10-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 10-a de novembro estas la 314-a tago de la jaro (la 315-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 51 tagoj restas.


Je la 10-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 1003: Pollando: nokte de la 10-a/11-a de novembro oni rabe murdis 5 fratulojn el benediktana monaĥejo en Międzyrzecz (en tio 2 italoj)


  • 1202: Krucmilitoj: sieĝo de Zadar dum la 4-a krucmilito komenciĝis - unuan fojon krucmilitistoj atakis katolikan urbon


  • 1292: Pollando: Zator ricevis urborajton


  • 1430: Pollando: Wadowice iĝis urbo


  • 1444: Batalo de Varna: Turkoj sub sultano Murado la 2-a venkis krucmilitistaron sub Ladislao la 3-a de Polujo (ankaŭ nomata Ulaslo la 1-a de Hungarujo) - la pola-hungara reĝo pereis


  • 1567: Katolikoj venkis hugenotojn en batalo de Saint-Denis


  • 1619: Franca filozofo René Descartes en gastejo apud Ulm trifoje profete sonĝis pri evoluo de la scienco


  • 1674: Angla-Nederlanda Milito: laŭ la Traktato de Vestminstro Nederlando cedis al Anglio Novan Nederlandon en Nordameriko


  • 1849: En Parizo aperis la lasta numero de Tribuno de la Popoloj, redaktata kaj eldonata de Adam Mickiewicz


  • 1862: Sankt-Peterburgo: monda premiero de la opero La Forto de la Destino, kreita de komponisto Giuseppe Verdi, en Bolŝoj-Kamennij-Teatro


  • 1871: Henry Morton Stanley ektrovis la esploriston-misiiston d-ro David Livingstone en Ujiji, apud Lago Tanganjiko, dirante "D-ro Livingstone, supozeble?"


  • 1884: Papo Pio la 13-a refunkciigis ĉefdiocezon de Kartago


  • 1885: Testoveturo sur ligna biciklo kun Daimler-motoro


  • 1892: Pollando: en Lodzo malfermiĝis nova juda tombejo


  • 1905: Kongresa Pollando: caro Nikolao la 2-a enkondukis militjuron por kontraŭstari al antaŭvidata aŭtonomeco de Pollando pro la Revolucio de 1905 - la unua milita stato en Pollando


  • 1910: Konfliktita kun sia familio 82-jara rusa verkisto Lev Tolstoj sekrete forlasis la familian bienon Jasnaja Poljana apud Tula - la 20-an de novembro mortis je pneŭmonito en stacidomo Astapovo


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Dum la unua batalo de Ipro okazis masakro de ĉirkaŭ 2 mil germanaj volontuloj, ĉefe lernantoj kaj studentoj, direktitaj al atako kontraŭ brita monteto


    • 1918: Alzaca konsilrespubliko kreiĝis - likvidita post 12 tagoj de franca armeo; faligita imperiestro de Germanio Vilhelmo la 2-a iris al ekzilo al Nederlando; Aŭstrio-Hungario "cedis" Reĝlandon Galicio kaj Lodomerio al Pollando; pere de lokomotivo kun unu vagono Józef Piłsudski, akompanata de Kazimierz Sosnkowski, revenis de Berlino al Varsovio, forlasinte malliberejon en Magdeburgo - dum la tuta tago akceptis 23 delegitarojn, sur stratoj de Varsovio komenciĝis senarmigo de germanaj soldatoj; en Ostrovo eksplodis ribelo de poloj kontraŭ prusaj regopovoj, kiu daŭris ĝis la 26-a de novembro - rezulte de tio distrikto Ostrovo ricevis privilegiojn kaj baldaŭ eksplodis la ribelo de Grandpolujo




  • 1926: Pola Partio Socialista anoncis transiron al opozicio pro transpreno de regopovo fare de Józef Piłsudski


  • 1928: Hirohito estis kronita kiel la 124-a imperiestro de Japanio, alprenante la regnomon "Ŝoŭa-tennoŭ" (昭和天皇).


  • 1936: Edward Rydz-Śmigły estis nomumita marŝalo de Pollando


  • 1938: Kate Smith, en sia ĉiusemajna radioprogramo, unuafoje kantis "God Bless America" ("Usonon benu Di'") de Irving Berlin.


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Hans Frank malpermesis festi datrevenon de la sendependeco de Pollando post la unua mondmilito; sur juda tombejo en Konin germana polico aŭ Selbstschutz pafmortigis ne malpli ol 56 personojn de la urbo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj (kune kun Czesław Freudenreich, posedanto de fajenco-fabriko en Koło kaj lia filino), en Zduńska Wola kaj Ciechanów po 10 kaj en Płock kaj Pułtusk po 9; Intelektul-kampanjo: germanaj regopovoj murdis en Bydgoszcz de la 30-a de oktobro 94 reprezentantojn de pola intelektularo, interalie prezidanton de la urbo Leon Barciszewski kun la filo; germana polico kadre de "speciala agado" arestis en Varsovio ĉirkaŭ 300 polojn, en Krakovo 120 kaj ĉirkaŭ 500 en Rzeszów kaj ĉirkaŭaĵoj; en Ostrovo kreiĝis Sekreta Militista Organizo


    • 1940: Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis artikolon de Virginia Matthews el "The Telegraph", eldonata en Brisbane (Aŭstralio): Estas devo de virinoj el la tuta mondo komune labori, por ke tio, kio okazas en Pollando, forpasu kaj neniam ripetiĝu. El la turmento de polaj virinoj povas postlasi nur terura rememoro.


    • 1941: Holokaŭsto: germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj masakris ĉirkaŭ 1500 judojn de geto en Kostopol (nun Rivna provinco) en Volinio; guberniestro de Varsovio-regiono anoncis mortpunon por judoj, kiuj sen permeso forlasus geton

    • El Bostono per radio alparolas al Pollando Wendell Willkie, estinta respublikana kandidato al prezidento: Nin, usonanoj, ligas kun vi ne nur fortaj nodoj de amikeco, rezultantaj el fakto, ke sur la usona tero vivas kelkmiliona poldevena popolo de usonaj civitanoj. Nin ligas kaj proksimigas helpo, kiun - vi, poloj - donis al ni dum bataloj pri nia libereco.


    • 1942: Germanaj policanoj pafmortigis en Cieplice (proksime al Przemyśl) 40 judojn; germanaj regopovoj deportis de Galicio ĝis tiu ĉi tago 254 989 judojn; supera komandanto de SS kaj de polico en Ĝenerala Gubernio ordonis tuj establi getojn en 41 lokoj


    • Nazia Germanio kaj Itala reĝlando plene okupis sudan Francion regatan de la Reĝimo de Vichy; en Gubernio Dijala de Irako komenciĝis formigo de la 8-a Kontraŭaviada Regimento de Peza Artilerio kadre de Pola Armeo en Oriento


    • 1943: Germana polico forveturigis de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico 106 virojn


    • 1944: En Krakovo loka taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis fabrikon en kiu forprenis 3200 ĉemizojn




  • 1946: Dum tertremo en perua Departemento Ankaŝo pereis ĉirkaŭ 1400 personoj


  • 1950: Stalinismo: en Lodzo estis arestita de sekureca servo la pola generalo August Emil Fieldorf, unu el la plej meritaj por la pola subtera porsendpenda movado - ekzekutita de komunistoj en justica murdo post falsa proceso


  • 1952: Norvego Trygve Lie rezignis pri la funkcio de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj


  • 1956: Subpremo de la kontraŭsoveta hungara insurekcio - ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis en bataloj, 230 estis kondamnitaj al mortpuno kaj ekzekutitaj, 200 mil fuĝis al Okcidenta Eŭropo po timo de reprezalioj flanke de Sovetunio


  • 1958: Flago de Gvineo oficialiĝis


  • 1958: Smithsonian Institution ricevis donace Hope-diamanton


  • 1960: Inaŭguro de la Katedro de Pola Literaturo en Sorbono


  • 1969: Premiero de la usona eduka televida programo por infanoj Sesame Street


  • 1970: Vjetnama milito: unuafoje dum kvin jaroj, la tuta semajno finiĝas sen raportoj pri usonaj perdoj en Sud-Orienta Azio


  • 1975: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion n-ro 3379, konfirmantan ke cionismo estas formo de rasismo (en 1991 estis nuligita)


  • 1975: Nordameriko: 729-futlonga komerca ŝipo SS Edmund Fitzgerald sinkis dum ŝtormo sur Supra Lago, kune kun ĉiuj 29 ŝipanoj


  • 1977: En Britio oni unuafoje sukcesis fekundigon in vitro rezulte de kiu naskiĝis Louise Brown


  • 1980: Pollando: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco registriĝas


  • 1982: Testoflugo de la rusa batalhelikoptero Mil Mi-28


  • 1989: Petar Mladenov iĝis gvidanto de Bulgario kaj la Bulgara Komunisma Partio ŝanĝis nomon je la Bulgara Socialisma Partio


  • 2003: Pola socia kaj bonfaranta agantino Irena Sendlerowa estis distingita de la Ordeno de Blanka Aglo


  • 1995: En Niĝerio oni pendumis opozician verkiston Ken Saro-Wiwa kune kun 8 aliaj batalantoj pri rajtoj por etnaj minoritatoj


  • 2006: Varsovio: malkovro de monumento al Roman Dmowski, kunkreinto de sendependiĝo de Pollando


  • 2008: Krakovo: malkovro de monumento al Józef Piłsudski, kunkreinto de sendependiĝo de Pollando


  • 2011: Ĉefministro de Grekio Georgios Andrea Papandreu estis devigita demisii sian registaron


  • 2012: Papo Benedikto la 16-a fondis Papan Akademion de Latina Lingvo


  • 2014: 48 personoj pereis kaj 79 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ lernejo en Potiskum en la norda Niĝerio


  • 2017: Senkomunismigo: vojevodo de Varsovio ŝanĝis 47 stratnomojn en la ĉefurbo - simboloj de komunisma totalismo ĉesis ekzisti, la strato de Pola Popola Armeo alinomiĝas al strato de Lech Kaczyński


  • 2018: En Varsovio ekstaris monumento al la prezidento de Pollando Lech Kaczyński, konata de kontraŭstaro al postkomunismo, haltigo de la rusa agreso kontraŭ Kartvelio, enkonduko de la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj", iniciato de la Muzeo de la Varsovia Ribelo (por mortintoj) kaj la Scienc-Centro Koperniko (por vivantoj)



Naskiĝoj |




  • 1433: Karlo la Brava, duko de Burgundio, filo de Filipo la 3-a (Burgonjo) (m. 1477)


  • 1483: Marteno Lutero, germana profesoro, aŭgustenano, fondinto de protestantismo (m. 1546)


  • 1490: Johano, germana duko el dinastio Mark, unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (m. 1539)


  • 1529: Samuel Selfisch, germana eldonisto kaj urbestro de Wittenberg (m. 1615)


  • 1547: Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, germana elektoprinco kaj ĉefepiskopo de Kolonjo (m. 1601)


  • 1565: Laurentius Paulinus Gothus, sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo (m. 1646)


  • 1566: Robert Devereux, angla kortegano, favorato de Elizabetala 1-a (m. 1601)


  • 1577: Jacob Cats, nederlanda poeto, juristo kaj politikisto, konata pro didaktikaj poemoj (m. 1660)


  • 1668: François Couperin, franca komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1733)


  • 1679: Johann Christian Schieferdecker, germana komponisto (m. 1732)


  • 1683: Georgo la 2-a, reĝo de Britio, princo-elektisto de Hanovro (m. 1760)


  • 1697: William Hogarth, angla pentristo kaj satiristo priskribanta depravacion de tiutempa socio (m. 1764)


  • 1728: Oliver Goldsmith, irlanda kuracisto kaj verkisto, enestanta en esperantlingva Angla Antologio kaj rete legebla (m. 1774)


  • 1759: Friedrich Schiller, germana verkisto kaj poeto, aŭtoro de Odo al Ĝojo (m. 1759)


  • 1764: Andrés Manuel del Río, hispana kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de vanadio (m. 1849)


  • 1766: Samuel Friedrich Sauter, germana bazlerneja instruisto kaj popolpoeto (m. 1846)


  • 1779: Anne-Marie Javouhey, franca beatigita monaĥino (m. 1851)


  • 1806: Augustin Keller, svisa politikisto, kunfondinto de Prakatolika Eklezio (m. 1883)


  • 1860: Kálmán Porzsolt, hungara dramisto, kritikisto, teatrestro, membro de Societo Petőfi (m. 1940)


  • 1869: Gaetano Bresci, itala kontraŭleĝisto, atence murdinta italan reĝon Umberto la 1-a (m. 1901)


  • 1871: Nohara Kiuiĉi, japana instruisto, kiu esperantigis de la ĉina kaj sanskrito tekstojn de budhismo kaj konfuciismo, kunlaborinto de "Le Monde Esperantiste", "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Japana Esperantisto" (m. nekonata)


  • 1878: Jorge Ubico Castañeda, gvatemala generalo kaj politikisto, prezidento de Gvatemalo (m. 1946)


  • 1879: Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse, irlanda instruisto, advokato, poeto kaj politikisto, gvidanto de Paska Ribelo, ekzekutita (m. 1916)


  • 1881: Tamás Falu, hungara verkisto kaj poeto, aperinta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1977)


  • 1883: Stanislav Kamarýt, ĉeha instruisto pri filozofio, gimnazia direktoro, redaktanto de "Bohema Esperantisto" kaj "La Progreso", membro de Lingva Komitato, gvidanto de Bohema Asocio Esperantista, prezidanto de UK 1921, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, aŭtoro de Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto kaj Ĉeĥoslovaka antologio, honora membro de UEA (m. 1956)


  • 1884: Zofia Nałkowska, pola verkistino kaj poetino, parlamentanino, esploristino de naziaj krimoj kune kun holokaŭsto (m. 1954)


  • 1887: Arnold Zweig, germana verkisto juddevena, pacisto (m. 1968)


  • 1888: Andrej Tupolev, sovetunia inĝeniero kaj generalo, konstruisto de bombaj kaj pasaĝeraj avĝiadiloj, trifoja Heroo de Socialisma Laboro (m. 1972)


  • 1894: Lisa Tetzner, germana verkistino kaj fabelrakontistino (m. 1963)


  • 1905: Oszkár Boda, rumania hungara verkisto pri muziko (m. 1976)


  • 1909: Paweł Jasienica, pola verkisto, historiisto kaj adjutanto de Zygmunt Szendzielarz, aŭtoro de historiaj eseoj, vicprezidanto de la pola PEN-klubo, persekutata kiel opoziciisto (m. 1970)


  • 1913: Károly Balla, rumania hungara verkisto kaj ĵurnalisto, patro de Zsófia Balla (m. 1959)


  • 1914: Gáspár Tamás, hungara verkisto, patro de filozofo Gáspár Miklós Tamás (m. 1978)


  • 1916: István Semlyén, rumania hungara scienca publicisto (m. 1987)


  • 1919: Miĥail Kalaŝnikov, soveta konstruisto de sturmofusilo AK-47 kaj pafarmiloj (m. 2013)


  • 1920: László Kocziány, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 1977)


  • 1920: Duci Szabó, rumania hungara aktorino (m. 2016)


  • 1922: István Katona Szabó, hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro (m. 2013)


  • 1922: Béla Molnár, rumania hungara zoologo kaj biologo


  • 1925: Richard Burton, kimra aktoro edziĝinta al Elizabeth Taylor (m. 1984)


  • 1925: Jon Mirande, eŭska verkisto kaj poligloto (m. 1972)


  • 1927: Edmund Fetting, pola aktoro, ĵaza muzikisto kaj kantisto, rolinta en filmserio Ludcelo pli granda ol vivo (m. 2001)


  • 1927: József Birtalan, rumania hungara komponisto, dirigento


  • 1928: Ennio Morricone, itala komponisto kaj dirigento verkinta muzikon al 30 vakeraj filmoj


  • 1932: Roy Scheider, usona aktoro, rolinta en la filmo Makzeloj (m. 2008)


  • 1941: Géza Jeszenszky, hungara historiisto, politikisto kaj diplomato


  • 1947: Krzysztof Wyszkowski, pola aganto de kontraŭkomunista opozicio, gajninta proceson kontraŭ Lech Wałęsa, konsilisto de la ĉefministro Jan Olszewski, membro de la kolegio de Instituto pri Nacia Memoro


  • 1950: Gizella Sólyom, rumania hungara inĝenierino pri bestbredado


  • 1951: Irina Gonĉarova, rusa universitata lektorino de Esperanto ellaborinta propran metodon de instruado FaRo, tradukistino, aŭtorino de lernilo por studentoj de altlernejoj, kunordigantino de la Esperanto-klubo Moskva Esperanto-Asocio "MASI", kontribuinta al ILEI-seminario Flugiloj de Malfacila Vento, estrarano de Rusia Esperantista Unio, adjunkto de AIS, patrino de Svetlana Gonĉarova


  • 1960: Neil Gaiman, angla verkisto juddevena, aŭtoro de bildrakontoj Sablovendisto


  • 1969: Jens Lehmann, germana futbalisto, golulo de la germana nacia teamo de futbalo


  • 1977: Brittany Murphy, usona aktorino kaj kantistino (m. 2009)



Mortoj |




  • 461: Leono la 1-a, papo, sanktulo, kontraŭstaranta al manikeismo kaj monofizitismo (n. 400)


  • 627: Justus, italdevena episkopo de Rochester, la kvara ĉefepiskopo de Canterbury


  • 1241: Celesteno la 4-a, papo (naskiĝis ĉirkaŭ 1187)


  • 1290: Qalawun, mameluka sultano de Egiptio (naskiĝis ĉirkaŭ 1222)


  • 1444: Ladislao la 3-a, reĝo de Pollando kaj Hungario el dinastio Jogajlidoj (n. 1424)


  • 1549: Paŭlo la 3-a, papo kunvokinta la Koncilion de Trento (n. 1468)


  • 1559: Jakob Milich, germana matematikisto kaj kuracisto, komentisto de Plinio la Maljuna (n. 1501)


  • 1673: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, pola reĝo, poligloto (n. 1640)


  • 1806: Karl Wilhelm Ferdinand, princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel kaj duko de Brunsvigo-Luneburgo (n. 1735)


  • 1838: Ivan Kotlarevskij, ukraina poeto kaj dramisto enkondukinta popolan lingvon al la ukraina literaturo (n. 1769)


  • 1861: János Móga, hungara honvedgeneralo, venkinto de la batalo de Pákozd (n. 1785)


  • 1880: Sabin Berthelot, franca historiisto kaj etnologo (n. 1794)


  • 1891: Arthur Rimbaud, franca poeto, reprezentanto de fipoetoj (n. 1854)


  • 1911: Félix Ziem, franca pentristo, impresionisto pol-armendevena (n. 1821)


  • 1917: Hans Kudlich; aŭstra juristo kaj kuracisto (n. 1823)


  • 1920: Roman Eminowicz, pola studento armendevena, poeto, literatura kritikisto, legiano (n. 1900)


  • 1928: Jan Łoś, pola slavisto, rektoro de Jagelona Universitato, kreinto de historia gramatiko de la pola lingvo (n. 1860)


  • 1938: Kemal Atatürk, fondinto de la Respubliko de Turkio faliginta sultanlandon, la unua prezidento (n. 1881)


  • 1956: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto (n. 1876)


  • 1974: Wolfgang Schadewaldt, germana filologo klasika (n. 1900)


  • 1975: Sarolta Lányi, hungara poetino, tradukistino, komunistino (n. 1891)


  • 1979: Friedrich Torberg, aŭstra verkisto juddevena, konata de tradukaĵoj el verkoj de Efraim Kiŝon (esperantigita) (n. 1908)


  • 1982: Leonid Breĵnev, soveta politikisto kaj partia gvidanto respondeca pri subpremo de Praga printempo kaj invado en Ĉeĥoslovakion (n. 1906)


  • 1994: Carmen McRae, usona ĵaz-kantistino, pianistino kaj komponistino (n. 1920)


  • 1994: Ija Lazari-Pawłowska, pola filozofino kaj etikistino, aŭtorino de artikoloj pri etiko de Mohandas Karamchand Gandhi kaj filozofio de Albert Schweitzer, tradukitaj al multaj lingvoj (n. 1921) (n. 1921)


  • 1995: Ken Saro-Wiwa, niĝeria verkisto, televida produktoro kaj ekologiisto, ekzekutita (n. 1941)


  • 2004: Samu Szádeczky-Kardoss, hungara klasik-filologo laboranta en Universitato de Kluĵo (n. 1918)


  • 2006: Jack Palance, usona vesterna aktoro, laŭreato de Oskar-premio (n. 1919)


  • 2007: Norman Mailer, usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro verkinta biografion pri Marilyn Monroe (n. 1923)


  • 2008: Miriam Makeba, sudafrika kantistino, simbolo de batalo kontraŭ apartismo (n. 1932)


  • 2009: Robert Enke, germana futbalisto, golulo (n. 1977)


  • 2012: Laŭlum, ĉina esperantisto kaj verkisto, kontribuinta al fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redaktado de "El Popola Ĉinio", esperantiginta la romanon Frosta Nokto, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1923)


  • 2015: Helmut Schmidt, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio, alvokinta siajn civitanojn al helpo por poloj dum la milita stato en Pollando (n. 1918)


  • 2015: André Glucksmann, franca filozofo, verkisto kaj politika sciencisto juddevena (n. 1937)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Leono la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio


  • Turkio: Memor-Tago pri Mustafa Kemal Atatürk



Tagoj de semajno |


La 10-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 10-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 10-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 10-a de novembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto