Djula
Djula | ||||
---|---|---|---|---|
Transkarpata provinco en Ukrainio | ||||
Ukraina provinco | ||||
Ukraina provinco | Transkarpatio | |||
Administrado | ||||
Ukraina nomo | Дюла | |||
Rusa nomo | Юливци [julivci] | |||
Hungara nomo | Szőlősgyula [sOloŝdjula] | |||
Geografio | ||||
Areo | 2 km² | |||
Supermara alteco | 137 m | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 1420 | |||
Poŝtkodo | 90364 | |||
Telefonprefikso | +380 3143 | |||
Aŭtokodo | AO | |||
Horzono | UTC+2, somere UTC+3 | |||
| ||||
Djula estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv, en municipo de Ĉornotisiv.
48°2′3″N 23°4′40″O / 48.03417°N, 23.07778°O / 48.03417; 23.07778 (Djula)Koordinatoj: 48°2′3″N 23°4′40″O / 48.03417°N, 23.07778°O / 48.03417; 23.07778 (Djula)
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Fontoj
Situo |
Djula situas ĉe piedoj de la Avas-monto, laŭ rojo. Vinohradiv troviĝas je 20 km-oj.
Historio |
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1337 laŭ tiama hungara ortografio "Giula". En 1717 la tataroj tie batalis kontraŭ la loĝantoj. En 1867 pro epidemio multe da infanoj mortis. Ĝis Traktato de Trianon Szőlősgyula apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. Ekde 1945 Julivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Djula. Nuntempe vivas tie 1355 loĝantoj, el kiuj 1321 estas hungaroj.
Vidindaĵoj |
La kalvinana preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, ĝi apartenas ekde 1580 al la kalvinana eklezio. Ĝia turo estis malkonstruita en 1955 post fulmobato. La ligna sonorilostablo estis konstruita en 1977. Memore al la gulaga deportado en 1990 oni faris monumenton.
Famuloj |
- Ada Csiszár
- Bella Sipos
Fontoj |
- ukraina kaj hungara paĝoj