlando




Arbedaro de papalao en la tropikaj sekaj arbaroj de Havajo.


Arbedotrunkarbusto (frutex, virgultum) estas ligneca planto kun malalta trunketo, kiu disbranĉiĝas tuj de la bazo ekz. siringo, lilako, ribujo, kratago. La arbedo maksimume altas 3 metrojn. La arbeto havas pli altan trunkon (pigmaj arboj, arbetoj en la altaj montaroj).
NPIV"diras (evi) 1 = trunkarbusto " = tufararbusti". Do ĝi konsilas eviton de tiu termino, ankaŭ ĉar tiu termino ne estas pli preciza ol la termino arbusto.


Arbusto estas laŭ PIV 2005 ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6–7 m) sen trunko, tufarbusto (vidu ankaŭ arbedo) aŭ kun malalta trunko, trunkarbusto (ne pli ol 0,5 m).


Arbusteto (suffrutex) estas ligneca planto malpli alta ol arbedo, kun branĉoj malpli rigidaj ol ĉe arbedo kaj estantaj ofte pli-malpli duonherbecaj ĉe la supro (t.e. el la burĝonoj kreskas ĉiujare moltigaj partoj); ekz. eriko, kaprifolio, berberiso, rubuso, vakcinio aŭ empetro.


Alia fonto [1] difinas ĝin kiel perena, en plenkreska stato ĉirkaŭ 0,5 ĝis 8 m alta sentrunka aŭ multetrunka ligneca planto, kiu senpere disbranĉiĝas supre de la grundo. Sinonimo estas "arbetaĵo". La sama fakvortaro eksplikas ke disbranĉiĝi estas forkiĝi en plurajn partojn.


Arbedaro, sinonimo arbedaĵo, estas aro de kelkaj aŭ de multaj grupiĝintaj arbedoj [2].


Veprejo, aŭ densa (dorna) arbustaĵo, estas densa, malfacile trapenetrebla (dorna) arbedaro [3].



Vidu ankaŭ |



  • Arbo

  • Arbusto

  • Duonarbusto

  • Bonsajo

  • Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær

  • Tigo

  • Aliaj signifoj de arbedo



Referencoj |





  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.8) ISBN 3-931 262-08-1


  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10) ISBN 3-931 262-08-1


  3. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10) ISBN 3-931 262-08-1







Portala ikono Portalo pri Biologio




  • Arbedo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Arbedo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto