3-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 3-a de decembro estas la 337-a tago de la jaro (la 338-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 28 tagoj restas.
Je la 3-a de decembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
741: Zakario iĝis papo
915: Berengaro el Friulo estis kronita de papo Johano la 10-a kiel Sankta Romia Imperiestro
1425: Pollando: ĉeĥaj husanoj bruligis du preĝejojn en Bardo kaj prirabis monaĥejon de cistercianoj en distrikto Ząbkowice
1469: Lorenzo de Mediĉo iĝis reganto de Florenco
1634: Piratoj murdis loĝantojn kaj bruligis urbon Ogmok sur filipina insulo Lejteo
1740: Papo Benedikto la 14-a eldonis la unuan en historio enciklikon Ubi primum
1786: Tertremo kun la surcentro en Beskidoj, sentebla de Vroclavo ĝis Lvovo
1800: Batalo de Hohenlinden finigis Militon de la Dua Koalicio - armeo de la Unua Respubliko de Francio definitive venkis trupojn de Habsburga Monarkio kaj Elektoprinclando Bavario
1810: Brita armeo okupis la francan Maŭricion
1818: Ilinojo fariĝis la 21-a ŝtato de Usono.
1819: Alabamo: Montgomery iĝis urbo
1825: Tasmanio fariĝis memstara kolonio - pli frue estis parto de Novsudkimrio
1829: Oni kontraktis union inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio, kiu kaŭzis unuiĝon de ambaŭ provincoj sub la nomo Prusio kaj ĉefurbo Kaliningrado
1830: Kongresa Pollando: dum novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio en Varsovio fondiĝis Provizora Registaro gvidata de princo Adam Jerzy Czartoryski, ĉefkomandanto estis nomumita Józef Chłopicki
1839: Papo Gregorio la 16-a kondamnis sklavecon
1868: En Britio ekfunkciis la unua registaro de William Ewart Gladstone
1896: Herman Hollerith fondis Tabulating Machine Company (posta IBM)
1904: Observatorio Lick: Charles Dillon Perrine malkovris lunon de Jupitero - Himalio
1906: Itala futbalklubo Torino FC fondiĝis
1912: La unua balkana milito: Balkana Ligo subskribis armisticon kun Otomana Imperio; Grekio daŭre militadis
Unua mondmilito:
1916: Venko de germana-bulgara armeo super la rumana en tritaga batalo de Argeș, proksime al Bukareŝto
1931: Franca astronomo Louis Boyer malkovris asteroidon Franceto
1932: En Germanio ekfunkciis registaro de Kurt von Schleicher
1941: Ĉina Radio Internacia fondiĝis - kun elsendoj en 43 lingvoj (kune kun esperanto) kaj 5 ĉinaj lingvoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: De Lublin al koncentrejo Sachsenhausen foriris transporto kun 13 polaj klerikoj kune kun du episkopoj; germanoj ekziligis ĉirkaŭ 4000 judojn de Nasielsk
De Francio fornavigis unua transporto de polaj pilotoj, kiuj partoprenos la batalon de Anglio; brita bombaviadilo unuan fojon aeratakis teritorion de Germanio faligante bombon sur la insulon Helgoland; spure de la pola registaro en ekzilo ankaŭ prezidento Władysław Raczkiewicz translokiĝas de Parizo al Angers, ricevante por rezidejo la kastelon Pignerolles
1940: Gestapo en Inowrocław permesis nur germanlingvajn predikojn en la distrikto
Britio kaj pola registaro en ekzilo subskribis protokolon pri luo al Pollando de britaj ŝipoj; ĉefministro de Pola Respubliko en Ekzilo generalo Władysław Sikorski nomumis Cyryl Ratajski Landa Delegito de Registaro sur teritorio de Ĝenerala Gubernio - poste por la tuta Lando, Ratajski kreis civilan subteran administracion
1941: Josif Stalin dum la renkonto kun polaj generaloj Władysław Sikorski kaj Władysław Anders deklaris moke ke en sovetaj gulagoj ne plu estas polaj oficiroj, ke ili ŝajne fuĝis al Manĉurio, mensogante pri la masakro de Katin; Sikorski atingis interkonsenton pri altigo de nombro de polaj soldatoj en Pola Armeo en Sovetunio ĝis 96 mil personoj, pri kresko de divizioj ĝis 6, krom tio Stalin konsentis por ke 25 mil polaj soldatoj forlasu Sovetunion direkte al Irano escepte de pilotoj kaj maristoj, kiuj irus al Britio; estro de soveta NKVD statistike raportis pri 130 242 polaj militkaptitoj
1942: Gestapo ekzekutis en malliberejo de Katowice 12 polojn kaj en la urbo pendumis 10
1943: Germana polico pafekzekutis en Varsovio ĉe str. Puławska 112 polojn, enprizonigitojn de Pawiak, en tio 100 laboristojn de Urba Komunikada Entrepreno; en Łomża germanoj pafkzekutis 12 personojn pro preparado de forkuro de malliberejo, kaj en ĉirkaŭaĵo de Końskie kaj Opoczno 12 personojn, en Wieliczka 10 enprizonigitojn de Krakovo, en Gościniec 10 personojn kaj en Niedary 7 judojn; Eksterordinara Ekstermiga Agado: gestapo murdis en Varsovio pro sekreta instruado profesoron Stefan Bryła, kune kun lia familio; en Varsovio estis arestita de gestapo pastro Leon Więckiewicz, akuzita pri preĝo super pafmortigataj poloj kaj helpo al judoj - pro senfortiĝo mortis en Gross-Rosen
1944: Germana polico pafmortigis en Mnichów 16 membrojn de la pola rezista movado kaj en Graby 5 personojn- Regopovoj de SS translokigis 15 gravedajn kaj malsanajn polinojn de koncentrejo en Buchenwald al koncentrejo Ravensbrück; en Nazia Germanio restis ĉirkaŭ 70 mil polajn militkaptitojn, en tio 16 866 soldatojn de la ribelo de Varsovio; gestapo sendis al koncentrejo 10 polinojn laborantaj en monto Harco, soldatinojn de Pola Enlanda Armeo, pro rifuzo akcepti statuson de trudlaboristo; Greka civila milito inter monarkio kaj komunistoj: masakro de ne malpli ol 15 maldekstrulaj manifestaciantoj en Ateno kaŭzis eksplodon de 35-tagaj bataloj en la urbo inter la britaj, reĝaj kaj estintaj kunlaboristaj taĉmentoj unuflanke kaj maldekstraj-republikanaj kaj komunistaj partizanoj duaflanke - pereis ĝis dekkelkaj mil personoj
1947: Stalinismo: en Varsovio komenciĝis montra proceso kontraŭ Tria Estraro de Libero kaj Sendependo kaj aktivuloj de la Interkonsenta Komitato de Organizaĵo de Subtera Pollando
1950: La unua postmilita popolnombrado en Pollando evidentigis 25 milionojn de poloj kun 61% de vilaĝanoj
1959: Flago de Singapuro, ses monatojn post kiam ĝi aŭtonomiĝis ene de la Brita Imperio, kaj Flago de Ebur-Bordo oficialiĝis
1961: Nesukcesa bomba atenco en Sosnowiec kontraŭ komunista gvidanto de Pollando Władysław Gomułka - la atencinto elektrikisto Stanisław Jaros estis mortkondamnita dum kaŝa proceso kaj pendigita
1965: Brita rokgrupo The Beatles eldonis albumon Rubber Soul
1966: Solena entombigo de la restaĵoj en la Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo apud Moskva Kremlo
1967: Sud-Afriko: korĥirurgo Christiaan Barnard unuafoje en la mondo transplantis homan koron
1971: Pakistano lanĉis preventan strikon kontraŭ Barato - barata-pakistana grandskala milito eksplodis (daŭris ĝis la 16-a de decembro 1971)
1974: Kosmosondilo Pioneer 11 fotis Grandan Ruĝan Makulon
1976: Nekonataj farintoj pripafis de mitraloj la domon de regeisto Bob Marley
1979: Ruhollah Ĥomejni iĝis plej supera gvidanto de Irano
1980: Prezidento de Usono Jimmy Carter en depeŝo al gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev postulis por ke Pollando mem solvu siajn malfacilaĵojn kaj avertis antaŭ postsekvoj de fortuzo flanke de Sovetunio
1984: Madhja-Pradeŝo: Kemia katastrofo pro liko de pesticidoj ĉe Bhopal mortigis pli ol 9 000 homojn - unu el la plej teruraj industriaj katastrofoj en la historio
1984: Pollando: lernantoj de profesiaj lernejoj en Włoszczowa komencis okupacian strikon, daŭrantan 2 semajnojn, defende de krucoj, kiuj estis forigitaj de klasĉambroj
1985: En Krakovo estis brutale batita, ligita kun Solidareco, pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski
1992: Telekomunikado: oni sendis unuan SMS
1994: Japanio: premiero de ludkonzolo Sony PlayStation - la unua kompakta distra platformo
1992: Federacio de Katinaj Familioj fondiĝis - celanta memorigi viktimojn de la Katina murdo kaj polajn viktimojn de komunismo en Sovetunio
1997: En Universitato de Havajo naskiĝis unua klonita muso, kiu plene maturiĝis kaj ĝisvivis plenkreskan aĝon
2002: Ŝanhajo estis elektita gastigi Mondan Ekspozicion en 2010
2005: Unua tutmonda agadtago por la klimato dum UNCFFF-a konferenco en Montrealo (COP-11 kaj COP/MOP-1). Manifestaciojn okazantajn en pli ol 30 landoj partoprenas 100 000 homoj.
2007: Kevin Rudd iĝis ĉefministro de Aŭstralio
2010: Usona kosmopramo Boeing X-37 revenis al la Tero post sia unua kosmoflugo
2013: Eŭromajdano: dum voĉdonado en Verĥovna Rada opozicio ne sukcesigis mocion de demisio kontraŭ la registaro
2014: Pollando: Muzeo de Fajro fondiĝis en Żory
2016: En Mond-Pokalo pri teama skisaltado en Klingenthal (Germanio) la unuan fojon decide venkis nacia teamo de poloj kune kun Kamil Stoch
Naskiĝoj |
1368: Karlo la 6-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (m. 1422)
1483: Nikolaus von Amsdorf, germana teologo kaj reformisto (m. 1565)
1560: Janus Gruterus, flandra filologo, humanisto, bibliotekisto, antikvaĵisto, poeto (m. 1627)
1621: Bohuslav Balbín, ĉeĥa historiisto, jezuito, verkanta latine (m. 1688)
1684: Ludvig Holberg, dana verkisto norvegdevena, kreinto de literatura lingvo (m. 1754)
1722: Hrihorij Skovoroda, ukraina filozofo kozakdevena, poeto, komponisto kaj pedagogo, studinta en Kijiva Mohila Akademio, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1794)
1729: Antonio Soler, hispana komponisto kaj klavicenisto (m. 1783)
1753: Samuel Crompton, angla tekstilindustriisto, inventinto de ŝpinilmulo, pioniro de ŝpinindustrio (m. 1827)
1777: Juliette Récamier, franca gvidantino de literatura salono (m. 1849)
1781: Franc Ksaver Lušin, aŭstra episkopo slovendevena (m. 1854)
1797: Andrew Smith, skota etnologo, zoologo kaj kuracisto, esploristo de Sudafriko (m. 1872)
1800: France Prešeren, slovena poeto, aŭtoro de la nacia himno (m. 1849)
1812: József Lugossy, hungara lingvisto kaj orientalisto (m. 1884)
1820: Kelemen Mikes, hungara politikisto, soldato (m. 1849)
1827: Fritz Werner, germana pentristo kaj kuprogravuristo (m. 1908)
1828: Sándor Veress, hungara inĝeniero, patro de Endre Veress (m. 1884)
1833: Carlos Juan Finlay, kuba kuracisto, pioniro pri esplorado de flava febro (m. 1915)
1850: Franz Myrbach-Rheinfelden, aŭstra financfakulo kaj profesoro universitata (m. 1919)
1857: Joseph Conrad, pola-brita aŭtoro de romanoj pri maro verkanta en la angla lingvo (kiel Lord Jim kaj filmigita Apokalipso nun ) (m. 1924)
1862: Gyula Zolnai, hungara lingvisto kaj tradukisto de la finna lingvo, profesoro (m. 1949)
1864: Herman Heijermans, nederlandlingva verkisto juddevena (m. 1924)
1867: Jakab Singer, hungara israelida eklezia verkisto, orientalisto (m. 1939)
1879: Lajos Kreybig, hungara agrikulturisto, agrokemiisto kaj humesploristo (m. 1956)
1880: Imre Botár, hungara historiisto, gimnazia instruisto (m. 1959)
1883: Anton Webern, aŭstria komponisto de klasika muziko (m. 1945)
1884: Ilma Draskóczy, rumania hungara ĵurnalistino, poetino (m. 1945)
1884: Géza Laczkó, hungara verkisto kaj teatrokritikisto, filo de Aranka Laczkó (m. 1953)
1886: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri spektroskopio de ikso-radioj (m. 1978)
1895: Anna Freud, aŭstra-brita psikanalizistino, kunlaboranta kun Margit Schönberger (m. 1982)
1903: László Módis, hungara bibliotekisto, profesoro pri teologio (m. 1972)
1911: Nino Rota, itala komponisto de filma muziko (m. 1979)
1917: Seán Ó Ríordáin, irlandlingva poeto, esperantigata de Kris Long (m. 1977)
1918: Bella Sipos, rumania hungara ĵurnalistino (m. 2000)
1921: András Dancsuly, rumania hungara eduksciencisto, universitata profesoro (m. 2012)
1922: Sven Nykvist, sveda direktoro de fotografio kunlaboranta kun Ingmar Bergman (m. 2006)
1925: Kim Dae-Jung, prezidento de Sud-Koreio, Nobelpremiito (m. 2009)
1926: László Albert, rumania hungara pentristo
1928: Gusztáv Hermann, hungara lokhistoriisto (m. 1988)
1930: Jean-Luc Godard, franca-svisa filmisto, kunkreinto de la Franca Nova Ondo
1931: Andrzej Wawrzyniak, pola maristo, diplomato, fondinto kaj estinta direktoro de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio
1936: Maciej Popko, pola orientalisto, hititologo, grimpisto (m. 2014)
1939: Ferenc Oláh, rumania hungara instruisto, lingvisto
1942: Károly Antal Tóth, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto
1942: Alice Schwarzer, germana ĵurnalistino, verkistino kaj feministino
1955: Warren Jeffs, usona regilia gvidanto, poligamiisto
1956: Ewa Kopacz, pola kuracistino, politikistino, marŝalo kaj ĉefministrino
1959: Ildikó Incze, hungara aktorino
1960: Julianne Moore, usona aktorino kaj verkistino
1963: Terri Schiavo, usona virino en komata-konscia sanstato (m. 2005)
1965: Katarina Witt, germana artosketistino
1975: Małgorzata Sadurska, pola politikistino, parlamentanino, kancelari-estrino ĉe prezidento Andrzej Duda
1977: Adam Małysz, pola skisaltisto, plurfoja individua mondĉampiono
1981: David Villa, hispana futbalisto, membro de la hispana nacia teamo de futbalo
1982: Ludwig Blochberger, germana aktoro, konata de la filmo La vivo de aliuloj
Mortoj |
312: Diokleciano, romia imperiestro enkondukinta monarkion kaj centrigitan burokration (naskiĝis ĉirkaŭ 240)
1154: Anastazio la 4-a, papo grekdevena, atribuinta novajn privilegiojn al Malta Ordeno (naskiĝis ĉirkaŭ 1080)
1533: Bazilo la 3-a, granda princo de Moskvo el Rjurik dinastio (n. 1479)
1552: Francisco Xavier, eŭska sanktulo, kunfondinto de jezuitoj, misiisto kaj apostolo de Barato (n. 1506)
1610: Honda Tadakatsu, japana generalo, samurajo (n. 1548)
1658: Johannes Micraelius, germana filozofo, teologo, historiisto kaj pedagogo, enkondukinta la terminon ontologio (n. 1597)
1815: John Carroll, usona jezuito, la unua ĉefepiskopo de Usono, fondinto de Universitato de Georgetown kaj Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (n. 1735)
1826: Levin August von Bennigsen, generalo de Rusia Imperio germandevena (n. 1745)
1839: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio-Norvegio, filo de Kristiano la 7-a (n. 1768)
1854: Johann Peter Eckermann, germana verkisto kaj sekretario de Goethe (n. 1792)
1857: Christian Daniel Rauch, germana skulptisto, konata de la monumento al Frederiko la 2-a (Prusio), kreinta laŭ mendo skulptaĵojn de kreintoj de la pola ŝtato (n.1777)
1888: Carl Zeiß, germana fizikisto kaj entreprenisto fondinta firmaon Carl Zeiss Jena (n. 1816)
1890: Hermann Berghaus, germana kartografo, kunlaboranto de Justus Perthes (n. 1828)
1894: Robert Louis Stevenson, skota verkisto, poeto, raportisto, vojaĝisto, fine de la vivo loĝinta en Samoo (n. 1850)
1902: Prudente de Morais, prezidento de Brazila Respubliko (n. 1841)
1919: Pierre-Auguste Renoir, franca pentristo de impresionismo (n. 1841)
1928: Ezra Meeker, usona verkisto, pioniro de Sovaĝa Okcidento trapasinta Oregonan Vojon (n. 1830)
1937: Attila József, hungara poeto, aŭtoro de pesimismaj versaĵoj, sinmortiginto, enestanta en esperantlingvaj Tutmonda Sonoro kaj Hungara Antologio (n. 1905)
1941: Christian Sinding, norvega komponisto kaj muzika pedagogo, distingita per Ordeno de Sankta Olavo (n. 1856)
1943: Stefan Bryła, pola konstru-inĝeniero kaj pioniro de veldado, murdita (n. 1886)
1946: István Csengery, hungara pentristo, karikaturisto, memlernanto (n. 1887)
1949: Elin Pelin, bulgara verkisto pri vilaĝana vivo, aŭtoro de esperantigita La familio Gerak (n. 1877)
1957: József Tellmann, rumania hungara redaktoro, publicisto (n. 1893
1959: Pál Mazalán, hungara minada inĝeniero, geofizikisto kaj hidrogeologo (n. 1891)
1973: József Darvas, hungara verkisto, politikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1912)
1975: József Fülöp, hungara poeto kaj redaktoro, publikiganta en "Paŝtista Fajro" (n. 1904)
1980: István Csüry, hungara bibliotekisto kaj ĉefdirektoro (n. 1921)
1980: Oswald Mosley, brita nobelo irlanddevena, faŝisto (n. 1896)
1988: Hans Bakker, nederlanda esperantisto, delegito de UEA kaj fakdelegito (n. 1896)
1999: Scatman John, usona ĵaza muzikisto, konata pro skatkantado (n. 1942)
2002: Hariharananda Giri, barata jogano instruinta ankaŭ en la Okcidenta civilizo, disĉiplo de Juktesvar Giri (n. 1907)
2013: Erzsébet Bódis, rumania hungara/hungara industriartistino (n. 1923)
2014: Jacques Barrot, franca politikisto, komisaro de Eŭropa Unio pri transportado, membro de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro: memoro de Sankta Francisco Xavier, sacerdoto
- Internacia tago de Malkapabluloj - fikisita en 1996 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tagoj de semajno |
La 3-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.